Đi đến phần nội dung

Tio plej tedita de la ateistoj estas ke ili ne haltas paroli pri Dio.

viết bởi unpensador, Ngày 25 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

unpensador (Xem thông tin cá nhân) 17:35:03 Ngày 25 tháng 10 năm 2011

"La fido havas neceson de la kialo [racio aŭ io ajn] por ne fali en la superstiĉon.

La kialo havas neceson de la fido por ne fali en la malesperon."

S. S. Juan Pablo 2a

http://www.conocereisdeverdad.org/website/index.ph...

http://apertium.saluton.dk/common/browser.php

http://www.mercaba.org/FICHAS/CEC/catecismo_ripald...

Hhmmmm, la tradukado...estas tro longa kaj konfuza.

Bone, kiel Marx diris: "Tiuj estas miaj principoj, kaj se vi ne ilin ŝatas... bone, mi havas aliajn."
http://www.quotationspage.com/quotes/Groucho_Marx

zan (Xem thông tin cá nhân) 23:56:42 Ngày 25 tháng 10 năm 2011

Forumanoj ŝatas diskuti pri ekzisto de Dio. Tio min ne tre interesas. Dio ekzistas en la koroj de la kredantoj sed ne ekzistas en la koroj de nekredantoj. Mi ne estas kredantoj sed ne havas problemojn pro tio. Mi estas nek en superstiĉo nek en malespero.
"Tiuj estas miaj principoj, kaj se vi ne ilin ŝatas... bone, mi havas aliajn."
Jes, tiuj estas Amitabho kaj Budho. rideto.gif

tonymec (Xem thông tin cá nhân) 00:37:03 Ngày 26 tháng 10 năm 2011

Nu, mi aldonu unu:

"La eklezio bezonas kredulojn por ne fali en senpovecon."

Ateisto mi ne estas; sed, kiel Jesuo (vd. ekz-e Mateo VI, ĵus antaŭ la Patro Nia) mi kredas, ke publika preĝado (ekz-e en preĝejo) ne utilas al la preĝanto, krom por esti vidata.

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 00:52:43 Ngày 26 tháng 10 năm 2011

Forigite

cellus (Xem thông tin cá nhân) 07:32:34 Ngày 26 tháng 10 năm 2011

Kaj plej teda, kiam oni estas ateisto, estas ke oni ĉiam kaj ĉie devas aŭdi pri religioj. Oni preĝas publike, parlamentanoj devas iri al diservoj, malgraŭ ke la ŝtato eble estas sekulara, laika!

Mi estas certa ke la unuaj kristanoj ĉiam parolis pri Dio kaj ke li estas nur unu!

Ateistoj ne estas multaj, kaj ne estas pli ol antaŭ kelkaj jarcentoj kiam oni povis riski la vivon, se oni diris ke Dio ne ekzistas. Tial ni uzu la rajton diri pri la neekzisto de dio, kiam oni rajtas diri tion, sen risko!

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 08:04:45 Ngày 26 tháng 10 năm 2011

tonymec:
Ateisto mi ne estas; sed, kiel Jesuo (vd. ekz-e Mateo VI, ĵus antaŭ la Patro Nia) mi kredas, ke publika preĝado (ekz-e en preĝejo) ne utilas al la preĝanto, krom por esti vidata.
MAT 6:5 Kaj kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon.
MAT 6:6 Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
MAT 6:7 Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco.
MAT 6:8 Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li.
MAT 6:9 Vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita.
MAT 6:10 Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
MAT 6:11 Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
MAT 6:12 Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
MAT 6:13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

unpensador (Xem thông tin cá nhân) 10:40:00 Ngày 27 tháng 10 năm 2011

[parto de teksto forigita de administranto]

Kaj pri la Religio mi havas ege klarajn ideojn: Tio dependas de se oni havas FIDON aŭ ne, kaj la Fido estas donacita per Dio.
La Fido estas donaco de la Spirito Santo ke Li donas al kiu ke Li volas. Tiam unu komprenas ĉion tre klare, sed se unu ne havas la veran Fidon oni nenion komprenas kaj tion ne dependas de la inteligenteco aŭ de la studoj.

Korajn salutojn kaj dankon.

Eduardo rideto.gif

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 15:26:44 Ngày 27 tháng 10 năm 2011

Hyperboreus:Nek nur la eklezio. La kredo bezonas kredulojn, ĉar la kredo ne produktas kredulojn, sed la kreduloj produktas la kredon. Ĉiu Dio ne kreas siajn kredulojn, sed ĉiu kredulo kreas sian Dion.
Dirita bonege!

Jakovo (Xem thông tin cá nhân) 09:26:26 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

kara unupensador! karaj dikredemuloj!

la sendiuloj ĉiam plendos pri tiu "Dio", ĉar la kredemuloj ofte misuzas "Lin" por politiko aŭ kiel senkulpigilo por ne pensi racie. Aldone, neniu sendiulo kontraŭbatalus la religion se ĝi estus kiel seksumado tute nepublika kaj se ili ne perforte fi-edukus iliajn infanojn al neracia kredo.

Kiam oni akzeptas ke vi stulte kredas je tiu dio, oni poste ankaŭ akzeptus aliajn stultaĵojn kiel legi la estontecon el kartoj! Ja faru tion nepublike sed ne demandu ke oni akzeptu ke iu petu mono por tiaj stultaĵaj trompoj!

Kial al kredemuloj ne sufiĉas la belegeco de la naturo? Kial ili devas postuli tiun Dion aŭ diecon aŭ spiriton? Ĉu mankas al ili senco en la mondo? Bone, pripensu la eblecon ke ne estas senco ĉie!

Kial la ĝirafoj havas nervon trimetran por dekcentimetran streketon? Ĉar evoluis tiel! Neniu dio tion faris!

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 11:32:10 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

Jakovo:Kial la ĝirafoj havas nervon trimetran por dekcentimetran streketon? Ĉar evoluis tiel! Neniu dio tion faris!
La problemo estas KIU elpensis, kaj poste direktis, la evoluadon?
Aŭ ĉu la evoluo aperis, fariĝis sola?

Vi konsentos ke horloĝo estas multe malpli komplika ol evoluado, ĉu ne?
Do, se vi ie trovus horloĝon surtere, ĉu vi pensus ke ĝi fariĝis sola?
....

Kial oni pensus do ke evoluado aperis el nenieco?

Amike.

Quay lại