Sisu juurde

-age en etnaj lingvoj -aĝ en esperanto

kelle poolt cellus, 22. oktoober 2011

Postitused: 2

Keel: Esperanto

cellus (Näita profiili) 22. oktoober 2011 7:21.24

Angla/franca age fariĝas aĝo en esperanto.

-age en la franca estas prononcata -aĵ . Estas bone pensi pri tio kiam oni skribas esperanton. Mi mem kelkfoje hezitas ĉu mi skribu ˆĵĝ sed Zamenhof ŝajne en multaj kazoj konsideris la skriban, grafikan formon antaŭ ol la elparolan formon.

Se mi pravas ankaŭ labor/praktikperiodo en esperanto estas staĝo kaj ne kiel oni atendus pro la elparolo , ne nur en la frnaca sed ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj kiuj importis ĝin. staĵ .

Kjell R

zan (Näita profiili) 23. oktoober 2011 5:54.41

cellus:Zamenhof ŝajne en multaj kazoj konsideris la skriban, grafikan formon antaŭ ol la elparolan formon.
Tio estas bona decido laŭ mi.
Ĉar la prononcoj de naciaj lingvoj pli kaj pli ŝanĝiĝas laŭ malsamaj manieroj. La saman vorton "age" oni prononcas laŭ sia kutimo, francoj -ĵ sed angloj -ĝ. Angloj eĉ prononcas "a" kiel "ej"; tio estas ankaŭ ŝanĝiĝo. La elparola formo en naciaj lingvoj ĉiam povas ŝanĝiĝi. Oni ne povas submeti sin sub tia ŝanĝiĝema fenomeno.

Tagasi üles