Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

Dio ne ekzistas

di cellus, 23 ottobre 2011

Messaggi: 1577

Lingua: Esperanto

mihxil (Mostra il profilo) 13 novembre 2014 21:36:40

ustra:Kiel mi jam skribis, post 150 jaroj ne ekzistas unu sola pruvo por la teorio de la evoluado.
Ke vi skribis tion, ne igas tion vera. Amasas la evidentaĵoj. Ke vi tro pigras eĉ gulgi ne estas nia kulpo.
ustra:
Se oni ankoraŭ asertas, ke ĝi ĝustas, tiam ĉi tiu teorio simple iĝas mensogo. Mi ne atakas la sciencon sed evidente malĝusta teorio.
'oni' en ĉi tiu frazo estas kvazaŭ ĉiu biologiisto.

Vi ja atakas sciencon do, ĉar vi mensogas, kaj pigras, kaj vi evidente ne eĉ sciis bone kiun teorion vi kritikis, ĉar vi ne komprenis ĝin. Vi estas tiom ignorema, ke mi supozis vin trolo, sed mi eĉ timas ke vi seriozas, kio des pli tristigas.

antoniomoya (Mostra il profilo) 13 novembre 2014 21:45:45

Kara Jakovo,

Ŝajnas ke neniu komprenas kion mi volas diri, aŭ estas mi kiu klarigas plej malbone.

Ĉe tiu universo, nenio fariĝas sola. Nun ni scias ke nur per programo, komputilo funkcias, kaj ke sen tiu programo komputilo farus nenion, nulon. Programo enhavas ĉiujn ordonojn kiujn, unu post la alia, faras ke komputilo bone funkciu.

Evoluado, por mi, estas kiel programon. La evoluada programo enhavas interne ĉiujn ordonojn direktitajn al celo: la apero de homo. Unu fojo ke homo aperas, la programo haltas. Estas kiel komputilo: unu fojo aperas la komencan ekranon, la ekiriga programo jam faris sian laboron.

La evoluada programo necese enhavis ĉiujn ordonojn por ke, laŭ la programo disvolviĝis, novaj estaĵoj aperis ĝis, fine, prezentiĝis homo.

Vi agnoskos ke tio ne povas esti frukto de hazardo.

Pro tio mi demandas: Kiel tia programo povas ŝpruci sola, el la nenio, kiam ni homoj bezonas spertan inĝenieron por elpensi komputilan programon, kiu estas senfine malpli komplika ol evoluado? Kiel povas esti ke la universo, kiu scias nenion, povu fari SOLA ion similan?

Se ne estas kaŭzoj, ne estas efikoj, Jakovo.

Homoj kaj bestoj estas la efiko. Sed, kio estas la kaŭzo? Ĉu evoluado? Kaj kio estas evoluado? Ĉu la rezulto de materia universo, kiu scias nenion, nek pensas, nek dizajnas, nek planas, nek ordigas, nek...?

Evoluado klarigas nenion, ĉar: Kial ekas evoluadon, anstataŭ ne komenci? Kial evoluado ĉiam antaŭeniras, de besto al alia besto, anstataŭ halti kaj ne plu progresi?

Estas multaj demandoj, kaj malmultaj respondoj.

Komputila programo ne fariĝas sola; ĝi bezonas la agadon de inĝeniero. Evoluada programo ne povis fariĝi sola. Jen kion mi opinias.

Amike.

ustra (Mostra il profilo) 13 novembre 2014 22:30:16

mihxil:Ke vi skribis tion, ne igas tion vera. Amasas la evidentaĵoj. Ke vi tro pigras eĉ gulgi ne estas nia kulpo.
Nomu nur unu trovejon kiu enhavas almenaŭ unu pruvo.
Montru nur unu foton kiu pruvas la teorion.

Denove, se ekzistus tiom da evidentaĵoj kiel vi ĉiam skribas, ĝi ne plu estus nur teorio. Ŝajne vi ne volas kompreni tion, ĉu?

Rujo (Mostra il profilo) 14 novembre 2014 00:57:43

antoniomoya:[...]Vi agnoskos ke tio ne povas esti frukto de hazardo...Se ne estas kaŭzoj, ne estas efikoj,[...]
Aldonindas ke "Ĉiu efiko inteligenta havas kaŭzon inteligentan."

nornen (Mostra il profilo) 14 novembre 2014 04:08:11

Rujo:
antoniomoya:[...]Vi agnoskos ke tio ne povas esti frukto de hazardo...Se ne estas kaŭzoj, ne estas efikoj,[...]
Aldonindas ke "Ĉiu efiko inteligenta havas kaŭzon inteligentan."
Kaj kio estas la unua kaŭzo?

antoniomoya (Mostra il profilo) 14 novembre 2014 07:18:58

Rujo:
antoniomoya:[...]Vi agnoskos ke tio ne povas esti frukto de hazardo...Se ne estas kaŭzoj, ne estas efikoj,[...]
Aldonindas ke "Ĉiu efiko inteligenta havas kaŭzon inteligentan."
Mmmm... Interesa aserto, Rujo. Neniam mi pensis pri tio.

Dankon.

mihxil (Mostra il profilo) 14 novembre 2014 11:10:36

ustra:
mihxil:Ke vi skribis tion, ne igas tion vera. Amasas la evidentaĵoj. Ke vi tro pigras eĉ gulgi ne estas nia kulpo.
Nomu nur unu trovejon kiu enhavas almenaŭ unu pruvo.
Montru nur unu foton kiu pruvas la teorion.

