본문으로

Alia vido: Israela bombado de Irano

글쓴이: omid17, 2011년 11월 4일

글: 58

언어: Esperanto

omid17 (프로필 보기) 2011년 11월 6일 오후 9:41:00

Fuzzy:Se la plimulto de irananoj estas kontraŭ la registaro, KIAL la registaro ankoraŭ ekzistas? Kiam en Rusujo la popolo estis kontraŭ nia registaro, la registaro ŝanĝiĝis, eĉ perforte, kaj ni bezonas helpon de neniu por fari ion ajn ni volas en nia propra lando. Kial en Irano estas alie?
Via rezonado estas interesa. Kiel aĉuloj kiel Gaddafi aŭ Stalin regis siajn landojn dum kelkaj jardekoj? La respondo ne rilatas al ilia populareco!

Malplimulto de homoj ĉi tie, estas kruelaj ideologistoj sed ĝuste tiuj havas ĉiun potencon kaj severe subpremas iu ajn malkonsenton.

Parenteze, Iranaj disidentoj neniam formale petis fremdan intervenon ĝis nun.

Fuzzy:omid17, diru, bonvolu -- ĉu vere vi envias al la libianoj kaj deziras al Irano la samon kio okazis en Libio?
Kion vi pensas pri Irako, ĉu la irakanoj nun estas feliĉaj pro tio ke Usono liberigis ilin de la kruela diktatoro? Ĉu vi ŝatus transloĝiĝi en Irakon por ĝui la liberon?
Mi ne subtenas usonan invadon de Irako iel ajn. Militista invado estas tute malakceptita kaj kondamnita. Tio, kio okazis en Libio estis malsama ol tio, kio okazis en Irako. Tiu ĉi lasta estis militista invado sed la antaŭa estis milita interveno por la profito de la disidentoj kiuj batalis la senindulgan diktatoron.

Vi faras demandojn kies respondojn vi mem sciegas okulumo.gif

Fuzzy (프로필 보기) 2011년 11월 7일 오전 5:44:52

Altebrilas:@Fuzzy: Se verus ke popoloj povas ĉiam forpuŝi diktatorojn, hodiaŭ ne plu estus eĉ unu tirano en la mondo.
Jes, ĝuste. Ĉiu popolo meritas sian registaron (se la popolo estas sendependa, kompreneble).
Kaj se oni diras al vi ke en iu fora sendependa lando regas fidiktatoro, sciu -- oni volas forrabi ĉi tiun landon kaj deziras akiri vian subtenon por tiu fiago.

Fuzzy (프로필 보기) 2011년 11월 7일 오전 6:20:09

omid17:
Fuzzy:Se la plimulto de irananoj estas kontraŭ la registaro, KIAL la registaro ankoraŭ ekzistas? Kiam en Rusujo la popolo estis kontraŭ nia registaro, la registaro ŝanĝiĝis, eĉ perforte, kaj ni bezonas helpon de neniu por fari ion ajn ni volas en nia propra lando. Kial en Irano estas alie?
Via rezonado estas interesa. Kiel aĉuloj kiel Gaddafi aŭ Stalin regis siajn landojn dum kelkaj jardekoj? La respondo ne rilatas al ilia populareco!
Ne rilatas? Kial? Stalin estis treege populara kiam li regis kaj eĉ nun li ne plene perdis sian popularecon inter rusoj.
Do, kial, laŭ vi, diktatoroj sukcesas regi dum jaroj, se la popoloj malsubtenas ilin?
omid17:
Malplimulto de homoj ĉi tie, estas kruelaj ideologistoj sed ĝuste tiuj havas ĉiun potencon kaj severe subpremas iu ajn malkonsenton.
Kiamaniere la malplimulto akiris la potencon kaj kial la plimulto nenion povas fari?
omid17:
Parenteze, Iranaj disidentoj neniam formale petis fremdan intervenon ĝis nun.
Sed vi ja akuzis Rusion kaj Ĉinion je iu perfido?
La perfido ja vere okazis, kiam Rusio rifuzis vendi al Irano jam promesitajn modernajn konraŭaviadilajn armilojn, kaj tio estis vere maldece. Sed ŝajnas ke vi celas ion alian, ĉu?
omid17:
Fuzzy:omid17, diru, bonvolu -- ĉu vere vi envias al la libianoj kaj deziras al Irano la samon kio okazis en Libio?
Kion vi pensas pri Irako, ĉu la irakanoj nun estas feliĉaj pro tio ke Usono liberigis ilin de la kruela diktatoro? Ĉu vi ŝatus transloĝiĝi en Irakon por ĝui la liberon?
Mi ne subtenas usonan invadon de Irako iel ajn. Militista invado estas tute malakceptita kaj kondamnita. Tio, kio okazis en Libio estis malsama ol tio, kio okazis en Irako. Tiu ĉi lasta estis militista invado sed la antaŭa estis milita interveno por la profito de la disidentoj kiuj batalis la senindulgan diktatoron.
Mi ne vidas grandan diferencon inter tio ĉu civitanoj mortas pro kugloj de liberigantaj ilin soldatoj de militista invado aŭ pro demokratiigantaj ilin NATOa bomboj de milita interveno. Ĉiukaze la homoj mortas perforte, kaj je nombroj multefoje pli grandaj ol pro kruelaĵoj de la diktatoroj.
omid17:
Vi faras demandojn kies respondojn vi mem sciegas okulumo.gif
Mi scias miajn respondojn, sed deziras vidi la viajn: ĉu vi volas ke en Irano okazu io simila al Libio?
La okazintaĵoj en Irako al vi ne plaĉas, tio mi jam komprenis, sed: se vi estus irakano, ĉu vi estus militinta kontraŭ Saddamo aŭ kontraŭ Usono, aŭ vi flankestarus?

