Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

dari manlajo, 15 Januari 2012

Pesan: 1165

Bahasa: 简体中文

manlajo (Tunjukkan profil) 23 Juni 2014 09.05.47

0886 KOMPLETA 完整 (wan2-zheng3)

Tia, ke al ĝi mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsisti:
不缺任何組成所需的成分

Ni jam havas kompletan liston de ĉiuj partoprenantoj.
我們已經有所有參加者的完整名單.
Nia familio aĉetis novan kompleton da mebloj.
我們家買了新的整套家具.
Bonvolu zorgi pri la kompleteco de viaj dokumentoj.
請注意你的檔案完整性.
Vi povos kompletigi mian rakonton, se mi forgesos ion mencii.
如果我忘記提到什麼, 你可以補充我的說法.
Ni nun okupiĝas pri la kompletigo de la Esperanta versio de la paĝaro.
我們現在忙著補足本網站的世界語版本.
La vortaro ankoraŭ estas nekompleta.
該詞典仍不完整.

manlajo (Tunjukkan profil) 23 Juni 2014 09.06.33

0887 KOMERCI 經商 /jing1-shang1/

Profesie interŝanĝi varojn, produktaĵojn, celante monprofiton:
專業於交易貨物或產品, 以賺取利潤

Li komercas kun mi per vestoj.
他以衣物和我作生意.
Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.
經商者需要聰明才智.
Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.
生意上沒有友情或玩笑.
Ne taŭgas la vero por komerca afero.
真實不適於商務.
Mi eksciis, ke vi komercaĉas (malhoneste komercas)!
我很氣你的奸詐作法 (經商不誠實).
Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
以真實, 嚴謹的商務將萎縮.
Oni alportadas diversajn aferojn al nia komercejo.
各種業務都被引到我們商場來.
Malsaĝulo venas, komercisto festenas.
傻瓜來到, 商人慶宴.
Mi provos forkomerci (provi vendi ne tre valorajn objektojn) kelkajn varojn.
我將試圖脫手一些貨品 (試賣不太值錢的物品)

manlajo (Tunjukkan profil) 23 Juni 2014 09.07.15

0888 REPREZENTI 代表 /dai4-biao3/

1. Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de ties taskoj aŭ rajtoj:
受委託替代某人執行其工作或權利

Ambasadoro reprezentas sian regnon.
大使代表他的國家.
Mi okupiĝas pri reprezentado de nia asocio kaj komunikado kun la diversaj Eŭropaj instancoj.
我擔任我們協會的代表與歐洲各國當局交涉.
La prezidento reprezentigis sin per sia ĉefministro.
總統授權由總理代表他.

2. Vojaĝi kaj komerci en la nomo de iu firmo:
以某公司名義旅行及經商

Mi reprezentas la firmaon "Festo".
我代表 "菲士特" 公司.
Mi estas kontenta pri ŝia reprezenta laboro.
我滿意她的代表工作.
Li estas komerca reprezentanto de nia kompanio.
他是我們公司的商務代表.

manlajo (Tunjukkan profil) 25 Juni 2014 13.08.12

0889 RETO 網 /wang3/

1. Teksaĵo el ŝnuroj, fadenoj kaj simile, interplektitaj kun grandaj interspacoj:
由繩線等編織而成有大間隙的織物

Ni ludis tenison kaj la pilko trafis en la reton.
我們打網球, 球打到網子裡去了.
Harreto kuntenis ŝiajn belegajn harojn.
髮網罩住了她的美髮.

2. Tia teksaĵo de diversaj formoj kaj de pli-malpli grandaj dimensioj, uzata por kapti bestojn:
用來捕捉動物的各種形式及大小的該類織物

La knabino kuris kaptante papiliojn per reto.
小女孩跑著用網子捉蝴蠂.
Virina rideto pli kaptas ol reto.
女人的微笑比網子更有捕獲力.

3. Tia teksaĵo de grandaj dimensioj, uzata por kapti fiŝojn:
用來捕魚的該類大尺寸織物

La fiŝoj rompis nian reton.
魚群弄破了我們的網.

