Tästä sisältöön

¿Ĉu estos esperanto la estonta lingvo oficiala de la Eklezio katolika?

unpensador :lta, 19. lokakuuta 2011

Viestejä: 68

Kieli: Esperanto

UUano (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 16.28.06

Hundies19:Dio estas malnatura laŭ defino kaj nepovas sentita esti per aparatoj.
Vi kaj mi, ni tute ne havas la samajn ideojn pri Dio, kaj ni certe ne samopinias pri islamanoj [sed mi konfesas ke mi ne tute komprenis tiun kiun vi tajpis].

Malgraŭ tio, mi samopinias kun la sekvanta:

Hundies19:Estas malkongrua klopodi pruvita Lian ekziston per scienco. Estas malkongrua senti spiritan Dion nur se oni supozas ke spiritaĵojn neekzistas.
Ĉio tio igas min pensi pri tiun amuzan kanton de la esperantlingva grupo Kajto:

Averto

La scienco kaj la religio estas tre malsimilaj aferoj, kiuj respondas al tre malsimilaj demandoj. sal.gif

[Mi scias ke tiu konversacio nepre ne rilatas al la originala celo de tiun ĉi fadenon. Sed kiel reiri tien?]

szalZITA (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 16.38.08

Terure legi ĉi fadenon. Mi certas, ke la latina restos oficiala lingvo de Katolika Eklezio kaj mi konsideras tion bona. Mi eĉ ĝojus, se la latina estus uzata pli ofte dum Katolika festado (ekzemple Mesoj...)

UUano (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 16.43.59

szalZITA:Terure legi ĉi fadenon.
Mi pardonpetas! rideto.gif

Paulinho (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 18.29.30

Kie montriĝas Eklezio katolika montriĝas lernejoj, orfaziloj, malsanulejoj, kolegioj, universitatoj, ktp. Sed la eklezio katolika estas ankaŭ gardisto de miljara kulturtradicio. Esperanto estus utila por rapidkomunikaĵo, sed gardi la tradicion nur taŭgas la latina kaj la greka. Oni benzonos ĉiam fakulojn por ellabori tiom belegan historion....

mihxil (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 19.06.12

Greedn:"Pastro mia, ĉu homo, kiu aĉdiras ke ne ekzistas Dio estas satanista pekulo?" "Hmmm..." respednis li triste - "Kiam ŝafoj iras al rivero por trinki, lupo ne montras siajn dentojn, ĉar la tempo ne venas al ni, kiun la lupo povas perdi...."
Do, vi estas satanisto!!!
Mi ne vere komprenas kio estas dirata pri lupoj, sed ĉiuokaze mi ne vidas rilaton inter lupoj, satanistoj, kaj mi. Mi bedaŭras informi vin ke mi pensas ke via pastro estas idioto.

mihxil (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 19.21.09

UUano: Do - eblus ke realo ekzistu, kiun la homa menso (aŭ eĉ iaj homaj sentoj) ne povas ekrimarki, ĉu ne? Se oni jesas, oni devegas koncedi la eblecon ke ekzistas nekompreneblaj (de homoj) aferoj.
Kompreneble eblas. Sed kion ni povas diri pri tio? Tute nenion, ja tute mankas ĉiu rilato. Eĉ se ekzistus tiaj paralelaj realoj pri kiuj ne povus nenion diri, tio ankoraŭ neniel rilatas al la asertoj de religioj, kiuj ja diras ion, ili diras ekzemple ke ekzistas ia ĉionpovulo kiu okupis sin kun nia kreiĝo, kiu okupos sin pri nia eterna beno aŭ malbeno, kiu aŭskultas la preĝojn, kaj ĉio tio restas komplete fantazia.

UUano:De kie fontas la objectiveco? Kial estas la subjektiveco malpli fakta ol ĝi? Tiu kiu ne estas reala laŭ vi ja povas esti la plej grava realeco je onia vivtempo.
Fantazio ne estas realo. Eble la fantazio estas grava por kelkaj homoj, mi ne scias, sed ĝi restas tia kia ĝi evidente estas: fantazia.

UUano:Laŭ mi, estas tiu kiu eterne gravegas. Ni ĉiuj frontas elektojn. Ni respektu tiujn, eĉ kiam ni ilin ne partoprenas.
Realo ne estas elektebla. Io estas reala, nereala, aŭ nesciata. Dio estas ekzemplo de io kio ekzistas en homaj mensoj, kaj ne en realo. Temas pri fantazio. Se vi insistus mi pretus cedi ke principe estas nur 'nesciata'. Ekzistas la ebleto ke en senfina kolekto de universoj, eĉ hazarde estas kelkaj en kiu estas Dio pli malpli sama al la Dio de kristanismo (almenaŭ tiomgrade ke ĝi ne estas memkontraŭdira)

UUano (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 20.27.12

miĥil:Realo ne estas elektebla.
Prave. La realo ne estas elektebla; tamen niaj vidpunktoj kaj niaj pensmanieroj ja estas elekteblaj.

miĥil:Se vi insistus mi pretus cedi ke principe estas nur 'nesciata'.
Dankon. Mi nur volis tian agnoskon. rideto.gif

miĥil:Ekzistas la ebleto ke en senfina kolekto de universoj, eĉ hazarde estas kelkaj en kiu estas Dio pli malpli sama al la Dio de kristanismo (almenaŭ tiomgrade ke ĝi ne estas memkontraŭdira)
Mi ne estas kristano, do ni argumentadas sencele. Mi ankaŭ ne kredas je tia dio.

Mi dankas vin por la diskutado! Ĝis!
sal.gif

Greedn (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 20.40.22

UUano:
darkweasel:demando.gif demando.gif demando.gif
+1 demando.gif
ankaŭ mi demando.gif , sed al mi ŝajnas ke la penso estas tre saĝa, ĉu ne?

darkweasel (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 20.43.39

Greedn:
UUano:
darkweasel:demando.gif demando.gif demando.gif
+1 demando.gif
ankaŭ mi demando.gif , sed al mi ŝajnas ke la penso estas tre saĝa, ĉu ne?
Al mi ne.

Greedn (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2011 20.51.25

darkweasel:
Greedn:
UUano:
darkweasel:demando.gif demando.gif demando.gif
+1 demando.gif
ankaŭ mi demando.gif , sed al mi ŝajnas ke la penso estas tre saĝa, ĉu ne?
Al mi ne.
en la eldiraĵo estas tre latenta seksuma subteksto, verŝajne vi ne kaptis tion

Takaisin ylös