Viestejä: 5
Kieli: Esperanto
AlexN (Näytä profiilli) 15. syyskuuta 2011 6.36.00
"Sur la plafono estas lampo".
Ĉu lampo estas sur la plafono aŭ sub ĝi ?
(En Rusa lingvo lampo pendas sub la plafono, sed muŝo sidas sur la plafono.)
antoniomoya (Näytä profiilli) 15. syyskuuta 2011 9.05.29
AlexN:En la lernolibro mi legis:Tiun frazon mi interpretas "Tuŝante la plafonon troviĝas lampo".
"Sur la plafono estas lampo".
Ĉu lampo estas sur la plafono aŭ sub ĝi ?
Mi ankaŭ legis en mia lernolibro: "Sur la ĉielo brilas la steloj kaj la luno". "Sur la blua ĉielo tri birdoj flugas".
Ŝajnas ke tiuj esprimoj estas korektaj.
Amike el Hispanalando.
sudanglo (Näytä profiilli) 15. syyskuuta 2011 9.51.55
Se tio ĝenas vin, vi povas diri ĉe au je la plafono.
flipe (Näytä profiilli) 15. syyskuuta 2011 18.23.34
AlexN:En la lernolibro mi legis:Bone, mi dirus laŭen la kazo, "ĉe la plafono" aŭ "sur la plafono" se ĝi ligigas ĉe la plafono, mi dirus "en la plafono" se ĝi estus interne la plafono, sed mi neniam dirus "sub la plafono". Sed mia esperanto ne estas sufiĉe bona por konsili aliajn esperantistojn!
"Sur la plafono estas lampo".
Ĉu lampo estas sur la plafono aŭ sub ĝi ?
(En Rusa lingvo lampo pendas sub la plafono, sed muŝo sidas sur la plafono.)
Tjeri (Näytä profiilli) 17. syyskuuta 2011 9.48.12
Estas demandopunkto pri farbo kaj muŝoj, ĉu ili estas sub la plafono aŭ sur ĝi...
Mi konsideras, ke kutime oni metas farbon, kaj marŝas, sur io, kia ajn estas la deklivo de la farbata aŭ surmarŝata surfaco.