К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

от manlajo, 15 января 2012 г.

Сообщений: 1165

Язык: 简体中文

manlajo (Показать профиль) 21 июля 2014 г., 10:50:36

0915 915 KARIERO 生涯 /sheng1-ya2/

Profesio, okupo, al kiu oni sin dediĉas; ĉefa celo de la agoj:
所致力的專業或職業; 諸行動的主要目標

Mi intencas entrepreni medicinan karieron.
我志在從事醫學生涯.
Tiam estis bonaj tempoj kaj ŝi sukcese karieradis.
當時時機好, 她成功地發展了生涯.
Ŝi ankoraŭ ne havas infanojn pro sia karierismo / karieremo.
由於事業心重, 她還沒有小孩.
Karieristoj pli zorgas pri sia laboro kaj mono ol pri siaj familioj.
事業家專注於工作和金錢更甚於家庭.

manlajo (Показать профиль) 21 июля 2014 г., 10:51:43

0916 PROCEDURO 手續 /shou3-xu4/

1. Maniero, en kiu estas kondukataj aferoj konforme kun la kutimo, statuto, reglamento aŭ leĝo:
依慣例, 規章, 章程, 或法律所規範的處理事務的方式

Tio estas mia unua kontrakto, pro tio mi nenion scias pri la proceduroj.
那是我的首次合約, 因此我對簽約手續一無所知.
La ŝtatoj agas kadre de sia procedura memstareco por atingi la celojn.
各國在其手續獨立的框架下行動, 以達成目標.
Nia lando strikte proceduras pri enirvizoj.
我國嚴格處理入境簽證手續.

2. Parto de komputila programo, kiu plenumas apartan taskon kaj poste redonas la regadon al la ĉefprogramo, kiu vokis ĝin:
電腦程式的一部分, 在執行獨特任務後把控制權交回傳喚的主程式

Komputa sistemo konsistas el programoj, proceduroj, reguloj kaj eventuale dokumentoj.
電腦系統包含程式, 副程式, 規則, 及可能有的檔案.

manlajo (Показать профиль) 22 июля 2014 г., 13:55:36

0917 SPACO 空間 /kong1-jian1/

1. Unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso (la alia estas la tempo), en kiu ĝi ordigas la kunekzistantajn fenomenojn laŭ tridimensiaj rilatoj, kaj kiu estas konceptata de ĝi kiel senfine granda kaj senfine dividebla.
人類思維的兩大必要類別之一 (另一為時間), 它以三維關係安排並存之現象, 其在概念上是無限廣大, 並可無限分割.

2. Tiu senlimaĵo, en kiu laŭ nia menso troviĝas kaj moviĝas ĉiuj objektoj:
該無限之物, 任何物品依我們的思維得在其間存在或移動

La planedoj ruliĝas en la spaco.
行星在空間裡運行.

3. Difinita mezurebla parto de tiu kontinuaĵo, okupata de du- aŭ tri-dimensiaj objektoj pli-malpli proksimaj unu de aliaj:
有著或近或遠的二維或三維物體的該連續物之特定可測量部分

Tiu ĉi tablo okupas tro multe da spaco.
這張桌子佔據太多空間.
Inter la vortoj devas esti spacetoj.
詞與詞之間要留小空格.
Ni faris la feston en spacohava / spacoplena ĉambro, kiu povis enspaci multe da gastoj.
我們在空闊的房間辦慶宴, 它可容納許多客人.
De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
從嘴到手有很大的空間距離. [說比做容易]
Necesas interspacigi la arbojn en la nova plantejo.
在新植場裡, 樹木間必要留有空間.
Vi ne rajtas konstrui la domon ĉi tie, ĉar tio estas nia terspaco!
你不得在此建房子, 因為這是我們的土地空間.

manlajo (Показать профиль) 23 июля 2014 г., 15:28:47

0918 FETORO 惡臭/ e4-chou4/

Tre malagrabla, naŭza odoro, kiel de putro kaj simile:
像來自腐敗物等的令人厭惡, 噁心的氣味

Neeltenebla fetoro senteblis en tiu loko.
這地方有著令人難忍的惡臭.
Putoro estas fetora besto.
臭貓是有臭味的動物.
Mi certe ne manĝos tiun ĉi fromaĝon - ĝi ja fetoras!
我當然不會去吃這個乳酪 - 它真的很臭!
Tiu negoco fetoras (tute ne estas fidinda).
這個生意搞臭了 (完全信不過).

manlajo (Показать профиль) 25 июля 2014 г., 1:45:24

0919 ATESTI 證明 /zheng4-ming2/

1. Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto:
依自身經驗確定或保證某項事實為真

Li povas atesti la subskribon de la kontrakto.
他可以證明合約的簽署.

