Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
palaman (Montri la profilon) 2013-majo-28 17:07:15
Vilinilo: tiu klarigo vin kontentigas, sed ĝi tute ne funckcias por mi mem. Ni povas interkonsenti pri malkonsenti ĉi-teme.Bone. Estu konsentite.
laŭ mi estas strangega ke, kiam judoj estis sklavoj en Egiptio, Dio trudis 10 plagojn sur la egiptianoj, sed nenion igis por ĝin savi de nazioj.Mi ne komprenas vin. Ĉu ili restis vivi en Egipta sklaveco? Ne.
Do kion vi asertas?
Mi ankaŭ estas kurioza pri ekzemploj de Dia helpo ĉi-epoke. Laŭ la Biblio, dum tempoj de Malnova Testamento, Dio malfermis maron, haltis sunon, igis bestojn paroli kaj revivis mortojn. Imponegaj mirakloj, indaj de tutpova estaĵo. Nuntempe, ŝajnas al mi, ĉiuj mirakloj estas malimponaj kuracadoj de malsanoj kiuj povus velki tutsole iel.Ne tuta mondo vidis miraklojn en la epoko de Malnova Testamento, sed plejparte nur unu popolo, kaj eĉ ne la tuta popolo, sed elektitaj homoj de ĝi.
Same en la nun epoko.
Dio malkovras Sin nur al tiuj, kiuj serioze serĉas Lin.
Ĉar se malkovrus Li Sin antaŭ la tuta homaro, pleja parto de ni tamen ne dezirus kredi - tion pruvas historio.
Kredo ja dependas plejparte ne de pruvoj, sed de deziro kredi.
palaman (Montri la profilon) 2013-majo-28 17:08:16
mihxil:Ĉar iliaj trajntoj monrtras Racion de la Okaziganto.palaman:Tiaj aferoj, kiuj okazas en la vivo, ne povas esti hazardoKial ne?
mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-28 17:20:43
palaman:Ĉar iliaj trajntoj monrtras Racion de la Okaziganto.Kiel?
mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-28 17:22:06
palaman:Kredo ja dependas plejparte ne de pruvoj, sed de deziro kredi.Bona observo. Religia kredo estas plejparte memtrompo. Oni deziras ke io veras, kaj tial kredas. Ne pro tio ke tiu afero efektive verŝajne veras.
pi1 (Montri la profilon) 2013-majo-28 17:30:34
palaman (Montri la profilon) 2013-majo-28 17:43:57
mihxil:Jes ja!palaman:Kredo ja dependas plejparte ne de pruvoj, sed de deziro kredi.Bona observo. Oni deziras ke io veras, kaj tial kredas. Ne pro tio ke tiu afero efektive verŝajne veras.
Ankaŭ la kredo de ateistoj baziĝas sur la samo.
Oni deziras ke Dio ne ekzistu, tial kredas.
Religia kredo estas plejparte memtrompo.Ne ĉiu kredo estas memtrompo.
Ekzemple via ateisma kredo - ĉu vi asertus ke ĝi estas ankaŭ memtrompo?
mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-28 17:46:39
palaman:Ankaŭ la kredo de ateistoj baziĝas sur la samo.Ne.
palaman:Oni deziras ke Dio ne ekzistu, tial kredas.Nek tio.
palaman:Ne. Sed ateisma 'kredo' ne estas religia. Ĝi eĉ apenaŭ estas kredo. Ĝi estas manko de kredo, fakte.Religia kredo estas plejparte memtrompo.Ne ĉiu kredo estas memtrompo.
Ekzemple via ateisma kredo - ĉu vi asertus ke ĝi estas ankaŭ memtrompo?
Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-28 17:47:19
palaman:En la Malnova Testamento, Dio ne preterlasi judojn suferante kiel sklavojn en Egiptio, li estis agema, li faris miraklojn kontraŭ maljusteco. Tamen, tiuj rakontoj de Biblio ne rilatas kun aliaj historiaj okazaĵoj, kiel la amasmortigado de la sama juda popolo en nazia Germanio. Kial Dio nenion plu faras kontraŭ la sufero? Laŭ vi jam respondis, Dio ne volas ion fari nun. Via respondo ne min kontentigas, sed mi akceptas vian opinion.Vilinilo:laŭ mi estas strangega ke, kiam judoj estis sklavoj en Egiptio, Dio trudis 10 plagojn sur la egiptianoj, sed nenion igis por ĝin savi de nazioj.Mi ne komprenas vin. Ĉu ili restis vivi en Egipta sklaveco? Ne.
Do kion vi asertas?
Mi pensas ke la tuta mondo vidus se Dio haltintus sunon kaj lunon, kiel li supoze faris por Josuo, tamen ne estas rilatoj pri tio, ekzemple, en Barato aŭ Ĉinio. Ĉar vi menciis tiun temon, ankaŭ ŝajnas stranga al mi ke la supoza Dio de ĉiuj homoj sin malkaŝis por la hebrea popolo, sed ne por la cetera mondo. Kial Dio lasis baratanojn, ĉinojn, amerikanojn, ktp., krei je malveraj dioj kaj sekvi malverajn profetojn?Mi ankaŭ estas kurioza pri ekzemploj de Dia helpo ĉi-epoke. Laŭ la Biblio, dum tempoj de Malnova Testamento, Dio malfermis maron, haltis sunon, igis bestojn paroli kaj revivis mortojn. Imponegaj mirakloj, indaj de tutpova estaĵo. Nuntempe, ŝajnas al mi, ĉiuj mirakloj estas malimponaj kuracadoj de malsanoj kiuj povus velki tutsole iel.Ne tuta mondo vidis miraklojn en la epoko de Malnova Testamento, sed plejparte nur unu popolo, kaj eĉ ne la tuta popolo, sed elektitaj homoj de ĝi.
