Mesaĝoj: 4
Lingvo: Esperanto
Scalex (Montri la profilon) 2012-novembro-30 00:43:47
Kion oni faru, sentante samtempe iom kiel ambaŭ genroj, kaj ke nek "li" nek "ŝi" taŭgas? Ĉu ne sufiĉas ke tiu estu homo, kia tiu estas, sen ekzakta genra difino? Eventuale, en la propra lingvo, decidis tiu ke estas nek viro nek ino, simple homo - kaj kial ne? Tiu preferas nun en la propra denaska lingvo esti nomata kaj vokata per neŭtralaj pronomoj, ekzemple angle "they, them, their".
Mi mem konas kelkajn tiajn homojn. Ili estas klasifikataj "intergenruloj", se vi bezonas terminon. Estas malofta, sed konsciinda afero. Ili devas ricevi saman respekton, eblecojn kaj rajtojn kiel aliaj homoj. Por preskaŭ ĉiuj transgenruloj, la uzado de personaj pronomoj gravegas, kaj la misuzado povas grave ofendi kaj vundi. Pro tio, mi strebis uzi "tiu" en ĉiu okazo. La sekso estas difinata per la kromosomoj kaj seksorganoj - biologiaj trajtoj. Sed homa genro estas parto de la idento. Eble povus esti simila homo de tiu en mia ekzemplo, kiu eltrovis ke viran identon ja taŭgis. Tiu homo estus "transgenrulo" - iu kies sekso ne kongruas kun la genro. Ankaŭ por tiu, misuzo de pronomoj povas vundi - plejeble pro vivo de diskriminacio, en kiu homoj mokas ke "ne estas vera viro/ino". Transseksuloj, interseksuloj, ktp, ricevas minacojn, primokadon, diskriminacion kaj eĉ estas fikize atakataj. Pro tiuj kialoj, vortoj pli poste en la vivo povas vundi. Kaj misuzo de pronomoj povas vundi, pro tio ke tiaj misuzoj memorigas pri la fakto ke la cetero de la socio laŭŝajne ne havas spacon por ili.
En la angla lingvo, homoj estas trovantaj solvojn. Pli kaj pli da homoj penas uzi "they, them, their" kiuj ankaŭ estas la pluralaj pronomoj - sed tia uzado estas komprenata, ekde la tempo de Ŝekspiro en la 16a/17a jarcento. Ni nun ne provas enkonduki ion novan, kompreneble, sed nur provas plioftigi la uzadon de tiuj formoj. Ne estas risko de ofendi iun ajn, se mi ĉiam uzas "they" (tiu) anstataŭ "he, she" (li, ŝi) - nek transgenrulon, nek intergenrulon, nek pli ordinaran viron aŭ inon.
Sed, kion mi faru en Esperanto? Se mi havos, pli poste en la vivo, filo aŭ filino, kiu decidas/eltrovas ke tiu estas intergenrulo, kiel mi nomu tiun? Ĉu gefilo? Mi ne plu havus la eblecon diri "filo" aŭ "filino", ĉar tiuj terminoj certe ofendus, kaj estus neĝustaj. Similaj situacioj imageblas por onkl(in)oj, av(in)oj, nev(in)oj, ktp.
Mi havas solvon unuokaze - uzi "infano" anstataŭ "fil(in)o". Sed kio pri la aliaj parencoj?
Scalex (Montri la profilon) 2012-novembro-30 01:01:33
patr(in)o = "parent"
frat(in)o = "sibling"
fil(in)o = "child, kid"
av(in)o = "grandparent"
nep(in)o = "grandchild"
kuz(in)o = "cousin" (angle estas jam neŭtrala)
fianĉ(in)o = "fiancé/fiance" (jam neŭtrala, tamen en la franca, de kie la angla vorto devenas, oni literumas laŭ genro malsame)
edz(in)o = "spouse"
"nev(in)o, onkl(in)o, vidv(in)o" oni povas ĉirkaŭi en konversacio dirante "la infano de mia frat(in)o", ks.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-novembro-30 03:00:30
Mi plene scias ke tiu-ĉi konversacio trovos kontraŭulojn en kelkaj konservemaj landoj. Oni jam atakis min pro la fakto ke mi havas edzon kaj mi estas lia edzo. Iu volis scii kiu vestiĝis kiel ino ĉe ni - hahaha! Ni ambaŭ plej verŝajne aspektas pli virecaj ol la demandinto ĉar ni ambaŭ estas tre sportemaj - ni kuras, naĝas kaj halterumas.
Kaj en niaj rondoj estas ĉiu tipo da homo laŭ persona genra emo. Ni akceptas unu alian en niaj amikrondoj pleje kiel personon plenan je amo kaj kreiveco.
Altebrilas (Montri la profilon) 2012-novembro-30 21:10:05