Al la enhavo

Biss & Kajs en Svedio

de Fuzzy, 2013-decembro-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-decembro-02 09:35:33

Hieraŭ en la rusia televido oni rakontis pri svedia porinfana televidelsendo Biss & Kajs. Laŭdire en la elsendo ĉefrolas du "personoj": Fekaĵo kaj Pisaĵo. Ili interkomunikas kun aliaj "personoj": Pugo, Peniso, ktp.
Ĉu vere la elsendo ekzistas kaj eĉ estas populara inter svediaj infanoj? Mi ne kapablas tion kredi.

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-decembro-02 12:13:40

Fuzzy:Hieraŭ en la rusia televido oni rakontis pri svedia porinfana televidelsendo Biss & Kajs. Laŭdire en la elsendo ĉefrolas du "personoj": Fekaĵo kaj Pisaĵo. Ili interkomunikas kun aliaj "personoj": Pugo, Peniso, ktp.
Ĉu vere la elsendo ekzistas kaj eĉ estas populara inter svediaj infanoj? Mi ne kapablas tion kredi.
Simpla serĉo per Goglo konfirmas ke ekzistas tiu programo. Tamen mi pensas ke vi ne tro timu, kondiĉe ke vi ne estas tre tabuema. Por ke via traduko (Fekaĵo kaj Pisaĵo) estu ĝusta vi nepre literumu "Kiss&Bajs". Tiu temo ĉiam interesis al infanoj, malgraŭ kion gepatroj kaj aliaj opiniis. Parolante pri tabuoj vidu jenan paĝon.

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-decembro-03 04:29:24

Do, tio veras.
Mi opiniis, ke tio estas nur propagandista truko, kiam oni trovas iun ŝercan aŭ parodian teleprogramon kaj krias: "Jen vidu tiujn europajn perversiegulojn -- ili edukas al la infanoj ludi kun merdo! Ili tiom freneziĝis ke jam plene perdis kapablon distingi bonon de malbono! Jen al kio kondukas gejparadoj!".

Sed tio ne estas parodio. Nekredeble. Ŝajnas ke ni estas tiom malsamaj ke eĉ la komuna lingvo ne helpas vin kompreni.

novatago (Montri la profilon) 2013-decembro-05 22:34:01

Ĉu vere en la sveda kiss estas fekaĵo? Kiel svedoj sentiĝas se angloparolanto diras ion tian, kia I want to kiss you (mi volas kisi vin)?

Ŝerce, Novatago.

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-decembro-06 08:14:19

novatago:Ĉu vere en la sveda kiss estas fekaĵo? Kiel svedoj sentiĝas se angloparolanto diras ion tian, kia I want to kiss you (mi volas kisi vin)?

Ŝerce, Novatago.
Ne, "kiss" estas la flava varianto kaj "bajs" estas fekaĵo.
Ambaŭ vortoj estas beba lingvaĵo uzata kiam gepatroj babiletas kun la etuloj. Tiel ili evitas la pli popolajn (vulgarajn??) esprimojn.

Cetere mi pensas ke estas kortuŝa ke sveda porinfana televidprogramo envolviĝis en grandpolitiko, kiel ekzemplo de okcidenta dekadenco, en rusa TV-kanalo, kontrolata de la reĝimo, celante timigi Ukrainanojn membriĝi en Eŭropa Unio.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-decembro-06 08:27:21

Fuzzy:Sed tio ne estas parodio. Nekredeble. Ŝajnas ke ni estas tiom malsamaj ke eĉ la komuna lingvo ne helpas vin kompreni.
Mi ne kredas ke svedoj kaj rusoj estas tiom malsamaj. Mi ne vidis tiun televidan programon, sed mi pensas, ke ĝi estas porinfana fabelo kaj ankaŭ parodio. La vortoj "kiss" kaj "bajs" estas vortoj uzitaj de infanoj, kaj por infanoj. Mi kredas ke infanoj bone povas distingi inter tia fabelo kaj realo.

novatago:Ĉu vere en la sveda kiss estas fekaĵo? Kiel svedoj sentiĝas se angloparolanto diras ion tian, kia I want to kiss you (mi volas kisi vin)?
La sveda vorto "kiss" signifas urino. La aliasignifa angla vorto "kiss" kelkfoje igas komikon, sed ne grandajn problemojn. Lingvoj normale sufiĉe bone eblas mastrumi samsonajn vortojn. Esperanto havas treege multajn tiajn, kaj esperantistoj ofte ne eĉ komprenas, ke tiu estas problemo.

Reen al la supro