2. Antaŭ tribunalo konfirmi aŭ malkonfirmi aserton aŭ fakton kiel vidinto aŭ aŭdinto:
以見證者或聽證者身分在法庭確認或否認某項主張或事實

Mi atestas, ke la akuzito estis en tiu loko.
我見證, 被告當時在場.
Ni pruvos vian krimon per atestaĵoj.
我們將以見證證明你的罪.
Ne estas eĉ unu atestanto, kiu povus konfirmi, ke mi tion faris.
連一個能確認我做了那事的見證者也沒有.

3. Esti la signo, la pruvo de io:
是某事的跡象或證明

Ŝia hezito atestas, ke ŝi mensogas.
她的猶疑證明了她在說謊.
Griza barbo saĝon ne atestas.
灰鬍並不證明有智慧.
Unua atesto estas la vesto.
第一道證明是服裝.
Mi havas atestilon de trapaso de la universitato.
我有進出此大學的證明.
Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
未帶要求的抗議往往就是犯錯的證明.
Mi bezonas pagateston por pruvi, ke mi aĉetis la aŭton.
我需付款收據, 證明我買了這輛車.

manlajo (Показать профиль) 26 июля 2014 г., 17:09:23

0920 SIMPTOMO 症狀 /zheng4-zhuang4/

1. Organisma fenomeno, estigata de malsaneca stato:
因病而起的有機體現象

Alta temperaturo estas la unua simptomo de la malsano.
高溫是生病的首要症狀.
Li prezentas ĉiujn simptomojn de tiu malsano.
他現出了那個病的所有症狀.
Hodiaŭ ni komencos kontraŭsimptoman kuracadon.
今天我們將開始對症治療.
Ĉu vi povus detale rakonti vian simptomaron?
你能詳述你的症狀嗎?

2. Signo, kiu atestas pri la ekzisto, okaziĝo de io:
證明某事存在或發生的跡象

Robert Phillipson en sia libro skribas, ke "vastskala pruntado el la angla estas simptomo de tutmonda usoneciĝo".
羅伯 菲利森在他的書中寫道: "大規模借用英文是全世界美國化的徵候."

*羅伯 菲利森 (Robert Phillipson) 哥本哈根商學院英語系教授, 著有 "英語唯一的歐洲? - 挑戰語言政策" 一書 (世界語版由 István Ertl 譯: Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko). [英文版維基百科]

manlajo (Показать профиль) 27 июля 2014 г., 14:37:39

0921 SENSO 感覺 /gan3-jue2/

Korpa kapablo de la animaloj (inkluzive homon), pli malofte de vegetaĵoj, per kiu ili ricevas sciigojn pri iaj elementoj, fizikaj aŭ kemiaj, de la ekstera medio, de la interno de la korpo kaj de ties ekvilibro en la spaco; kapablo percepti ion kvazaŭ per iu senso:
動物 (包含人類) 的身體能力 (植物較少有), 用以接收關於外在環境, 體內及身體在空間平衡等各物理或化學要素的信息; 有如以感覺得知的能力

