סגור
Max. 500 messages.
הודעות: 1577
שפה: Esperanto
jeckettre (הצגת פרופיל) 2 בדצמבר 2011, 09:16:20
mi diros iomposte ke oni plejparte miskomprenadas ion pri incensumoLa ĉina orakolo(skribo sur osto) por "feliĉo,beno" estas hieroglifo priskribanta unun kiu verŝas sur l'altaron vinon kio estis por homo la plej karo. Tio ŝajne aludas, ke por gajni benon oni bezonas unue oferi sian karon al Dio.
Ĉi tie troviĝas ambiguo, kiu rilatas al la menciita dubo: ĉu Dio estas nur iu(j) specifa(j) ulo(j) aŭ estas ĉiuj(tuta la mondo, la universo). Ĉu oferi al io nekonata, aŭ al ĉiuj.
Bedaŭrinde oni plejparte kaptis la ideon kiel la unua, kaj disvolvigis al io kiel sakrifico. Krom tio, (ekz. ĉe incensado ) oni ja riverencas, sed nur por peti bonon aŭ eĉ senpekigon, kaj apenaŭ pensas al peti kapablon kaj ŝancon por sin dediĉi, oferi al ĉiuj. Kiel la incenso brulas en aromon. Tial ne strange estas, ke ili apenaŭ estas benita.
Tamen oni kredeble kredas ke altruismo kaj reciproka helpo ofte alportas benon (Dum, kompreneble ne ĉiam signifas tute forlasi la individuan bonon). Jen, mi dubas ke oni miskomprenadas la orakolon - kia mirinda vorto.
祭祀, kiun angle tradukis unuflanke je "death anniversary"
Dorinha (הצגת פרופיל) 2 בדצמבר 2011, 10:01:55
"En la aksiomo, kiun vi uzas en viaj sciencoj: ne estas efiko sen ia kaŭzo. Serĉu la kaŭzon de ĉio, Kio ne estas homa faro, kaj via prudento respondos al vi."
Por kredi je Dio, sufiĉas ekrigardi la kreaĵojn. La universo ekzistas, kaj havas do ian kaŭzon. Dubi pri la ekzisto de Dio estus tiel same, kiel nei, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, kaj aserti, ke la nenio povis ion naski.
el la Libro de la Spiritoj - Allan Kardec
antoniomoya (הצגת פרופיל) 2 בדצמבר 2011, 10:41:07
Miland:Ĉu vere vi sukcesis trovi "la veron" per vi mem?Post 30 jaroj da persona enketado, mi certigas al vi ke mi trovis multajn respondojn.
Ĉu vi mem iam provis sincere kaj serioze malkovri la veron? Ĉu vi hazarde pensas ke la vero estas neatingebla? Eble ĝi troviĝas antaŭ niaj okuloj, sed oni preferas ne vidi ĝin.
Amike.
bildo (הצגת פרופיל) 2 בדצמבר 2011, 14:47:58
jeckettre:Neekzistado de Dio ne estas dogmo de materialistoj. Simple materialistoj ne agnoskas la dogmon de Diokredantoj.
kio pri neekzistado de Dio?
jeckettre:Ne estas grava, ke vi ne komprenas ion, tute aŭ ne tute. "Nekomprenebla" signifas, ke neniu povas kompreni.
Ne ĉio nekomprenebla donas impreson de absurdo, ekz. kelkaj ideoj, ŝatoj de la aliuloj, pri kiuj mi ne tute komprenas. Tiuj laŭ mi maksimume estas interesa. Rimarku la distingon inter "ne tute" kaj "tute ne".
bildo (הצגת פרופיל) 2 בדצמבר 2011, 15:24:07
Dorinha:Kaŭzo de kio ajn ne nepre estas kreado. Kiu kreas la flako post la pluvo? Neniu. La flako fariĝas, ĉar akvo havas econ flui suben. Same fariĝado de maroj kaj montoj, de planedoj kaj steloj havas naturajn kaŭzojn. Same fariĝado de universo havas naturan kaŭzon. Ĝi fariĝis, ĉar materio havas siajn ecojn.
