Al la enhavo

Balotprogramo de la berlinaj Piratoj en Esperanto

de wuerfel, 2011-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

wuerfel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 05:40:27

La balotprogramo de la berlina Piratpartio por la elekto de la berlina parlamento la 18an de septembro 2011 estas havebla nun ankaŭ en Esperanto.

http://wiki.piratenpartei.de/BE:Wahlprogramm/Kur...

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 06:11:09

mi tamen ne vere bone komprenas kial partio el germanujo publikigas sian programon en alia lingvo krom la germana - baloti rajtas nur germanoj, ĉu ne? kaj mi supozas ke ne ekzistas germanujaj civitanoj kiuj ne komprenas la germanan sed ja esperanton. demando.gif

cellus (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 07:09:31

Ĉu balotoj al la berlina parlamento estas konsiderataj lokaj? En tiu kazo ŝajnas al mi ke ĉiuj civitanoj de la EU permanente loĝantaj en Berlino rajtas voĉdoni, ĉu ne?

Aliflanke esperanto ne estus la unua lingvo kiun mi atendus en tia konteksto. Ŝajnas al mi iom da malŝparo de fortoj.

wuerfel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 07:16:00

darkweasel:mi tamen ne vere bone komprenas kial partio el germanujo publikigas sian programon en alia lingvo krom la germana - baloti rajtas nur germanoj, ĉu ne? kaj mi supozas ke ne ekzistas germanujaj civitanoj kiuj ne komprenas la germanan sed ja esperanton. demando.gif
Je la distrikta nivelo ankaŭ civitanoj de la Eŭropa Unio, kiuj loĝas en Berlino, rajtas baloti. Kaj la aliaj almenaŭ kundiskutu.

wuerfel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 07:25:08

cellus:Ĉu balotoj al la berlina parlamento estas konsiderataj lokaj? En tiu kazo ŝajnas al mi ke ĉiuj civitanoj de la EU permanente loĝantaj en Berlino rajtas voĉdoni, ĉu ne?
La berlina parlamento estas landa parlamento, por kiu nur germanaj civitanoj rajtas voĉdoni.
Sed samtempe la distriktaj parlamentoj estos elektitaj.

Krome, la Piratoj volas malfermi tiujn elektojn ankaŭ por ne-EU-civitanoj, kiuj loĝas en Berlino.
Aliflanke esperanto ne estus la unua lingvo kiun mi atendus en tia konteksto. Ŝajnas al mi iom da malŝparo de fortoj.
La programo estu modelo por la tuta mondo. rideto.gif Kaj ŝajne, la angla traduko estas pli malfacila ol la Esperanta.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 07:46:49

wuerfel:
darkweasel:mi tamen ne vere bone komprenas kial partio el germanujo publikigas sian programon en alia lingvo krom la germana - baloti rajtas nur germanoj, ĉu ne? kaj mi supozas ke ne ekzistas germanujaj civitanoj kiuj ne komprenas la germanan sed ja esperanton. demando.gif
Je la distrikta nivelo ankaŭ civitanoj de la Eŭropa Unio, kiuj loĝas en Berlino, rajtas baloti. Kaj la aliaj almenaŭ kundiskutu.
ha, bone, pri tio mi forgesis.

horsto (Montri la profilon) 2011-septembro-03 22:59:58

vidas vandenis:
Nevideblas kaj ĉi tie nenia mirindaĵo. sal.gif
Ĉu vi ne povas esprimi tion pli komprenebla? Kio estas nevidebla? Kaj kial tio estas nenia mirindaĵo ĉi tie?

pikolas (Montri la profilon) 2011-septembro-04 03:51:31

Kial Esperanto? Ĉu ili apogas la E-on movadon?

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-septembro-06 23:03:22

pikolas:Kial Esperanto? Ĉu ili apogas la E-on movadon?
mi havas la saman demandon...

Sunjo (Montri la profilon) 2011-septembro-18 20:00:35

Estas dubebla ke ili sukcesis pro balotprogramo en Esperanto, sed la Piratoj estos en la parlamento de Berlino. Sendube nur en la opozicio, sed tamen mi pensas ke ilia sukceso povus helpi plibonigi kaj modernigi la germanan demokration. Ni vidos

Reen al la supro