Al la enhavo

Tatoeba-projekto

de vicentesales, 2013-decembro-09

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

vicentesales (Montri la profilon) 2013-decembro-09 20:32:32

Ĉu vi konas Tatoeba-projekto-n? (http://tatoeba.org)

Ĝi estas kolekto de frazoj en diversaj lingvoj kaj ties tradukoj al aliaj lingvoj.

En la kolekto havas pli ol 2.000.000 da frazojn. Pli ol 390.000 frazoj estas en la Angla, due venas la Esperanton kun ĉirkaŭ 290.000 frazoj, trie la Germana, poste la Franca, Hispana, ktp.

Ĝi estas bona ilo por trovi ekzemplajn frazojn por certaj vortoj.

Vi povas inkluzivi novajn frazojn aŭ novaj tradukojn. Kio pri pligrandigi la numeron de Esperantaj frazoj?

Vidu la filmeto en http://tatoeba.org/ kaj registriĝu.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-decembro-09 21:21:56

vicentesales:Ĉu vi konas Tatoeba-projekto-n? (http://tatoeba.org)
Jes, mi konas. Mi eĉ uzas ĝin por praktiki mian Esperanton, tradukante la hispanajn frazojn.

Sed, ho ve! Kutime, tiuj hispanaj frazoj estas ne tre bone konstruitaj, kaj la esperantaj tradukoj kiujn mi vidas tie... buuff, fojfoje estas vere eraraj.

Do, mi timas ke Tatoeba instruas nek la hispanan nek la esperantan korektajn lingvojn. Estas tre bedaŭrinde ke tiuj kiuj skribas tie, ne havu iom pli altan lingvan nivelon.

Amike.

Espi (Montri la profilon) 2013-decembro-18 17:26:48

antoniomoya:Sed, ho ve! Kutime, tiuj hispanaj frazoj estas ne tre bone konstruitaj, kaj la esperantaj tradukoj kiujn mi vidas tie... buuff, fojfoje estas vere eraraj.
Do, skribu komentojn kun proponoj de plibonigo.

antoniomoya:Do, mi timas ke Tatoeba instruas nek la hispanan nek la esperantan korektajn lingvojn.
Tatoeba ne instruas. Nur la uzantoj aldonas novajn frazojn aŭ tradukojn de jam ekzistantaj frazoj.

antoniomoya:Estas tre bedaŭrinde ke tiuj kiuj skribas tie, ne havu iom pli altan lingvan nivelon.
Al tio mi ne povas konsenti. Kelkaj uzantoj kun altaj lingvaj niveloj (plejofte denaskuloj) tre bone laboras kaj zorgas pri korektaj frazoj kaj tradukoj.

Amike ridego.gif

Djino (Montri la profilon) 2017-junio-15 07:23:45

Ĉu iu scias kio okazas kun la retejo?

Reedych (Montri la profilon) 2017-junio-15 17:04:00

Djino:Ĉu iu scias kio okazas kun la retejo?
Ho, jes. Retejo ne laboras, sed hieraŭ laboris. Mi pensas ke ĝi estas atakita.

nana123 (Montri la profilon) 2017-junio-20 03:44:57

The information on this site is very interesting.







ทางเข้า maxbet

Reen al la supro