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 11월 7일 오전 8:58:39

Fuzzy:
Ne rilatas? Kial? Stalin estis treege populara kiam li regis kaj eĉ nun li ne plene perdis sian popularecon inter rusoj.
Do, kial, laŭ vi, diktatoroj sukcesas regi dum jaroj, se la popoloj malsubtenas ilin?
Tio estas la famkonata sindromo de Stockholmo (kiam ostaĝoj kvazaŭ amikiĝis kun teroristo kiu malliberigis ilin).

Fuzzy (프로필 보기) 2011년 11월 7일 오전 10:02:14

Altebrilas:
Fuzzy:
Ne rilatas? Kial? Stalin estis treege populara kiam li regis kaj eĉ nun li ne plene perdis sian popularecon inter rusoj.
Do, kial, laŭ vi, diktatoroj sukcesas regi dum jaroj, se la popoloj malsubtenas ilin?
Tio estas la famkonata sindromo de Stockholmo (kiam ostaĝoj kvazaŭ amikiĝis kun teroristo kiu malliberigis ilin).
Jes, ĝuste! Kaj demokratiaj landoj DEVAS liberigi la kompatindajn ostaĝojn, eĉ kontraŭ ilia volo!!!11unuunu

Vi estas danĝeraj, Altebrilas, ĉu vi komprenas tion?

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 11월 7일 오후 11:56:41

Mi konsentas kun vi, ke oni ne devas fari la feliĉon de le popoloj kontraŭ ilia volo. rideto.gif

Fuzzy (프로필 보기) 2011년 11월 8일 오전 4:50:44

Altebrilas:Mi konsentas kun vi, ke oni ne devas fari la feliĉon de le popoloj kontraŭ ilia volo. rideto.gif
Kial, ja la popolo pro la stokholma sindromo povas freneze adori sian kruelan tiranon? Tiukaze ĝi evidente ne kapablas esprimi sian veran volon, ĉu ne?

Due: kiel vi ekscias ĉu la alia popolo volas ke oni ĝin feliĉigu aŭ ne? Ĉu per la kutima vojo: viaj ĉiamverdiraj amaskomunikiloj rakontas al vi pri la veraj voloj de aliaj popoloj?

Trie: kion oni devas fari kiam unu parto de la popolo volas ke vi ĝin feliĉigu sed la alia estas kontraŭ?

omid17 (프로필 보기) 2011년 11월 8일 오후 5:48:28

Do, kial, laŭ vi, diktatoroj sukcesas regi dum jaroj, se la popoloj malsubtenas ilin?
Se vi:

1) pensas ke diktatoroj kiel Gaddafi, Stalino kaj Khamenei tenas potencon pro ilia populareco

2) pensas ke ne estas grava diferenco inter NATO-a bombado de Libio por helpi disidentoj liberigi sian landon kaj Usona militista invado de Irako

3) pensas ke mi volus ke aliaj ŝtatoj nune ataku mian landon

, tiam mi opinias ke ni ne havas sufiĉan komunecon fari utilan diskuton

omid17 (프로필 보기) 2011년 11월 8일 오후 6:00:48

Altebrilas:
Tio estas la famkonata sindromo de Stockholmo (kiam ostaĝoj kvazaŭ amikiĝis kun teroristo kiu malliberigis ilin).
Ĝuste, tre bona indiko! En la kazo de Irana revolucio, la oportunistaj Mulaoj kaperis la revolucion por ke ĝi elreliĝu. Ili trompis malpli edukitan popolamason kaj prenis la potencon de trompado kaj sangoverŝo. Ili jam regis la landon dum tiom multe da jaroj, ne ĉar ili estas popularaj, sed pro tio, ke homoj timas ilin kaj Ili ne hezitas mortigi disidentojn.

omid17 (프로필 보기) 2011년 11월 8일 오후 6:24:26

Fuzzy:Sed vi ja akuzis Rusion kaj Ĉinion je iu perfido?
Bedaŭrinde mi pensas ke vi mem ne sufiĉe bone scias pri kio vi parolas.

La perfido ne rilatas al tio, ke Rusio kaj Ĉinio ne atakas Iranon liberigi ĝin!! Mi jam klarigis pri tio, sed ŝajnas ke vi ne volas legi kaj pli interesiĝas paroli kaj demandi.

Parenteze, Kiu atendas landojn kiu mem havas teruran staton de homaj rajtoj liberigi aliajn landojn ĉiuokaze? senkulpa.gif

Estu notite:

Homaj rajtoj en la Ĉina Popola Respubliko

Homaj rajtoj en Rusio

다시 위로