¿Ĉu estos esperanto la estonta lingvo oficiala de la Eklezio katolika?
fra unpensador,2011 10 19
Meldinger: 68
Språk: Esperanto
Chainy (Å vise profilen) 2011 10 23 18:37:26
miĥil: Ni devas do unue interkonsenti pri tio [kio estas Dio], kaj post tio ni povas paroli pri tio ĉu ni kredas pri ĝi aŭ ne, kaj kial.Jes, tio povas esti interesa diskuto: kio ekzakte estas Dio? Sed tio estas temo por alia fadeno...
En ĉi tiu fadeno, iu simple demandis, ĉu Esperanto iam estos uzata en la katolika eklezio, sed bedaŭrinde la diskuto fariĝis io tute alia (ĉefe pro viaj unuaj provokaj komentoj!).
cellus (Å vise profilen) 2011 10 23 18:43:06
Kjell R
Chainy (Å vise profilen) 2011 10 23 18:47:58
szalZITA:Mi ĝuos renkontiĝon kun kelkaj animoj en Eterneco. Ili tiel miros , ke Dio vere ekzistas. Hahahah.Kial 'hahaha'? Kion ekzakte vi trovis amuza? Vi montru pli da respekto al tiuj, kiuj ne kredas je Dio.
Tial mi ne ŝatas ĉi tiajn diskutojn pri Dio. Ili ĉiam allogas homojn kiuj havas ekstremajn opiniojn kaj ĉiu homo argumentas kvazaŭ li scias la veron! Sed neniu scias tion...
szalZITA:Mi antaŭĝojas kaj mi finas, ĉar blindeco de kelkuloj vere malfeliĉigas min.Via malrespekto kontraŭ ateistoj ankaŭ montras ke vi mem suferas pri certa blindeco.
UUano (Å vise profilen) 2011 10 23 18:58:26
Chainy:...ĉiu homo argumentas kvazaŭ li scias la veron! Sed neniu scias tion...Kontraŭe. Vi ĵus esprimis la nurnuran veron pri kiu oni certas. Vi, do, scias tiom de la vereco!
Kia mistero!
Miland (Å vise profilen) 2011 10 25 11:33:12
La forpasitaj sanktuloj Papo Pio la 10-a kaj Maksimiliano Kolbe aprobis Esperanton, kaj pro tio ili estas la patronoj de la IKUE.
Nuntempe, la latina restas la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo. Ŝajne, ke la posedo de la latina malpli fortiĝis en la pasinta generacio. Sed mi dubas ĉu Esperanto baldaŭ anstataŭigos ĝin. Mi suspektas, ke en neformalaj situacioj la angla okupos la lokon kiel internacia profesia lingvo, same kiel en la cetero de Eŭropo.
Tamen, ni vidu. Esperanto troviĝas inter la multaj lingvoj, en kiu la Papo salutas la mondon ĉiukristkaske. Radio Vatikana faras elsendojn Esperantajn. Ni estu esperantoj!
Koracio (Å vise profilen) 2011 10 25 11:59:46
Eĉ se la samaj pastroj predikos Esperante.
mihxil (Å vise profilen) 2011 10 26 16:15:11
Koracio:ĉar la multa precizaj teologikaj fakesprimoj ne estas tradukebla samprecize.Supozeble multaj el tiuj teologikaj fakesprimoj ne estas komprenigeblaj en iu ajn lingvo entute, ĉar ili tute simple ne senchavas
cellus (Å vise profilen) 2011 10 27 06:24:20