去目錄頁

Kiom da fojoj estas pli facile Esperanto ol la angla?

Francisko1, 2011年10月29日

讯息: 42

语言: Esperanto

mihxil (显示个人资料) 2011年11月5日下午6:43:30

Francisko1:Do, poiome ni atingas la konkludon ke Esperanto estas inkluzive pli facila ol ni kredis en la komenco. Dankon pro via kunlaboro.
Ĝi estas tiom facila, ke mi eĉ ne scias kion signifas 'inkluzive pli facila'. Krome ne ŝajnas al mi eble eĉ atingi iun ajn konkludon. Fakte la enketo mem montris ke la konkludo jam estis antaŭe de vi decidita, nome: 'esperanto estas 20-40-oblojn pli facila ol la angla'.

Chainy (显示个人资料) 2011年11月5日下午7:26:00

miĥil:
Francisko1:Do, poiome ni atingas la konkludon ke Esperanto estas inkluzive pli facila ol ni kredis en la komenco. Dankon pro via kunlaboro.
...Fakte la enketo mem montris ke la konkludo jam estis antaŭe de vi decidita, nome: 'esperanto estas 20-40-oblojn pli facila ol la angla'.
+1 rideto.gif

Vere estis malbona enketo. Ofte estas tiel en ĉi tiuj fadenoj, ke la afiŝanto de la enketo tute ne donas iun ajn veran elekton.

Kio se iu trovas Esperanton nur duoble pli facila aŭ eble eĉ pli malfacila ol la angla?!

Estas nur stulta kaj trompa propagando, se oni ne donas veran elekton.

Chainy (显示个人资料) 2011年11月5日下午7:34:15

Francisko1:Mi interesiĝas pri via opinio. Dankon.
Se vi interesiĝas pri la opinioj de la Lernu-anoj, kial vi ne donis al ili bonan kaj justan enketon?

Ĉi tiu ridinda enketo estas nur via provo altrudi vian propran opinion al aliuloj.

mihxil (显示个人资料) 2011年11月5日下午7:35:32

Chainy:Kio se iu trovas Esperanton nur duoble pli facila aŭ eble eĉ pli malfacila ol la angla?!

Estas nur stulta kaj trompa propagando, se oni ne donas veran elekton.
Jes. Kaj mi ne tute certas, sed se oni premas je 'Rezultoj' (ĉar vere voĉdoni kompreneble ne estas eblo) tiam ni vidas ke plimulto eĉ voĉdonis por 'pli ol 40 fojojn', do eble la fadenkreinto eĉ nun pensas ke li povas konkludi ke esperanto eĉ estas pli ol 40 fojojn pli facila. Eble li tion celis kun sia 'inkluzive pli facila'.

Sed jes, nenio taŭgas. Mi supozas ke multaj kiel mi tute ne voĉdonis, ĉar la taŭga respondo simple ne interestas. Sed eĉ se ĝi ja interestus, tiam ankoraŭ la rezulto dirus tre malmulte. Ĉar kiel utilas informpeti ĉe zelotoj pri ilia hobio? Supozeble ĉiu rezulto estus biasa. Kaj komprenble ankaŭ estas rimarkoj ke gravas la denaska lingvo ktp. Ĉio ŝajnas al mi ege diletanta, kaj tute senvalora.

darkweasel (显示个人资料) 2011年11月5日下午11:38:17

Tiu ĉi enketo estas simila al la enketo, kiun antaŭ kelkaj monatoj faris la entrepreno funkciiganta la publikan transporton en Vieno. La demando estis: Kian pliiĝon de la kosto por la tutjara bileto vi akceptus?

Tamen ne eblis respondi "nenian" - la plej malgranda kosto estis 472 eŭroj. Ĉu por en la fino povi aserti, ke la publiko opinias 472 eŭrojn akceptebla kosto?

Francisko1 (显示个人资料) 2011年11月8日下午6:42:00

Dankon al ĉiuj personoj kiuj kunlaboras kun ĉi tiu enketo. Multaj personoj kunlaborante atingigos, mi kredas, la opinion ke Esperanto estas inkluzive multe pli facila ol ni imagas. Ĝis.

mihxil (显示个人资料) 2011年11月8日下午6:48:48

Francisko1:Dankon al ĉiuj personoj kiuj kunlaboras kun ĉi tiu enketo. Multaj personoj kunlaborante atingigos, mi kredas, la opinion ke Esperanto estas inkluzive multe pli facila ol ni imagas. Ĝis.
Ĉu vi entute legis la fadenon?

darkweasel (显示个人资料) 2011年11月8日下午7:02:22

miĥil:
Francisko1:Dankon al ĉiuj personoj kiuj kunlaboras kun ĉi tiu enketo. Multaj personoj kunlaborante atingigos, mi kredas, la opinion ke Esperanto estas inkluzive multe pli facila ol ni imagas. Ĝis.
Ĉu vi entute legis la fadenon?
Ĉu vi entute atendas respondon al tio?

Chainy (显示个人资料) 2011年11月8日下午7:05:42

miĥil:
Francisko1:Dankon al ĉiuj personoj kiuj kunlaboras kun ĉi tiu enketo. Multaj personoj kunlaborante atingigos, mi kredas, la opinion ke Esperanto estas inkluzive multe pli facila ol ni imagas. Ĝis.
Ĉu vi entute legis la fadenon?
+1 rideto.gif

Tio estas vera ripetado! okulumo.gif

mihxil (显示个人资料) 2011年11月8日下午7:24:25

darkweasel:
Ĉu vi entute atendas respondon al tio?
Mi kredas pri la bono en la homo. Jes jes, naiva mi estas.

回到上端