前往目錄

Difinoj

貼文者: Altebrilas, 2024年10月9日

訊息: 9

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2024年10月9日上午9:40:07

HOMARANO: Nek subnaĝisto nek rezulto de genetika fuŝeksperimento, sed adepto de Homaranismo, filozofio de Dro Zamenhof.

SlavikDze (顯示個人資料) 2024年10月16日下午5:41:22

@Altebrilas
Kun viaj altebrilaj difinoj vi estas sendube nesuperebla humuristo.

Altebrilas (顯示個人資料) 2024年10月16日下午10:33:27

HOMERARO: la hom-er-aro de Dro. Frankenstejn baldaŭ manifestiĝis kiel hom-eraro.

mininvl (顯示個人資料) 2025年4月5日上午2:02:16

La 1-an de aprilo 2025 en dissendolisto [esperanto-rus@googlegroups.com] aperis:
"En Rusio aperis nova tutlanda festo "Tago de Venko".
Antaux 211 jaroj la 31-an de marto 1814 rusia armeo enmarsxis en Parizon. Tiun cxi paradon gvidis la rusia imperiestro Aleksandro la 1-a, kiu vengxis al Francio kaj al Napoleono pro la atako kontraux Rusio kaj pro forbruligo de Moskvo en 1812.
La francia prezidento Emanuelo Makrono (kaj eblaj sekvaj pezidentoj, se ili aperos poste) devus memori, ke se li (aux alia) organizos aux subtenos ajnmaniere armitajn atakojn kontraux Rusio, li (ili) kaj Francio denove draste kvitigxu.
Tial tiu cxi "Tago de Venko" estu festata cxiujare la 31-an de marto en la tuta Rusio omagxe al la venko kontraux Francio. Amen!
Ni strebu al la tutmonda paco laux cxiuj niaj fortoj!"
Bonvenon al tiu ĉi dissendolisto!

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年4月5日上午8:20:25

Kial tio aperas en la rubriko humuro?

SlavikDze (顯示個人資料) 2025年4月5日上午11:59:51

Ŝajnas, ke ĉi-forume aperis ankoraŭ unu "altebrilulo"

mininvl (顯示個人資料) 2025年4月5日下午1:09:57

Altebrilas, tiu ĉi humuraĵo aperis la 1-an de aprilo - en la tutmonda tago de rido kaj humuro! ridulo.gif

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年4月5日下午3:00:26

Estas kutime, ke lando celebras siajn venkojn. Sed estas malfacile por eksterlandanoj kompreni aprilan ŝercon, kiu postulas scion de iu landa kalendaro...

mininvl (顯示個人資料) 2025年4月6日下午12:09:55

Altebrilas, la 1-a de aprilo (la tago de ŝercoj kaj humuro) ne estas en la landa kalendaro de Rusio. Ĝi estas en la monda kalendaro. Tial mi aperigas tiun ĉi humuraĵon en tiu ĉi internacia retejo. ridulo.gif

回到上端