メッセージ: 7
言語: Esperanto
Tekla (プロフィールを表示) 2011年11月1日 17:12:14
Ĉu la frazo estas ĝusta? Ĉu "Sinjorino, metu vin en vian vivon" estas ĝusta?
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2011年11月1日 17:17:58
Ondo (プロフィールを表示) 2011年11月1日 19:50:02
Tekla:"Sinjorino, metu sin en sian vivon".La unua frazo estas gramatike ĝusta, se vi unue forprenas la komon (tamen, mi atendus, ke tiam estu artikolo: "La sinjorino metu". Se vi ne povas forprenas la komon, ĝi estas malĝusta, kaj vi devas elekti la duan frazon.
Ĉu la frazo estas ĝusta? Ĉu "Sinjorino, metu vin en vian vivon" estas ĝusta?
La dua frazo estas gramatike ĝusta.
Neniun el la du frazoj mi vere komprenas
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年11月1日 19:54:26
Ondo:tamen, mi atendus, ke tiam estu artikolo: "La sinjorino metu".Mi ne, povas ja temi pri ĝenerala aserto, kaj tiam eblas same bone uzi aŭ ne uzi artikolon.
horsto (プロフィールを表示) 2011年11月2日 0:17:36
Ondo:La komo tute ne gravas. Vi konfuzigas la demandanton. La frazo estas ene de citosignoj, tial estas klare ke temas pri alparolo. Do, Tekla, Hyperboreus pravas.
La unua frazo estas gramatike ĝusta, se vi unue forprenas la komon
Sed ankaŭ Ondo pravas, la frazo ne havas sencon. Ĉu vi konfuzis "vivo" kaj "vico"?
"Sinjorino, metu vin en vian vicon"
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年11月2日 9:39:28
horsto:La frazo estas ene de citosignoj, tial estas klare ke temas pri alparolo.
Fakte ambaŭ pravas. Se temas pri alparolo (sinjorino, metu vin en vian vivon - kion ajn signifu tio), necesas uzi vin, ĉar efektive temas pri subkompreno de: sinjorino, vi metu vin en vian vivon.
Tamen eblas ankaŭ uzi U-formon en alia persono ol la dua. Eblas do diri (la) sinjorino metu sin en sian vivon. Tiam tamen ne temas pri alparolo, kaj mi supozas, ke tio ne estas la celata signifo.
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2011年11月2日 19:15:44