Homo havas la jenajn sensojn: vidsenson, aŭdsenson, tuŝsenson, flarsenson kaj gustosenson.
人類有如下的感覺: 視覺, 聽覺, 觸覺, 嗅覺, 及味覺.
Ĉu vi sensas la fetoron?
你感覺到惡臭嗎?
Gusto estas specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de likvaj aŭ solveblaj substancoj.
味道是很特別的感覺, 它在嘴的特定器官接觸到液狀或可溶物質的刺激後起作用.
Kiam du pikoj estas tro proksimaj unu de alia, ilia aparteco ne plu estas sensebla.
當兩個針刺彼此很近時, 它們的分隔不再感覺得出來.
La ĉefaj sensorganoj estas la okulo kaj la orelo.
主要的感覺器官為眼睛和耳朵.
Via infano havas orelon sensivan por la muziko.
你的孩子有著對音樂感覺敏銳的耳朵.
Simptomoj de tiu malsano estas doloro kaj sensiveco de la nervo.
那個病的症狀為痛及神經敏感.
Ĉe malalta temperaturo la haŭto iĝas nesensiva.
在低溫下皮膚會失去感覺.

manlajo (Показать профиль) 27 июля 2014 г., 14:39:04

0922 MASTRO 主人 /zhu3-ren2/

Tiu, kiu havas iaspecan regopovon, interalie:
具有某種管控權及其他權利者

1. Posedanto kaj ĉefo de domo, loĝejo, bieno:
房子, 住所, 田園的所有者, 主管者

Mi estas mastro en mia domo.
在家我是主人.
Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno - neniam vivas sen reciproka malbeno.
一園二主, 一爐二婦 - 絕難相安無事.
Mia edzino bone scias la mastrumadon.
我太太很會操持家務.
Karaj gemastroj, ni volis danki vin pro tia belega festo!
親愛的主人夫婦, 我們要感謝你們那麼美好的宴會.
Oni trovis la mortinton en tiu senmastra, ruina domo.
死者是在無主破屋裡發現的.

2. Estro de gastejo, drinkejo, hotelo:
賓館, 酒館, 旅館等的主管

Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.
飽滿的口袋可使每個店東向你鞠躬.
Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.
食物不會因女主人的美色而更有味.
Hotelmastro nin tre agrable akceptis.
旅館主人親切地接待我們.

3. Estro de oficejo, laborejo, fabriko:
辦公室, 工作處, 或工廠的主管

Nia mastro estas tre bonkora.
我們老闆很善良.
Li alprenis mastran tonon, kio al multaj laboristoj ne plaĉis.
他擺出主管的腔勢, 讓很多工人不喜歡.

4. Ordonrajta posedanto:
有命令權的所有者

Tiam Romo fariĝis mastro de la mondo.
當時羅馬成為世界之主.
La tutan mastrecon pri Esperanto Zamenhof transdonis al la esperantistoj mem.
柴門霍夫把世界語的所有掌控權交給世界語者自己.
Li estis mastrema kaj volis ĉion mastri.
他愛管事, 凡事都想管.

manlajo (Показать профиль) 29 июля 2014 г., 7:59:08

0923 PENSIO 年金 /nian2-jin1/

Sumo, konstante kaj periode pagata al ne plu laboranta salajrulo kiam tiu atingis difinitan aĝon kaj laboradis dum difinita nombro da jaroj:
薪水階級在持續工作特定年數並達到特定年齡而不再工作時可持續定期支領的數額

Mia pensio estas tre malgranda.
我的年金是很微薄的.
Multaj homoj aliĝis al kuraca kaj pensia asekuroj.
很多人加入醫療及年金保險.
Oni ne pensios vin, se vi ne laboros.
如果你不再工作, 沒有人會付給你年金的.
Mia patrino jam pensiiĝis.
我母親已退休在領年金了.
Li ankoraŭ ne atingis aĝon de pensiiĝo.
他還沒到達領年金的年齡.
Miaj geavoj estas pensiuloj.
我祖父母是領年金者.

manlajo (Показать профиль) 29 июля 2014 г., 8:15:09

0924 STRIKO 罷工 /ba4-gong1/

Interkonsentita ĉesigo de laboro, celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajruloj:
互相約好的停工, 目的是迫使老闆滿足領薪者的要求

La striko daŭris du semajnojn.
罷工歷時兩星期.
Nia poŝto strikis tutan monaton.
我們的郵政罷工一整個月.
Ŝajne mia memoro strikas (ne funkcias).
我的記憶好像罷工了 (不管用了).
La strikestraro estos punita.
罷工首謀者將被懲處.
Pensiuloj proklamis malsatstrikon.
退休者宣布絕食抗議.

Наверх