Zárva
Max. 500 üzenet
Hozzászólások: 1165
Nyelv: 简体中文
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 11. 2:34:29
1. Aro de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aŭ grupon:
區分個人或群體的整體德性
Ŝi havas pacaman karakteron.
她有愛好和平的本性.
Tia konduto estas por li karaktera.
那種行為是他的特性.
Li estis riĉa kaj bone edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera.
他富裕且受過好的教育, 但可惜缺乏個性.
2. Morala firmeco, volenergio:
德性的堅定性, 意志力
Granda per la inteligento, ne per la karaktero.
用聰明才智表現偉大, 不要用個性.
3. Distinga eco, propra al unu afero:
區分的特性, 特有於某事
Bedaŭrinde ne ĉiuj komprenas la karakteron de nia afero.
可惜並不是所有人都了解我們事業的特性.
Mi havas grandan kolekton da plej diverskarakteraj artikoloj pri ili.
關於那些, 我有各色各樣文章的彙總.
4. Frapanta, eksterkutima, esprimiva farmaniero:
有衝擊力, 異於平常, 且具表達力的作法
Karakteron al kanto donas la tono.
那種音調使歌曲更具特色.
Mi ŝatas nur karakterhavajn pentraĵojn.
我只喜歡有個性的畫作.
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 12. 1:56:35
Observanta la regulojn de la socia deco; observanta la bonajn manierojn:
遵守社會禮儀規範; 遵守良好行為方式
Mi ja edukis vin, ke vi estu ĝentila!
我曾教導你要溫文有禮.
De vorto ĝentila ne doloras la lango.
說溫和的話舌頭不會痛.
Ŝi ĝentile salutis min.
她溫文地和我打招呼.
Ĝentileco neniom kostas kaj multon aĉetas.
禮節不花錢, 卻能買許多.
Tiu junulo estas vera ĝentilulo.
那青年真是正人君子.
Neniu ŝatas malĝentilajn vendistojn.
沒人喜歡粗魯的商人.
Mi foriris de tie, ĉar ĉiuj agis kun mi malĝentile.
我遠離了那裡, 因為大家都對我無禮.
Sinjoroj, vi estas neĝentilaj (ne sufiĉe ĝentilaj)!
先生們, 你們不夠斯文.
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 13. 14:14:27
Rilatanta senescepte al tuto aŭ al la plej granda parto el personoj aŭ objektoj, neaparta, neindividua:
無例外地適於全部或最多數的人或物, 非特別, 非個別的
Venontmonate okazos ĝenerala kunveno de la asocio.
下個月將舉行協會的全體大會.
Ni parolis ĝenerale pri la graveco de internacia lingvo.
我們大略談及國際語的重要性.
Tio estas nur ĝeneralaĵo (ĝenerala ideo).
那只是一般的事 (一般的想法).
Mi pensis pri tio, sed mi ne ĝeneraligis miajn pensojn.
我有想到它, 但我沒有把我的想法普遍化.
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 13. 14:24:30
1. Veni voĉe ripeti al iu tion, kion oni aŭdis:
把聽到的向某人重述
Mi raportos al ili viajn vortojn.
我會把你的話向他們轉述.
Kion koro portas, vizaĝo raportas.
懷怎樣的心, 顯露於表情.
Ne ĉiu raporto estas vera vorto.
未必每個報告都是真實的話.
Oni misraportis al vi pri miaj faroj!
我的所作所為有人向你做了不實的報告.
2. Alporti al superulo novaĵon, kiun oni mem aŭdis, vidis aŭ spertis:
向主管提報親自聽到, 看到, 或經歷的新聞.
La tutan veron mi al vi raportos.
我將向你報告整個實情.
3. Deklari pro devo:
義務上的宣達
Mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas la ideon.
讓我向你報告, 我是如何理解這個想法的.
4. Fari al aŭtoritata persono aŭ publiko oficialan aŭ formalan resumon kun klarigoj kaj konkludoj, de studo, esploro, analizo kaj simile pri difinita afero:
向當局或大眾就有關特定事務的研究, 實驗, 分析等提出具有說明及結論的正式總結.
Oni raportis pri la kunveno.
他們做了有關該會議的報告.
Ĉiumonata raportado pri la evoluo de la projekto donas pli bonan superrigardon.
有關本計畫進展的月報提供了更好的概覽.
5. Verki priskribon de okazintaĵo por gazeto:
為雜誌撰寫事件的報導
Ĵurnalistoj jam raportis pri tiu okazaĵo.
新聞記者已報導了那件事.
Mi tre ŝatis legi vian raportaĵon pri la vojaĝo.
我很喜歡閱讀你的旅遊報導.
La retpaĝo ebligas al ĉiu leganto esti ankaŭ raportanto.
網頁使每個讀者也可以成為報導者.
La raportisto nuntempe kolektas informojn pri la incendio.
記者正在收集該火災的資訊.
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 14. 13:26:03
Interparolo, kiun ĵurnalisto havas kun persono, plej ofte konata publike, por demandi lin/ŝin pri ties vivo, agoj aŭ opinioj kaj raporti en gazeto, radio aŭ alia informrimedo:
記者與公眾人物的交談, 探問其生活, 活動, 或意見等, 以報導於雜誌, 電台或其他媒體等
En nia sekva numero legu intervjuon kun la fama esperantistino Ana Pana.
下期請閱讀與出名女世界語者 Ana Pana 的訪談.
Dum la pasinta jaro ŝi ofte aperis en la gazetoj intervjue kaj artikole.
過去一年她常常出現在雜誌的訪談或文章裡.
Mi venis intervjui la stelulinon.
我來採訪那位女明星.