4. Aranĝo de interkruciĝantaj linioj kun interspacoj, iel simila al tia teksaĵo:
安排交織的線使留有空隙, 類似該類織物

Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj.
你缺乏經驗, 而受困於陰謀之網.
Li enretiĝis per la vortoj de la buŝo.
他因口說的話而陷入網裡.

5. Sistemo de konektoj aŭ komunikiloj:
連絡或溝通的系統

Tutmonda komputila reto nomiĝas "Interreto".
全球電腦網絡稱為 "網際網路/互联网".
Hieraŭ mi multe retumis: vizitis multajn retejojn (TTT-ejojn), sendis retleterojn (mesaĝojn per retpoŝto).
昨天我尬網: 造訪許多網站, 寄送網路信件 (以網郵寄送信息).

6. Aro da personoj, kiuj interligiĝas por komuna agado:
為共同行動而互有關聯的一群人

Nia firmao disponas reton da laboristoj en la tuta lando.
我們公司在全國擁有一個勞工人脈網絡可用.

manlajo (Tunjukkan profil) 26 Juni 2014 10.46.48

0890 LARMO 眼淚 /yan3-lei4/

1. Guto de saleca likvo, kiu elfluas el la okuloj pro fizikaj aŭ sentaj kaŭzoj:
因物理上或感受之故而從眼睛流出的鹹性液滴

Mi vidis larmojn en ŝiaj okuloj.
我看到她眼裡的淚珠.
Larmoj pravecon ne pruvas.
眼淚無法證明正確性.
Mia koro ŝiriĝis vidante viajn okulojn, vualatajn de larma nebulo.
見你眼罩淚影, 我心撕痛.
La okuloj de infano estis larme malsekaj.
小孩的眼睛淚汪汪.
Mi komencis larmi pro cepoj.
我被洋蔥嗆得開始流淚.
Feliĉe, mi havis larmigan gason.
還好, 我那時有催淚瓦斯.

2. Tre malgranda kvanto da likvo:
極小量的水

Larmoj de roso kovris la herbojn.
露珠覆蓋在草上.

3. Io en formo de falanta larmo:
形如淚滴之物

Lampo estas ornamita per larmoj el vitro.
燈裝飾著淚滴狀的玻璃串珠.

manlajo (Tunjukkan profil) 26 Juni 2014 22.09.02

0891 SOCIO 社會 /she4-hui4/

1. Reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj kaj aliaj:
住在某領地上的人們之間的互賴性或交互條件, 以及他們在生產, 家庭, 民族, 禮儀上等等的相互關係所構成的網絡

Ĉia socio postulas leĝojn.
任何社會都需要有法律.
Homo estas socia estaĵo.
人是社會動物.
Ĉiuj socianoj devas havi egalajn rajtojn.
所有社會成員應有平等的權利.
Tiutempe mi multe interesiĝis pri sociologio.
那時我對社會學很感興趣.
Ni faras sociologian analizon.
我們在作社會學分析.

2. Kuniĝo de samspecaj bestoj, vivantaj sur la sama difinita teritorio kaj havantaj inter si regulajn rilatojn:
生活在相同的特定領域並相互間有著規則性關係的同種屬動物的聚合.

La plej malnovaj socioj sur la tero estas tiuj de abeloj, formikoj kaj simile.
地球上最古老的社會為蜜蜂, 螞蟻等的社會.

manlajo (Tunjukkan profil) 30 Juni 2014 15.57.00

0892 EFEKTIVA 實際 /shi2-ji4/

1. Montriĝanta per konstateblaj efikoj; fakte rezultanta de ies ago:
顯示可確認的效果; 某行動事實上有結果

La vortoj havas efektivan povon.
言詞具有實際的力量.

2. Reala:
真實的

Tio estas efektiva eraro!
那是真實的錯誤!
Efektive ni bezonas pli grandan apartamenton.
事實上我們需要更大的公寓.
Ĝi eble timigas, sed en efektiveco havas en si nenion danĝeran.
它或許令人害怕, 但事實上它毫無危險.
Finfine ni sukcesis efektivigi niajn planojn.
最後我們成功實現了我們的計畫.
Longan tempon ni atendis kun la efektivigo de tiu intenco.
我們長期等待著那個期望的實現.
Li jam komencis efektivigadon de la projekto.
他已經開始實行那個計畫了.
La kongreso verŝajne efektiviĝos la sekvan jaron.
大會或許將在次年實現.

