去目錄頁

Prononco

gianich73, 2011年10月19日

讯息: 5

语言: Esperanto

gianich73 (显示个人资料) 2011年10月19日上午1:39:18

Kiel nia denaska lingvo efikas sur la prononco en Esperanto kaj kiel enmiksiĝas en la komunikado? Vi dividus vian propran sperton ĉirilate?

Sxak (显示个人资料) 2011年10月19日上午4:25:22

Mi distingas la rusan akĉenton (malĝusta H kaj nuancoj de iuj aliaj sonoj) kaj la ĝermanan (malĝusta R)

Tjeri (显示个人资料) 2011年10月19日上午5:23:48

Mi umile kaj oneste konfesas, ke francoj avas malelpon por prononci iajn leterojn. rido.gif

darkweasel (显示个人资料) 2011年10月19日上午5:44:18

Iam en sonbabilejo uzanto rimarkis, ke mi havas "sudgermanan" (jes, ne nur germanan, sed sudgermanan) akĉenton! Laŭ tiu uzanto mia elparolo de la litero "r" estis rimarkebla, kaj ankaŭ tio, ke mi faris etajn paŭzojn (ĉu glotajn haltojn?) inter la vortoj (la alia uzanto miamemore estis hispanlingvano, do vi povas imagi ...).

Eble mi fojfoje miselparolas ankaŭ la "aj"-ojn kaj "aŭ"-ojn, kiuj en la viena dialekto kunfandiĝas al unu sono.

Alia malfacilaĵo por sudaj germanlingvanoj estas distingi voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn.

flipe (显示个人资料) 2011年10月19日上午6:10:09

Portugalj ĝi Brazilu parolanĉi kaj fojfoji ĝiranĉi, kieŭ pri vorto "vortu", "kutimi" kaj aliaj! Se vi estas brazilano, eble komprenas! lango.gif

o fariĝos u, e fariĝos i, el fariĝos eŭ, c fariĝos k dum mislegado kaj misparolado ankaŭ t fariĝos ĉ kaj d fariĝos ĝ, iu brazilano diru pli pri tio? ridego.gif

回到上端