Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
Demian (Montri la profilon) 2012-novembro-27 12:54:13
Mi serĉis interreton kaj rimarkis ke oni uzas ambaŭ.
En la artikolo pri estiminda verkisto Leo Tolstoj, oni persekutas lin "pri ekstremismo" sed eksa ukraina ĉefministro Julija Timoŝenko estas akuzita "pro trompo kaj subaĉeto de rusiaj oficiroj."
sudanglo (Montri la profilon) 2012-novembro-27 13:42:25
Demian (Montri la profilon) 2012-novembro-27 14:01:12
sudanglo:Mi supozas ke estas nuanca diferenco. Li estis akuzita pri miskonduto pro ia ĝenerala deziro inter la generaloj ke ne plu estu ĉefo de la armeo.Pardonu! Sed mi ne komprenas. Mi scias ke oni uzas pro por sciigi leganton la kialon de okazaĵo.
Li falis sur planko pro malsano.
Mi ankaŭ scias ke oni uzas pri por enkonduki temon.
Li estas profesoro pri matematiko.
Sed la 'nuanca diferenco' inter 'pro' kaj 'pri' post 'akuzita' estas nekomprenema al mi.
Ĉu la subaj frazoj estas malsamaj?
Li estis akuzita pri miskonduto pro ia ĝenerala deziro inter la generaloj ke ne plu estu ĉefo de la armeo.
Li estis akuzita pro miskonduto pro ia ĝenerala deziro inter la generaloj ke ne plu estu ĉefo de la armeo.
Demian (Montri la profilon) 2012-novembro-27 15:04:57
黄鸡蛋: Laŭ mia kompreno, 'pri' pli emfazas pri kio la akuzo temas (leĝe), sed 'pro' pli emfazas kial oni faras tiun akuzon.Pardonu! Mi ne komprenas la ekzemplojn.
Ekz.
Li estas akuzita pro murdo de la imperiestro, sed pri kontraŭhomarismo, ne pri murdo: tio estas troigo.
Li estas akuzita pri murdo simple pro sia malamo de la reĝo. Maljusta juro.
La klarigo estas klara sed la ekzemploj konfuzas min.
Tjeri (Montri la profilon) 2012-novembro-27 16:58:44
Sed oni povas ankaŭ esti akuzita (pri io) pro io: li estis akuzita pri murdo pro misdenunco.
sudanglo (Montri la profilon) 2012-novembro-27 21:28:00
Tiel, eble, vi foje renkontos 'pro' post akuzo. Tio estas nur prezenti la aferon de alia perspektivo. Li estis akuzita, pro tio, ke li ...
Se oni akuzas vin pri murdo, povas esti ke vi ne faris (estas senkulpa).
Sed se oni akuzas vin pro murdo, tio implicas ke vi fakte murdis, aŭ ke la akuzanto vidas vian agon kiel murdon.
Demian (Montri la profilon) 2012-novembro-28 00:24:47
sudanglo:Se oni akuzas vin pri murdo, povas esti ke vi ne faris (estas senkulpa).Dankegon!!! Tio estas sencplena! Mi komprenas. Dankon ree!
Sed se oni akuzas vin pro murdo, tio implicas ke vi fakte murdis, aŭ ke la akuzanto vidas vian agon kiel murdon.