До змісту

Alia vido: Israela bombado de Irano

від omid17, 4 листопада 2011 р.

Повідомлення: 58

Мова: Esperanto

Fuzzy (Переглянути профіль) 9 листопада 2011 р. 04:36:44

omid17:
Do, kial, laŭ vi, diktatoroj sukcesas regi dum jaroj, se la popoloj malsubtenas ilin?
Se vi:
1) pensas ke diktatoroj kiel Gaddafi, Stalino kaj Khamenei tenas potencon pro ilia populareco
Jes, mi ne kredas ke unu homo, eĉ Stalin aŭ Kaddafi aŭ Hitler, kapablas timigi tutan popolon.
Eĉ Altebrilas konsentas kun tio (kvankam li eksplikas la popularecon de diktatoroj per amasa freneziĝo).
omid17:
2) pensas ke ne estas grava diferenco inter NATO-a bombado de Libio por helpi disidentoj liberigi sian landon kaj Usona militista invado de Irako
3) pensas ke mi volus ke aliaj ŝtatoj nune ataku mian landon
Se la NATOa helpo al disidentoj estis laŭ vi bona por Libio, do ĝi ankaŭ devas esti bona por Irano? Ja en Irano nun regas tiranoj, same kiel en eksa Libio. Kie mi eraris?
omid17:
, tiam mi opinias ke ni ne havas sufiĉan komunecon fari utilan diskuton
Ho, interesa afero -- vi ne deziras diskuti kun homoj kun malsamaj opinioj ol la viaj? Kion vi planas fari al tiaj homoj post la eventuala nova revolucio en Irano -- sen diskutoj simple enkarcerigi ilin?

Fuzzy (Переглянути профіль) 9 листопада 2011 р. 04:57:35

omid17:
Fuzzy:Sed vi ja akuzis Rusion kaj Ĉinion je iu perfido?
Bedaŭrinde mi pensas ke vi mem ne sufiĉe bone scias pri kio vi parolas.

La perfido ne rilatas al tio, ke Rusio kaj Ĉinio ne atakas Iranon liberigi ĝin!! Mi jam klarigis pri tio, sed ŝajnas ke vi ne volas legi kaj pli interesiĝas paroli kaj demandi.
La perfido rilatas al tio ke Rusio havas ekonomiajn ligojn kun la tuta Irano kaj ne dividas la iranan popolon je du partoj. Ĉu trafe?
omid17:
Parenteze, Kiu atendas landojn kiu mem havas teruran staton de homaj rajtoj liberigi aliajn landojn ĉiuokaze? senkulpa.gif

Estu notite:

Homaj rajtoj en la Ĉina Popola Respubliko

Homaj rajtoj en Rusio
Jes, ĉio veras, kaj ankaŭ la sangavida reĝimo de Putin-Medvedev neniel malhelpas al tio ke multege da rusoj ĉiutage pereas per kruelaj vojincidentoj!!! La civilizita homaro devas tuj ekbombardi nin por nia propra utilo!!!111

Parenteze, mi simpatias al disidentoj en ĉiuj landoj, sed nur ĝis tiu momento kiam ili vokas fremdulojn decidi problemojn kun sia malpopulareco inter siaj samlandanoj.

reza (Переглянути профіль) 9 листопада 2011 р. 06:49:38

Fuzzy:Se la plimulto de irananoj estas kontraŭ la registaro, KIAL la registaro ankoraŭ ekzistas? Kiam en Rusujo la popolo estis kontraŭ nia registaro, la registaro ŝanĝiĝis, eĉ perforte, kaj ni bezonas helpon de neniu por fari ion ajn ni volas en nia propra lando. Kial en Irano estas alie?
Ĉu dum sovetunia tempo ĈIUJ amis la regantojn?
KIAL la terura regado de komunistoj daŭris 70 jarojn? ĉu nur pro popola subtenado aŭ timega kaj perforta etoso kiun faris la regantoj?

