Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Dio ne ekzistas

viết bởi cellus, Ngày 23 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 1577

Nội dung: Esperanto

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 07:46:20 Ngày 30 tháng 11 năm 2011

Se Dio ne ekzistus, vi ne diskutus pri Lia malekzistado tiel longe - tio estas la definitiva pruvo de la Dia ekzistado. Akceptu tion - ni ĉiuj estas kreitaj de Dio, ankaŭ viajn dubojn li kreis. sal.gif

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 08:02:43 Ngày 30 tháng 11 năm 2011

hebda999:Se Dio ne ekzistus, vi ne diskutus pri Lia malekzistado tiel longe - tio estas la definitiva pruvo de la Dia ekzistado. Akceptu tion - ni ĉiuj estas kreitaj de Dio, ankaŭ viajn dubojn li kreis. sal.gif
mi ne komprenis. se vi ĉiuj ne turmentus klavarojn tiom longe - dio ne ekzistas? shoko.gif

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 08:02:55 Ngày 30 tháng 11 năm 2011

hebda999:[....], ankaŭ viajn dubojn li kreis. sal.gif
Interesa informo, sed kial Li volus ke ni dubu???

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 08:29:17 Ngày 30 tháng 11 năm 2011

AlfRoland:
hebda999:[....], ankaŭ viajn dubojn li kreis. sal.gif
Interesa informo, sed kial Li volus ke ni dubu???
eĉ plie, li volas ke mi ne kredas lin

steloo511 (Xem thông tin cá nhân) 08:30:38 Ngày 30 tháng 11 năm 2011

ĉar nur tiuj kiuj dubas povas esti kaptitaj.

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 09:06:29 Ngày 30 tháng 11 năm 2011

AlfRoland:
hebda999:[....], ankaŭ viajn dubojn li kreis. sal.gif
Interesa informo, sed kial Li volus ke ni dubu???
La Dia plano estas kaŝita kaj neniu homo povas ĝin kompreni (eble Li nin forgesis kaj ni estas tiel malgravaj en la Universo ke Li tute pri ni jam ne pensas... - ĉu vi, entrante la ĉambron, pensas pri ĉiu bakterio, kiun vi prempiede mortigas)

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 09:24:10 Ngày 30 tháng 11 năm 2011

hebda999:
AlfRoland:
hebda999:[....], ankaŭ viajn dubojn li kreis. sal.gif
Interesa informo, sed kial Li volus ke ni dubu???
La Dia plano estas kaŝita kaj neniu homo povas ĝin kompreni (eble Li nin forgesis kaj ni estas tiel malgravaj en la Universo ke Li tute pri ni jam ne pensas... - ĉu vi, entrante la ĉambron, pensas pri ĉiu bakterio, kiun vi prempiede mortigas)
ĉu ne laŭ la biblio li diris ke la homo regu la teron?

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 09:55:50 Ngày 30 tháng 11 năm 2011

hebda999:Se Dio ne ekzistus, vi ne diskutus pri Lia malekzistado tiel longe - tio estas la definitiva pruvo de la Dia ekzistado. Akceptu tion
Tio ĉi estas kompreneble freneza. Mi supozas ke vi estas trolo. Ĉu vere indas eĉ ankoraŭ diri ke la logiko komplete mankas?

hebda999:ni ĉiuj estas kreitaj de Dio, ankaŭ viajn dubojn li kreis. sal.gif
Kaj li kreis tiujn dubojn pro tio ke li estas sadista, narcisa trompanto kiu postulas kredon je li, por ke oni povu ricevi eternan benon en ĉielo, dume rifuzante montri ke li efektive ekzistas. Li eĉ intence aspektigis ĉion tiel ke ŝajnas ke per si mem ekekzistis. Li do resume estas fiulo, ĉu ne?

Eĉ posta sal.gif-umado ne riparas la absurdecon de la tuto.

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 14:08:22 Ngày 30 tháng 11 năm 2011

Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’
nek semas, nek ion rikoltas - kaj tamen ja nutras la Sinjor’!
Eliris sankta viro al sovaĝeja sin’, sin tute laŭ tio aranĝis
Kaj diras la rakonto - ĉe dusemajna fin’ la korvoj ĝissate manĝis.

Verseto de sveda poeto Nils Ferlin

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 06:38:23 Ngày 01 tháng 12 năm 2011

darkweasel:ĉu ne laŭ la biblio li diris ke la homo regu la teron?
Tion diris la homo, skribante la Biblio, kiu ne estas "dia" libro - ĝi enhavas tro multe da eraroj, kaj la Dio neniam eraras. Por la Dio ni estas tiel malgravaj kiel bakterioj por ni. Nur homa fiero devigas nin pensi, ke ni estas la plej altaj kreitaĵoj de la potenca Dio. Homo eraras je ĉio. Homo ne komprenas la universon. Ni konas nur tre malgrandan parton de ĝi. Ni komencis science pensi nur antaŭ kelkaj jarcentoj. La homa vivo estas tro mallonga por ke ni povu kompreni la eternan Dion.

Quay lại