Same en la nun epoko.
Dio malkovras Sin nur al tiuj, kiuj serioze serĉas Lin.
Ĉar se malkovrus Li Sin antaŭ la tuta homaro, pleja parto de ni tamen ne dezirus kredi - tion pruvas historio.
Kredo ja dependas plejparte ne de pruvoj, sed de deziro kredi.
Multaj personoj ne kreas je Jesuo Kristo ĉar ili naskiĝis en kulturoj en kiuj "malveraj" religioj prosperis, kial tutpovanta Dio ne faris miraklojn tie por montri sin al ili? Ĉu Dio amas la baratojn malpli ol li amas la eŭropanojn?
Nuntempe estus pli facile malkaŝi por la tuta homaro, nuntempe estas amaskomunikiloj, se Pacifika Oceano estis malfermata, oni povus foti kaj publikigi en Facebook aŭ Instagram!
palaman (Montri la profilon) 2013-majo-28 18:30:58
mihxil:ateisma 'kredo' ne estas religia. Ĝi eĉ apenaŭ estas kredo. Ĝi estas manko de kredo, fakte.Nu, oni ne tute konscias sian bazon.
Ĉu vi SCIAS ne Dio ne ekzistas?! Ne. Vi nur kredas.
palaman (Montri la profilon) 2013-majo-28 18:54:27
Vilinilo: rakontoj de Biblio ne rilatas kun aliaj historiaj okazaĵoj, kiel la amasmortigado de la sama juda popolo en nazia Germanio. Kial Dio nenion plu faras kontraŭ la sufero?Nu mi ne asertus ke Dio nenion faris.
Kiam Germanio atakis Rusion, ni rusoj estis disbatitaj kaj forkuris antaŭ Hitlera armeo. Kaj la tuta mondo estis certa ke germanio venkos. Tio estis nur logika sekvo de la antaŭaj okazintaĵoj. Sed subite okazis ja miraklo. Oni ne povas ekspliki venkon de Rusio alimaniere. Kial germanoj ne konkuris rusojn?
Ni rusoj komprenas ke neeblas klarigi la demandon per nia kuraĝeco aŭ forto, ĉar ni ja montris nian kuraĝecon kaj forton antaŭe, kiam ni forkuris.
Sed ni lasu tion, ĉar eblas diferencaj opinioj.
Laŭ mia konfesio, Dio ege zorgis pri la juda popolo ĝis kiam Jesuo Krsto estis naskiĝonta el la sino de la popolo.
Post tio Dio pli zorgas ne pri judoj, sed pri tiuj, kiuj vere kredas je Li. Kaj tiaj homoj estas malmultaj.
Mi pensas ke la tuta mondo vidus se Dio haltintus sunon kaj lunon, kiel li supoze faris por Josuo, tamen ne estas rilatoj pri tio, ekzemple, en Barato aŭ Ĉinio.La afero okazis tiom longantaŭe ke ĉiuj forgesis ĝin.
Ĉar vi menciis tiun temon, ankaŭ ŝajnas stranga al mi ke la supoza Dio de ĉiuj homoj sin malkaŝis por la hebrea popolo, sed ne por la cetera mondo. Kial Dio lasis baratanojn, ĉinojn, amerikanojn, ktp., krei je malveraj dioj kaj sekvi malverajn profetojn?Dio iom post iom malkovras Sin al ĉiu homo, kiu akceptas tion.
Multaj personoj ne kredas je Jesuo Kristo ĉar ili naskiĝis en kulturoj en kiuj "malveraj" religioj prosperis, kial tutpovanta Dio ne faris miraklojn tie por montri sin al ili? Ĉu Dio amas la baratojn malpli ol li amas la eŭropanojn?
Ju pli oni ekkonas Dion kaj Dian volon, des pli oni devas agi laŭ Lia volo.
Se oni ne agas laŭ la malkovrita Divolo, oni iĝas punotaj.
Tial Dio ne malkovras Sian Tuton tuje.
Kaj jen, ĉiu homo povas agi laŭ Lia Volo tiommezure, kiommezure ĝi estas sciata. Lia nacio ne gravas. Dio ja povas malkovri Sin al iu ajn kaj ie ajn.
Nuntempe estus pli facile malkaŝi por la tuta homaro, nuntempe estas amaskomunikiloj, se Pacifika Oceano estis malfermata, oni povus foti kaj publikigi en Facebook aŭ Instagram!Jes, sed oni malamas Diajn miraklojn ke ne deziras vidi ilin. Jes ja, tiaj aferoj estas publikitaj, sed neniu interesiĝas pri tio.