Iam li eĉ estis intervjuata televide.
以前他甚至在電視上受過訪談.
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 15. 12:12:58
1. Senigita je vidkapablo:
失去視力
La knabino estis blinda de naskiĝo.
那女孩出生即盲.
Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
連盲母雞也找得到榖粒.
Mi blinde pafos, eble trafos.
我盲目射擊, 也許能射得中.
Ne rigardu al la lumo - ĝi estas blindiga.
不要看那光 - 它令人目眩.
Blindulo kartojn ludi ne devas.
盲人不須玩牌.
Longan tempon li ne sciis pri sia kolorblindeco (anomalio en la perceptado de koloroj).
長時以來他不自知有色盲 (色感異常).
2. Perdinta la kapablon ĝuste kaj kritike juĝi:
失去正確嚴謹判斷的能力
Blinda konfido kondukas al perfido.
盲目的信任導致背叛.
Via blindeco ĝenas vin ekvidi liajn malbonajn ecojn!
你的盲目干擾了你去看清他的不良質素.
Amo blindigis vin!
愛使你盲目!
3. Tia, ke ĝi ne ebligas travidon:
無法看穿
Tiu ĉi vojo estas blinda (kondukanta nenien).
這條路是死巷 (走不出去).
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 16. 16:10:30
Taŭga pripensita procedaro por plej bone atingi difinitan celon:
為極佳地達成特定目標而規畫的適當程序
Mi instruas Esperanton per rekta metodo.
我以直接法教世界語. [用世界語教世界語]
Ĉi tiu libro estas ampleksa, metoda kaj tre taŭga instruilo por instruistoj de Esperanto.
本書內容廣泛, 講求方法, 是世界語教師很適用的教材.
Ni ĉiuj okupiĝis pri dokumentado de la metodaro, necesa por instruado.
我們全都忙著歸檔整理教學所需的各種方法.
Li estas metodikisto - fakulo pri metodiko (scienco pri la didaktikaj metodoj).
他是方法學者 - 方法學專家 (專精於教學法的科學) .
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 17. 13:05:14
1. Facile komprenebla de ne tre instruitaj homoj:
未受教育者也易於了解
Estis facile lerni la lingvon per tiu populara lernolibro.
以這本通俗課本很容易學習該語言.
La verkisto zorgas pri la populareco de sia verko por ke ĝin komprenu eĉ simplaj homoj.
那位作家很注意他作品的通俗性, 要讓單純的人也能了解.
2. Konata, uzata de la popolo:
為人們所知所用
Tiu opinio estas tre populara en la publiko, sed bedaŭrinde ĝi estas erara.
那個意見在大眾間很普遍, 但可惜那是錯誤的.
Post iom da tempo lernu! populariĝis.
過一段時間 lernu! 普遍化了.
lernu! popularigas Esperanton.
lernu! 使世界語普遍化.
Mi okupiĝas pri popularigado de nova kuracmetodo.
我忙於新醫療法的推廣.
3. Amata, admirata de la popolo aŭ de aparta homgrupo:
為人們或特定人群所喜愛或羨慕
Li estas tre populara aktoro.
他是很受風靡的演員.
Ŝi ĉiam estis nepopulara, sed ne malĝojis pro tio.
她一向不受歡迎, 但也不因此而不悅.
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 19. 12:31:52
1. Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io:
開始打鬥對抗某人或某物.
Malamikoj atakas nian landon!
敵人攻擊我國.
La lastan el amaso atakas la hundo.
狗攻擊人群的最後一人.
Kredu min, ni sukcesos forpuŝi la atakantojn!
相信我, 我們將成功驅離來犯者.
Ne iru al la arbaro, ĉar tie loĝas multaj atakemaj bestoj.
不要去樹林裡, 因為那裡住有許多攻擊性的野獸.
Rapidege kreskis la atakemo de la vento.
風的襲擊性快速增加了.
Nia kastelo estas neatakebla.
我們的城堡是攻不下的.
2. Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston:
以詞語或文字試圖止住某人的行動或存在
Hodiaŭ mi atakis tiun taskon (ekpritraktis).
今天我處理掉了那項工作 (開始著手處理).
Hako post hako estas la plej efika atako.
一斧一斧地砍是最有效的做法.
La atakatoj tre bone scias, ke mi diras nur veron pri ili.
受攻擊者很清楚, 我說的關於他們的事全是事實.
3. Ekkapti, komenci esti malutila por ies korpo aŭ spirito:
抓住, 某人身體或精神的開始失效
Atakis teruro, ektremis la kruro.
恐懼來襲, 雙腿發抖.
4. Kaŭzi difekton aŭ detruon de substanco:
造成缺損或物質的破壞
Rusto atakas feron.
鏽侵蝕著鐵.
manlajo (Profil megtekintése) 2014. július 19. 12:35:47
1. Persono oficiale rajtigita defendi en juĝejo la interesojn de procesanto aŭ de akuzato:
被正式授權在法庭上為控方或辯方權益辯護的人
Li havas multe da mono kaj bonan advokaton, pro tio nenion timas.
他有很多錢又有好的律師, 因此什麼都不怕.
Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.
教士靠祈禱而生活, 律師靠法律而生活.
Mi laboras en advokata oficejo.
我在律師事務所工作.
Li registriĝis en la loka advokataro.
他登記於當地的律師公會.
Mi esperas, ke mia advokateco ne estos nuligita.
我希望我的律師資格不被註銷.
2. Persono, kiu parolas aŭ pledas favore al afero, aŭ vice de alia persono:
為某事或為他人講話或辯護的人
Bonvolu esti mia advokato antaŭ mia edzino.
在我太太面前, 務請要幫我講話.