Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Dio ne ekzistas

viết bởi cellus, Ngày 23 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 1577

Nội dung: Esperanto

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 21:16:21 Ngày 30 tháng 10 năm 2011

dobri:
szalZITA:Dio certe bone amuzas legante nian babiladon.
Kaj mi enuas finleginte la diskuton ĝis ĉi tien.
Por ateistoj dio ne ekzistas, por la kredantoj jes. Prefere ni serĉu tion, kion ni havas komunan ol diferencan, ĉu ne?
Centelcente konsentite.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 21:39:57 Ngày 30 tháng 10 năm 2011

dobri:Por ateistoj dio ne ekzistas, por la kredantoj jes.
Li ekzistas aŭ li ne ekzistas, ne gravas por tio la starpunkto. Reale li ne ekzistas, li nur ekzistas en la mensoj de homoj. La demando ĉu li reale ekzistas efektive ne estas tre interesa. Tio estas klara afero. Pli interesas la demando kial li ekzistas en la hommensoj? Ĉu io simila videblas ĉe bestoj?

dobri:Prefere ni serĉu tion, kion ni havas komunan ol diferencan, ĉu ne?
Mi ne vere vidas kiel tio amuzu.

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 21:49:37 Ngày 30 tháng 10 năm 2011

miĥil:
Pli interesas la demando kial li ekzistas en la hommensoj? Ĉu io simila videblas ĉe bestoj?
Ĉu vi meme ankaŭ vidas vin kia "beston"?

patrik (Xem thông tin cá nhân) 02:33:10 Ngày 31 tháng 10 năm 2011

Plej lacegigas min legadi, ree kaj ree, de tempo al tempo, pri ateistoj kriantaj la neekzistecon de Dio. Tia nefinigebla temo ne estas interesa, kaj kondukas nenien. senkulpa.gif Anstataŭe, mi estas kun Niĉeo [Nietzsche], konkludinte, ke Dio jam "mortis", kaj ni "mortigis" Lin. Ni pridiskutu do la konsekvencojn. Certe pli interesegajn, aparte por nia epoko kaj la venonta.

[Mi pli preferas Niĉeon ol Markson.]

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 06:48:50 Ngày 31 tháng 10 năm 2011

qwertz:
miĥil:
Pli interesas la demando kial li ekzistas en la hommensoj? Ĉu io simila videblas ĉe bestoj?
Ĉu vi meme ankaŭ vidas vin kia "beston"?
Mi ne vidas esencan diferencon inter bestoj kaj homoj. Sed laŭ ReVo besto estas 'Animalo, sed ne homo'. Temas do pri parafiletika grupo. La biologia termino supozeble estas 'animalo', kiu certe ja inkluzivas ankaŭ la homojn.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 07:02:59 Ngày 31 tháng 10 năm 2011

patrik:Ni pridiskutu do la konsekvencojn. Certe pli interesegajn, aparte por nia epoko kaj la venonta.
Ekz. Alain de Botton faras al si zorgojn pri la manko de ritoj. Oni povus supozi ke religio ja havas certajn avantaĝojn kiam temas pri homaj rilatoj. Li ekzemple nomas Jom Kippur, la juda festo en kiu ĉiuj devas serĉi pardonon ĉe ĉiuj aliaj homoj al kiuj oni misfaris ion dum la pasinta jaro.

Ankaŭ observeblas ke senkiale oni ne tiom facile kolektiĝas ĉiudimanĉe en iu ejo por kolektive rite prelegiĝi, kanti, manĝi. Tio en si mem ja estas iom stulta, sed en kadro de religio tio estas akceptebla. Tio igas ke oni kvazaŭ per si mem (nura aneco al sama religio sufiĉas) jam apartenas al grupo.

Tiaj ĉi aferoj estas avantaĝo, kiujn la senreligia ('sendia'), socio eble malhavus, kaj eble indus serĉi alternativojn por tio.

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 10:30:13 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

miĥil:
Ankaŭ observeblas ke senkiale oni ne tiom facile kolektiĝas ĉiudimanĉe en iu ejo por kolektive rite prelegiĝi, kanti, manĝi. Tio en si mem ja estas iom stulta, sed en kadro de religio tio estas akceptebla.
Ĉu vi opinas, ke oni farus "stultajn" spertoj? Mi opinas, ke spertojn estas iom da aksiomece fiksas al tempo kiam oni faris tion spertojn. Oni diskutas pri tio aksiomecon. Sed oni respektus, ke oni faris tion spertojn kun plej malstultece kaj pozitivtaŭga intenco. Tion detale aferigas dum konversacio dum oni diskutas spertojon/opiniojn de alia persono. Kio havas pozitivtaŭga intenco por min, tion ne devus havi pozitivtaŭga intenco por alian.

miĥil:
Tiaj ĉi aferoj estas avantaĝo, kiujn la senreligia ('sendia'), socio eble malhavus, kaj eble indus serĉi alternativojn por tio.
Mi opinas, ke oni sole devus respekti, ke alian homoj faras alian sperton ol meme. Kion povas malfacile vivas tio? Mi ne komprenas.

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 12:45:34 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

Miĥil skribis:
Ĉar pli bonaj scioj ne haveblis.
Ĉi tie mi dubas. Senartifike ni asertas valoron de hodiaŭa scienco. Sed ĝi estas intelekta skemo aplikata al la materia realaĵo. Ĝi nenion diras pri nemateria realaĵo. Ĝi ne havas adekvatan epistemikan lokon.

La homaro vivis kaj organizis ĝian vivon tra miljaroj per aliaj versignoj. Kaj ĝi tute ne eblas????

Jakovo (Xem thông tin cá nhân) 13:53:43 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

Paulinho, vi diris ke scienco "… nenion diras pri nemateria realaĵo." Sed kial ĝi diru ion ajn pri tio? Aŭ mi komprenu ke via "nemateria realaĵo" estas kvazaŭ animo, aŭ mi komprenu ke ĝi estas io kiel filozofio, etiko k.s.: je la unua mi dirus al vi "provu ĝin aŭ ĝi same valoras kiel diri ke la historio de hari potero pravas", je la du mi dirus "scienco ja okupas ankaŭ pri nemateriaĵoj per sociologio ktp".

Por mi kiel sendiulo, senreligiulo kaj sensuperstiĉulo sufiĉas la amplekseco kaj belegeco de tiu mondo!

UUano (Xem thông tin cá nhân) 15:00:54 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

darkweasel:
dobri:
szalZITA:Dio certe bone amuzas legante nian babiladon.
Kaj mi enuas finleginte la diskuton ĝis ĉi tien.
Por ateistoj dio ne ekzistas, por la kredantoj jes. Prefere ni serĉu tion, kion ni havas komunan ol diferencan, ĉu ne?
Centelcente konsentite.
+1!!!!!!

Quay lại