לתוכן העניינים

La Pafklik - Fek' al Esperanto

של qwertz, 19 באוקטובר 2011

הודעות: 21

שפה: Esperanto

Rugxdoma (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2014, 19:29:49

sudanglo:Estas malfacile insulti en Esperanto.
Estas malfacile senti sin insultita per diro en lingvo alia ol la propra.

En Svedujo en iuj lernejoj (t.n. IB-lernejoj) la lingvo de instruo estas la angla. Iuj lernantoj konas la anglan nur malmulte. Ili lernis malmultajn aliajn vortojn ol "fucking" kaj "shit", kiujn ili lernis el usonaj filmoj. Sed tiujn vortojn ili devas uzi ĉiam, ĉar la sveda estas malpermesita en tiaj lernejoj. Iuj lernantoj vere povas varii ilian elparolmanieron tiom, ke ili povas esprimas ĉion per tiuj du vortoj.

Plejmulto de la instruistoj ne sentas sin ilsultitaj malgraŭ tia ĉiama uzo de tiuj fi-vortoj, ĉar angla ne estas ilia gepatra lingvo.

Nur la malmultaj instruistoj devenaj de Usono aŭ Britujo havas la sperton jam de la infanaĝo, ke tiaj vortoj estas malpermesitaj. Eksperti tion pli poste ne timigas, do ne igas insulton.

Do: Eble ne estas eco de Esperanto, ke oni ne facile povas uzi ĝin por insulto. Eble ĉiu lingvo, kiu ne estas spertita dum hororaj infanaj jaroj, fiaskas tiurilate.

לראש הדף