Denove, se ekzistus tiom da evidentaĵoj kiel vi ĉiam skribas, ĝi ne plu estus nur teorio. Ŝajne vi ne volas kompreni tion, ĉu?
La fakto estas ke vi ne komprenas. Teorio ĉiam restos teorio. Tiel funkcias scienco. Teorio jam estas la plej alta atingeblaĵo.

Mi jam citis Vikipedion kie trovas amason da evidentaĵoj. Vi ne rigardis tion, do kial mi montru ion ajn. Vi ne komprenas, eĉ ne post plurfoja klarigo de diversaj homoj kio estas teorio, kaj vi ankaŭ ne komprenas la teorion mem.

mihxil (Mostra il profilo) 14 novembre 2014 11:19:23

antoniomoya:
Evoluado, por mi, estas kiel programon.
Evoluado ne estas por 'iu'. Ĝi ne estas programo.
antoniomoya:
La evoluada programo enhavas interne ĉiujn ordonojn direktitajn al celo: la apero de homo.
Evoluado ne havas celon.
antoniomoya:
Unu fojo ke homo aperas, la programo haltas. Estas kiel komputilo: unu fojo aperas la komencan ekranon, la ekiriga programo jam faris sian laboron.
Pura fantazio.

antoniomoya:
Vi agnoskos ke tio ne povas esti frukto de hazardo.
Neniu diras ke evoluado funkcias per hazardo. Ĉesu pri via hazardo. Tio estas misreprezento.

antoniomoya:
Se ne estas kaŭzoj, ne estas efikoj,
Tio estas malprava. Ĉu vi neniam aŭdis pri kvantummekaniko. En tiu ja okazas aferoj sen kaŭzoj.

antoniomoya:
Evoluado klarigas nenion, ĉar: Kial ekas evoluadon, anstataŭ ne komenci? Kial evoluado ĉiam antaŭeniras, de besto al alia besto, anstataŭ halti kaj ne plu progresi?
Vi konfuzas 'ĉion' kun 'ion'. Ke evoluado ne klarigas ĉion neniel signifas ke ĝi klarigas nenion. Tio estas komplete mallogika.

antoniomoya:
Estas multaj demandoj, kaj malmultaj respondoj.
Bedaŭrinde vi miskomprenas kaj misprezentas la respondojn kiuj ekzistas.

ustra (Mostra il profilo) 14 novembre 2014 12:49:21

mihxil:
ustra:
mihxil:Ke vi skribis tion, ne igas tion vera. Amasas la evidentaĵoj. Ke vi tro pigras eĉ gulgi ne estas nia kulpo.
Nomu nur unu trovejon kiu enhavas almenaŭ unu pruvo.
Montru nur unu foton kiu pruvas la teorion.

Denove, se ekzistus tiom da evidentaĵoj kiel vi ĉiam skribas, ĝi ne plu estus nur teorio. Ŝajne vi ne volas kompreni tion, ĉu?
La fakto estas ke vi ne komprenas. Teorio ĉiam restos teorio. Tiel funkcias scienco. Teorio jam estas la plej alta atingeblaĵo.

Mi jam citis Vikipedion kie trovas amason da evidentaĵoj. Vi ne rigardis tion, do kial mi montru ion ajn. Vi ne komprenas, eĉ ne post plurfoja klarigo de diversaj homoj kio estas teorio, kaj vi ankaŭ ne komprenas la teorion mem.
Scienca leĝo priskribas kiel io okazas. Scienca teorio eksplikas kial io okazas. Teorio ne povas iĝi leĝo, ĝi maksimume eksplikas kial leĝo estas ĝusta. Leĝoj povas helpi formuli teoriojn, sed ne inversa.
Kvankam scienca teorio ne iĝas leĝo, la motivo de teorio estas produkti faktojn. Koncerne la evoluado, ĉi teorio ne kapablas produkti faktojn.

mihxil:
antoniomoya:
Vi agnoskos ke tio ne povas esti frukto de hazardo.
Neniu diras ke evoluado funkcias per hazardo. Ĉesu pri via hazardo. Tio estas misreprezento.
Hazardo estas la esenco de la teorio de evoluado. Onidire atomoj hazarde kombiniĝis estigante organismon. Vivo ja tre certe ekestis per materio...

mihxil (Mostra il profilo) 14 novembre 2014 13:43:31

ustra:
Scienca leĝo priskribas kiel io okazas. Scienca teorio eksplikas kial io okazas. Teorio ne povas iĝi leĝo, ĝi maksimume eksplikas kial leĝo estas ĝusta. Leĝoj povas helpi formuli teoriojn, sed ne inversa.
Kvankam scienca teorio ne iĝas leĝo, la motivo de teorio estas produkti faktojn. Koncerne la evoluado, ĉi teorio ne kapablas produkti faktojn.
Ankaŭ tio malpravas. La teorio faris multajn antaŭvidojn, kaj klarigas multon.

ustra:Hazardo estas la esenco de la teorio de evoluado. Onidire atomoj hazarde kombiniĝis estigante organismon.
Mi ne scias kiun 'oni' vi celas, sed mi ne konas tiun. Neniu diras ke atomoj hazarde kombiniĝas por fariĝi organismo. Tio estas freneza misprezento kiun kutimas fari homoj kuj evidente ne komprenas la teorion de evoluado. Kiel ekzemple vi do.

Torna all’inizio