3. En aktiva funkcio (antaŭ titolo):
真實存在的 (用在頭銜前)

Estis iam efektiva komercisto, kiu ne volis pagi impostojn.
過去曾經有位不願付稅的真實的商人.

manlajo (Tunjukkan profil) 30 Juni 2014 15.58.54

0893 SPURO 痕跡 /hen2-ji1/

Postlasita enpremo, marko, signo, laŭ kiu eblas ekscii, kiu aŭ kio pasis, kion iu faris aŭ kio okazis:
留下的壓痕, 印記, 記號, 依此能知道誰或何物曾經過, 某人做過什麼, 或曾發生何事

Li sekvis lupon per spuro.
他依足跡跟蹤狼.
Ni trovis spuraron de urso en la arbaro.
我們在樹林中找到熊的足跡.
Tiu detektivo kapablis spuri (serĉi, rimarki kaj sekvi spurojn).
那位偵探善於追蹤 (找尋, 注意, 及跟隨足跡).
La infano senspure malaperis kaj neniu sukcesis trovi lin.
小孩不留痕跡地不見了, 沒人能夠找到他.

manlajo (Tunjukkan profil) 30 Juni 2014 16.00.06

0894 IDEO 主意 /zhu3-yi4/

1. Objekto de la penso, prezento de estaĵo aŭ afero de la menso:
思想之對象, 事物之表徵, 或思維之事件

Vi faris al vi malĝustan ideon pri tio.
那事你有錯誤的想法.
Li vivas en la idea mondo.
他活在想像的世界中.

2. Koncepto, kiu estas la bazo, la esenco de arta, filozofia verko:
藝術或哲學作品的基礎或根本概念

Min kaptis la ideo de Esperanto kaj pro tio mi eklernis ĉi tiun lingvon.
世界語的理念抓住了我, 因而我開始學習這個語言.
Esperantistoj ofte salutas sin per la vorto "samideano".
世界語者經常用 "同道" (相同理念者) 一詞互相稱呼.
Nur parto de samideanaro kolektiĝis en la kongreso.
只有一部分的同道者聚集於此一大會.

3. Elementa koncepto, skiza scio pri io:
某事的基本觀念或概略知識

Mi havas nenian ideon pri tiu arto.
關於那種藝術我毫無概念.

4. Koncepto, opinio, kiun oni deziras realigi, intencas efektivigi:
意欲實現或促成的概念或意見

Bona ideo venas post la pereo.
毀滅之後好的想法就來了.
Peco da pano estas pli valora ol grandaj idearoj.
一片麵包勝過大量想法.

manlajo (Tunjukkan profil) 30 Juni 2014 16.01.12

0895 ABSTRAKTA 抽象 /chou1-xiang4/

1. Pritraktanta nur purajn ecojn, ne realaĵojn:
只涉及純綷的性質, 不含實質

Tio estas nur abstrakta ideo pri la afero.
那只是這件事的抽象觀念.

2. Esprimanta econ, estmanieron (se paroli pri substantivo):
表達性質, 存在性 (指名詞)

"Kuraĝo", "beleco" estas abstraktaj vortoj.
'勇氣', '美麗' 是抽象的詞語.

3. Celanta ne la pli-malpli ĝustan prezentadon de la realaĵo, sed nur la ludan kombinon de formoj, koloroj kaj simile:
目的不在是否正確地展現實物, 而只是形與色等的遊戲組合

Ni vidis multajn abstraktajn pentraĵojn en la muzeo.
我們在博物館看了許多抽象畫.

4. Ne havanta kontakton kun la realaĵoj, nepraktika:
未觸及實質, 不實際
Nia diskutado estis abstrakta kaj teoria.
我們的討論是抽象的和理論的.
Ili tro abstrakte pritraktas la demandojn.
他們過於抽象地處理那些問題.

Kembali ke atas