본문으로

Epokaj parolstiloj

글쓴이: lgg, 2011년 10월 21일

글: 12

언어: Esperanto

lgg (프로필 보기) 2011년 10월 21일 오후 12:56:21

Kiamaniere oni povas reprezenti la parolon pliarkaike ol la moderna uzada? Simile, kiamaniere oni povas emfazi ke modernan parolstilon iu uzas?

Mevido (프로필 보기) 2011년 10월 21일 오후 1:06:27

Ne ŝajnas al mi ke ekzistas ia malsameco inter moderna kaj malmoderna esperanto, ĉu?

Kio estas la celo de tiu demando? ĉu por verkaĵo?

lgg (프로필 보기) 2011년 10월 21일 오후 1:28:06

Jes, ĝi estas la grava stilmaniero, kiu en tradukaĵo dezirinde konservi.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 21일 오후 3:27:17

krom la eblo uzi "dialektojn" destinitajn al tio (arkaikam esperantom, esperant'), eblas imiti pli fruan stilon pli precize paŭsante gramatikaĵojn de eŭropaj lingvoj.

ekzemple, ne diru "ĉiaŭtune" sed "en tiu ĉi aŭtuno".

miamemore la libro "la bona lingvo" de claude piron havas pliajn ekzemplojn.

cellus (프로필 보기) 2011년 10월 22일 오전 6:39:22

Tio nur nerekte respondas la demandon. Antaŭ multaj jaroj mi dum iu esperantokongreso renkontis germanlingvajn esperantistojn kiuj ne volonte uzis knabo ĉar ĝi memorigis pri Knabe kiu sonis al ili malnovmoda., malmoderna. Ili preferis la vorto bubo de la germana Bube.

Vortoj en unu lingvo povas ŝajni malnovmodaj en komparo kun alia lingvo. Malfacile al mi prezenti ekzemplojn el etnaj lingvoj, sed eble iu el vi povas memori pri ekzemplo.

Mi havas la impreson ke mi vidas diferencon en la lingvaĵo de la unuaj jaroj de esperanto kaj de la nunaj jaroj. Estas diferenco en la elekto de vortoj kaj en sintakso. Sed mi kredas ke oni devas kompari sufiĉe grandajn amasojn da teksto por povi montri pli konkrete kia estas la diferenco inter la antikva kaj moderna esperanto.

Kjell R

darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 22일 오전 8:24:40

cellus:
Vortoj en unu lingvo povas ŝajni malnovmodaj en komparo kun alia lingvo. Malfacile al mi prezenti ekzemplojn el etnaj lingvoj, sed eble iu el vi povas memori pri ekzemplo.
Hm, eble. La anglalingva vorto por "atako" estas attack, kiu havas similaspektan ekvivalenton Attacke en la germana. Tamen Attacke en la germana sonas multe pli malmoderna - kvankam ekde la atakoj (!) de la 11a de septembro tiu vorto renaskiĝis, ĉar iuj tradukistoj emis traduki terror attacks per Terrorattacken kaj ne per Terroranschläge.

Jen germanlingva artikolo temanta interalie pri ĝuste tiuj vortoj: Falsche Freunde de Bastian Sick.
cellus:
Mi havas la impreson ke mi vidas diferencon en la lingvaĵo de la unuaj jaroj de esperanto kaj de la nunaj jaroj. Estas diferenco en la elekto de vortoj kaj en sintakso. Sed mi kredas ke oni devas kompari sufiĉe grandajn amasojn da teksto por povi montri pli konkrete kia estas la diferenco inter la antikva kaj moderna esperanto.
Kiel mi jam diris, rimarkebla diferenco ŝajnas esti, ke hodiaŭ oni pli emas uzi vortigojn kaj aliajn kompaktegajn esprimomanierojn.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 10월 23일 오전 9:57:46

Widats wui, confratruj, quio nui estams? Ya pulvu kaj cindru estams. En quiomt graceu principe Diu creays nuialn praun Adamun kaj donnays ad llui paradisun quiele domun. Kaj ell omn fructuy trovibiluy en paradisu dirays al llui wiwir. Solel inter-dirays al llui unes arbores fructun. Sed Llui dirays al llui, pro quio llui ne mandduz. Ya, quiudie tui manddors ell fructu, tui mortors mortes mortun. Avdays suialn mortun de creatoru Diu, sed oblivays.
...
Pri la mezepoka esperanto de Kalocsay, alinome C.E.R.Bumy, vidu:
http://www.angelfire.com/mo2/bulteno/1199.html

darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 23일 오후 2:41:34

黄鸡蛋:
darkweasel:
Kiel mi jam diris, rimarkebla diferenco ŝajnas esti, ke hodiaŭ oni pli emas uzi vortigojn kaj aliajn kompaktegajn esprimomanierojn.
Kiel "esprimomaniero" senkulpa.gif
Eble oni diris "maniero de esprimo" aŭ "maniero esprimi" tiam? lango.gif
Jes, ekzemple!

Evildela (프로필 보기) 2011년 11월 2일 오전 5:30:18

Eble povus uzi vortojn kiuj ne estas plu ofte uzata. Ekzemple 'ci' aŭ ĥinio por ĉinio, plejmulto da ĥ-oj vortoj donus strangan sonon al via lingvo uzado mi pensas. Eble ankaŭ se vi sekvus la vortordon de Zamenhofo vi povus krei iun interesan manieron, tamen mi ne certas, mi estas terura verkisto lango.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 11월 2일 오전 9:36:57

Evildela:Ekzemple 'ci'
Ci neniam estis "ofte uzata".

다시 위로