Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
AlexN (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 13:41:53
Imagu mi kriis:
- Petro! Petro!
Li ne scias, kio mi volas. Fine Petro aŭdis kaj respondas - kio li kutime respondus? "Jes" ? Aŭ "kio" ? Aŭ kiu vorto ?
darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 15:13:50
黄鸡蛋:Mi ne scias kion vi kutime respondus en la rusa, sed mi kutime respondus "jes"(kun demandsigno - "Jes?"). Mi pensas ke tio dependas de persona kutimo.+1
Al mi jes? ŝajnas multege pli ĝentila ol la same ebla kio?, sed eble nur pro denasklingva influo.
flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 15:51:55
sergejm (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 16:23:09
AlexN:kioN li kutime respondus? "Jes" ? Aŭ "kio" ? Aŭ kiuN vortoN (per kiu vorto)?Ruse "да?" - Esperante "jes?"
Rusa "что?" estas mallongigo de "что Вы хотите?" - "kion vi volas?" - do Esperante "kion?"
"diru!" ("говорите!") oni kutime diras dum telefona parolo.
sudanglo (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 10:18:46
Aŭ vi povus diri 'Kion?' (mallongigo de 'Kion vi volas?'). Alia ebleco estas 'Kio estas'.
sergejm (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 17:28:05
sudanglo:Aŭ vi povus diri 'Kion?' (mallongigo de 'Kion vi volas?'). Alia ebleco estas 'Kio estas'.Jes, tia ebleco ankaŭ estas.
En Esperanto oni povas distingi "Kio?" kaj "Kion?", sed ruse "Что?" kaj angle "What?" ne.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 19:04:03
sergejm:Ankaŭ en la germana ne estas diferenco.
En Esperanto oni povas distingi "Kio?" kaj "Kion?", sed ruse "Что?" kaj angle "What?" ne.
Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 14:57:18
darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 15:34:56
Hyperboreus:Pri la hindeŭropaj lingvoj tio estas ĝusta, ĉar (korektu min, se mi eraras) la prahindeŭropa lingvo ne distingis inter nominativo kaj akuzativo ĉe neŭtragenraĵoj.darkweasel:Se mi ne eraras, neniu natura (malplanita, sed kreskinta) lingvo distingas inter "kio" kaj "kion". La lingvoj kiuj uzas sistemon nominativan-akuzativan -nek sistemon absolutivan-ergativan nek alian- kaj kiuj same konas diversajn genrojn kaj inter ili genron neŭtran, neniam distingas inter formo nominativa neŭtra kaj formo akuzativa neŭtra per fleksio.sergejm:Ankaŭ en la germana ne estas diferenco.
En Esperanto oni povas distingi "Kio?" kaj "Kion?", sed ruse "Что?" kaj angle "What?" ne.
Tamen tio ne devas nepre esti valida pri ĉiuj lingvoj de la mondo.
Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 16:03:17