Fuzzy (Переглянути профіль) 9 листопада 2011 р. 07:03:32

reza:
Fuzzy:Se la plimulto de irananoj estas kontraŭ la registaro, KIAL la registaro ankoraŭ ekzistas? Kiam en Rusujo la popolo estis kontraŭ nia registaro, la registaro ŝanĝiĝis, eĉ perforte, kaj ni bezonas helpon de neniu por fari ion ajn ni volas en nia propra lando. Kial en Irano estas alie?
Ĉu dum sovetunia tempo ĈIUJ amis la regantojn?
Kompreneble ne ĈIUJ. Sed sufiĉe multaj por la reĝimo estu fortika.
reza:
KIAL la terura regado de komunistoj daŭris 70 jarojn? ĉu nur pro popola subtenado aŭ timega kaj perforta etoso kiun faris la regantoj?
Kiam la popolo perdis fidon al la komunista registaro, ĝi falis. 70 jaroj antaŭ tio same falis la cara registaro. Tio estas neevitebla -- kiam neniu aŭ nur malmultaj subtenas registaron, tiam ĝi ne kapablas regi, kaj tute ne gravas ĉu en la lando estas demokratio aŭ teokratio.

reza (Переглянути профіль) 9 листопада 2011 р. 15:22:58

Fuzzy: "[/quote]... tute ne gravas ĉu en la lando estas demokratio aŭ teokratio.[/quote]"

Mi ne konsentas kun vi ĉar teokratio estas tute alia afero ne komparebla kun ajna regsistemo.
Dum oni je la kontento de Dio permesas al si mem fari ĉion fiagon ne eblas kompari tiun sistemon kun aliaj ...
la afero estas pli tragedia ol vi kapablas imagi ...

Altebrilas (Переглянути профіль) 9 листопада 2011 р. 23:57:16

Fuzzy:Jes, mi ne kredas ke unu homo, eĉ Stalin aŭ Kaddafi aŭ Hitler, kapablas timigi tutan popolon.
Eĉ Altebrilas konsentas kun tio (kvankam li eksplikas la popularecon de diktatoroj per amasa freneziĝo).
Pli precize, unu homo povas organizi kernon de homoj (la tn "unua rondo")kiuj timigas sin reciproke, kaj ankaŭ timigas la cetero de la popolo.

Kompreneble, povas esti pluraj samcentraj rondoj ĉirkaŭ la kerno. ploro.gif

Fuzzy (Переглянути профіль) 10 листопада 2011 р. 08:47:33

reza:Fuzzy: "
... tute ne gravas ĉu en la lando estas demokratio aŭ teokratio.
"

Mi ne konsentas kun vi ĉar teokratio estas tute alia afero ne komparebla kun ajna regsistemo.
Dum oni je la kontento de Dio permesas al si mem fari ĉion fiagon ne eblas kompari tiun sistemon kun aliaj ...
la afero estas pli tragedia ol vi kapablas imagi ...
Kiel la teokratio sukcesas vivi sen subteno de la civitanoj? Eble Dio mem ĝin subtenas anstataŭe?

Fuzzy (Переглянути профіль) 10 листопада 2011 р. 09:12:47

Altebrilas:
Fuzzy:Jes, mi ne kredas ke unu homo, eĉ Stalin aŭ Kaddafi aŭ Hitler, kapablas timigi tutan popolon.
Eĉ Altebrilas konsentas kun tio (kvankam li eksplikas la popularecon de diktatoroj per amasa freneziĝo).
Pli precize, unu homo povas organizi kernon de homoj (la tn "unua rondo")kiuj timigas sin reciproke, kaj ankaŭ timigas la cetero de la popolo.

Kompreneble, povas esti pluraj samcentraj rondoj ĉirkaŭ la kerno. ploro.gif
Se Stalin regis per nura timigo, kiel la popolo de timemuloj venkis Hitleron dum la popolo de liberamaj bravuloj kapitulaciis post unu monato?
Ne eblas regi per nura timo. La "unuronduloj" ankaŭ devas ricevi ion: potencon, monon, privilegiojn. Samon, sed kompreneble malplie, devas ricevi ankaŭ la "ronduloj" de aliaj "rondoj". Alie neniu volus iĝi "unurondulo", se ĉiuj nur timas kaj nenio pli, ĉu ne? Alivorte, tio estas kutima socia hierarkio.
Timo sendube ankaŭ uzatas, sed ĉiuj, eĉ plenege demokratiaj, ŝtatoj pli-malpli uzas ĝin. Ĉiu ŝtato baziĝas sur perforto, do -- sur timo.

Назад до початку