إلى المحتويات

Kiu kazo en interjekcioj?

من Hyperboreus, 27 أكتوبر، 2011

المشاركات: 7

لغة: Esperanto

Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2011 6:51:57 م

Forigite

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2011 7:15:12 م

Tiu okazo ŝajnas al mi vokativeca kaj tial ne havu -n, laŭ mi.

Tjeri (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2011 7:17:04 م

Saluton! (mi diras al vi saluton)
Kompatindulo! (mi opinias vin kompatindulo)
Fek! (kion ajn vi volas)

Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2011 7:32:35 م

Forigite

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2011 7:53:17 م

Hyperboreus:
Sekve, oni ankaŭ dirus: "Li nomis min azeno" kaj ne "Li nomis min azenon"?
Jes.

Eble vi komprenas, kial estas tiel, se vi rigardas la jenajn ekzemplojn:
Mi farbas la muron ruĝa. = mi farbas la muron, tiel ke ĝi fariĝu ruĝa
Mi farbas la muron ruĝan. = mi farbas la muron, kiu estas ruĝa
Mi trovas la ulon stranga. = mi opinias, ke la ulo estas stranga
Mi trovas la ulon strangan. = mi trovas la ulon, kiu estas stranga

Detale vi povas legi pri tio en PMEG: Perverba priskribo de objekto.

Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2011 8:04:59 م

Forigite

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 28 أكتوبر، 2011 10:14:45 ص

Ĉu tiu ŝablono de Esperanto estas stranga aŭ ne, almenaŭ oni povas diri ke la akordiĝo (au neakordiĝo) ebligas, foje, fajnan distingon inter malsamaj sencoj.

La afero fariĝas eĉ pli subtila en frazoj kiel Kun granda plezuro mi deklaras mian amikon, D-ron Zamenhof, la nova prezidanto de nia societo.

Tamen oni dirus Ĉu vi konas mian amikon D-ro Zamenhof, la inventinton de Esperanto?

Notu ankaŭ la diferencon inter Ĉu vi jam renkontis la filon de mia amiko Petro? kaj Ĉu vi vi jam renkontis la filon de mia amiko, Petron?.

Tiel oni distingas inter Petro la amiko kaj Petro la filo.

Bonvenon al subtila lingvo Esperanto!

عودة للاعلى