글: 4
언어: Esperanto
zan (프로필 보기) 2011년 10월 31일 오전 8:53:49
Kial oni uzas tiam "fojoj"n anstataŭ "kiomoble"? Mi scias samsignifan anglan "How many times". Kaj mi supozas: kiom da fojoj oni obligas la kvanton de la angla facileco por la sama kvanto de tiu de Esperanto. Sed strange, ĉar ne estas tia klarigo en ReVo:
fojo=Ĉiu el la okazoj, kiam io fariĝas:
sudanglo (프로필 보기) 2011년 10월 31일 오전 11:46:25
Sed oni ja povus distingi inter trifoje stulta (stulta tri fojon) kaj trioble stulta.
Eble la bildo en la menso (parolante pri la facileco de Esperanto) estas ke dek jaroj por lerni la anglan estas dekfoje unu jaro - unu jaro, tiam unu jaro, tiam unu jaro ktp.
Chainy (프로필 보기) 2011년 10월 31일 오후 9:46:57
zan:Kial oni uzas tiam "fojoj"n anstataŭ "kiomoble"?Bona demando. PMEG skribas pri tio jen.
"Kiomoble pli facila" estas do la preferinda formo.
Eble oni povus ankaŭ demandi 'kiom pli facila..?', sed tiam oni povus simple respondi 'multe pli facila' sen diri ekzakte kiomoble pli facila!
zan (프로필 보기) 2011년 11월 1일 오전 1:50:19
Imageblas tio, ke oni uzas "fojo"n por nevidebla komparo. Sed pli logika estas "Kiomoble".