Por kredi je Dio, sufiĉas ekrigardi la kreaĵojn. La universo ekzistas, kaj havas do ian kaŭzon.
mihxil (הצגת פרופיל) 2 בדצמבר 2011, 17:04:22
jeckettre:Jes, kaj la universo estas universo. Pri kio vi diable parolas?miĥil:'La universo mem estus Dio'? Galamatio, kiel AlfRoland dirus.mi ne provu persvadi antaŭjuĝon... cito: Dio estas Dio, diokredantoj estas diokredantoj.
jeckettre:L'incensumo ja al mi estas nek kontraŭa al normala saĝo nek tute ne komprenebla. Se ĝi estas "jes", do ŝokus min. Tie estas vidpunkt-malsameco pli ol redifino.Mi ankoraŭ tute ne komprenas kie la incensumado rolas en la tuta rakonto. Mallogikaj konektoj, tio estas absurdo.
jeckettre:rinocero estas ja unu el la unukornuloj, ulo kiu havas unu(solan) kornonTio estas intenca miskompreno kaj pri tio kion mi diris kaj fakte ankaŭ pri la funkciado de la internacia lingvo. Insisti ke longe konataj ĉi tiaj kunmetaĵoj ankoraŭ estas tiel libere analizeblaj estas nekompreneme, malsaĝe, kaj sufiĉe malsprite.
jeckettre:Ĉio estas ebla.Tio unue ne estas vera, kaj due diras nenion. Ne ĉio estas ebla, kaj eĉ se io estus principe ebla, tio dirus nenion pri tio ĉu ankaŭ estus vera.
Miland (הצגת פרופיל) 3 בדצמבר 2011, 09:29:11
antoniomoya:Post 30 jaroj da persona enketado, mi certigas al vi ke mi trovis multajn respondojn.Mi ne dubas vian diligentecon. Tamen, mi demandis, ne ĉu vi enketadis multe, sed ĉu vi vere sukcesis atingi vian celon, nome trovi "la veron".
antoniomoya:Ĉu vi mem iam provis sincere kaj serioze malkovri la veron?Miaopinie, jes.
antoniomoya:Ĉu vi hazarde pensas ke la vero estas neatingebla?Mi ne dirus tion kiel dogmon, sed, miaopinie, trovi "la veron" kaj eviti erarojn estas tiel malfacile, ke sukceso bezonas la helpon de Providenco.
antoniomoya: Eble ĝi troviĝas antaŭ niaj okuloj, sed oni preferas ne vidi ĝin.Miaopinie temas pri kaj "okulpovo" kaj "bonvolo", tamen mi ne povas juĝi la kulpon de individuoj. Pro tio, miaopinie ni sekvu nian propran konsciencon. La respondeco estas la nia!
antoniomoya (הצגת פרופיל) 3 בדצמבר 2011, 11:59:43
Miland:Tamen, mi demandis...ĉu vi vere sukcesis atingi vian celon, nome trovi "la veron".Mi dirus ke mi trovis respondojn kiuj bone kontentigas tiom mian menson, kiom mian koron (aŭ eble animon?). Tio ne volas diri ke duboj ne alsaltas min, sed estas parto de homa naturo dubi ĉiam pri ĉio. Eble tiamaniere, oni evitas iĝi dogmemulo.
Miland:miaopinie, trovi "la veron" kaj eviti erarojn estas tiel malfacile, ke sukceso bezonas la helpon de Providenco.Eble la Providenco helpos vin

Miland:miaopinie ni sekvu nian propran konsciencon. La respondeco estas la nia!Tute konsentite. Oni ĉiam devas agi laŭ siaj propraj menslumoj.
Ĉiam amike.
Algis (הצגת פרופיל) 3 בדצמבר 2011, 21:17:02
AlfRoland (הצגת פרופיל) 3 בדצמבר 2011, 21:34:03
Algis:tio estas vana diskuto. Diskutas du flankoj,dum vero,aŭ pli proksime al vero estas en tria flanko. Interesiĝu pri teosofio,antropoteosofio kaj aliaj similaj aferoj,kaj vi komprenos, ke tiuj diskutoj estas nur vana perdo de tempoArgumentoj, mi petas!