К содержанию

Festotagoj en via lando

от fizikisto, 31 октября 2011 г.

Сообщений: 18

Язык: Esperanto

fizikisto (Показать профиль) 4 ноября 2011 г., 23:26:50

Jen esperantaj kalendaroj por Turkujo:
http://.../kalendareto-2012-tr.pdf
kaj por Aŭstrujo:
http://.../kalendareto-2012-at.pdf

Bonvolu sciigi min pri eraroj.

utku (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 9:53:33

Dankon. Ŝajne ĝi estas ĝusta, mi pendigos ĝin en mia oficejo.

Altebrilas (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 9:58:31

fizikisto (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 16:14:29

utku:Dankon. Ŝajne ĝi estas ĝusta, mi pendigos ĝin en mia oficejo.
En 2012, la unuaj tagoj kaj de Ramadano kaj de la Oferada Festo hazarde estos dum semajnfino. En aliaj jaroj, mi supozas, ke tiuj tagoj ja kompreneble estas indikindaj, sed eble ne kiel vera festotagoj. Ĉu la fono estu griza, helgriza aŭ blanka?

utku (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 17:26:48

Devas esti helgriza kiel Oktobro 28.

Korektado: Festo de Respubliko estas en 28a (duonlabortago) kaj 29a de Oktobro, ne 29 kaj 30.

fizikisto (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 18:06:28

utku:Korektado: Festo de Respubliko estas en 28a (duonlabortago) kaj 29a de Oktobro, ne 29 kaj 30.
Dankon, mi ĵus korektis ĝin.

utku (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 20:01:33

Dankon. Mi bedaŭras, ke ŝajne mi ne kontrolis bone. Nun mi vidas, ke festo de oferado devas esti en 24 (hela), 25, 26, 27 kaj 28a de Oktobro en 2012. 14½-18 estas por 2013.

fizikisto (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 20:23:59

utku:Dankon. Mi bedaŭras, ke ŝajne mi ne kontrolis bone. Nun mi vidas, ke festo de oferado devas esti en 24 (hela), 25, 26, 27 kaj 28a de Oktobro en 2012. 14½-18 estas por 2013.
Ho ve, mi intermiksis la jarojn, pardoni min!
Mi esperas ke nun ĉio estas ĝusta. Kaj efektive en 2012 la 28a de Oktobro estas duobla festotago: Kaj Festo de Oferado kaj Festo de Respubliko.

Наверх