去目錄頁

Ĉu reformi esperanton

cellus, 2011年11月9日

讯息: 67

语言: Esperanto

hebda999 (显示个人资料) 2011年12月15日上午9:16:15

Klimrme:Mi vidas neniun kialon por reformi Esperanton.
La kialon vidas nur tiuj, kiuj ne konas Esperanton bone. Esperanto ne estas senmanka, sed mi amas tiujn ĝiajn etajn malperfektaĵojn, ĉar pro ili ĝi fariĝis viva kaj tre riĉa lingvo de homoj, ne de aŭtomatoj.

troyshadow (显示个人资料) 2011年12月15日下午3:27:14

reale reformi e-on estas same kiel reformi iun ajn naturan lingvon-estas maleble devigi ĉiujn samideanojn paroli laŭ novaj nekutimaj reguloj.

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月15日下午3:31:36

troyshadow:reale reformi e-on estas same kiel reformi iun ajn naturan lingvon-estas maleble devigi ĉiujn samideanojn paroli laŭ novaj nekutimaj reguloj.
Jes ja.

bildo (显示个人资料) 2011年12月15日下午4:26:12

troyshadow:reale reformi e-on estas same kiel reformi iun ajn naturan lingvon-estas maleble devigi ĉiujn samideanojn paroli laŭ novaj nekutimaj reguloj.
Ĉi tio estas racia argumento!

hebda999 (显示个人资料) 2011年12月19日下午1:11:16

troyshadow:reale reformi e-on estas same kiel reformi iun ajn naturan lingvon-estas maleble devigi ĉiujn samideanojn paroli laŭ novaj nekutimaj reguloj.
Ankaŭ devigi ilin paroli laŭ la kutimaj reguloj estas egale maleble.

troyshadow (显示个人资料) 2011年12月19日下午3:37:03

hebda999:
Ankaŭ devigi ilin paroli laŭ la kutimaj reguloj estas egale maleble.
Ne egalas:unue,jam estas multo da e-istoj,kiuj uzas kaj almenaŭ penas la lingvon laŭ la reguloj kaj lernigas aliajn.Ankaŭ post iu ajn reformo troviĝos tiujn,kiuj ne konsentos kun ĝi,do tio signifos dispartigon,sed ĉu la grava ideo de e-o ne estas kunigo?

Altebrilas (显示个人资料) 2011年12月22日下午1:30:07

Unu sugesto: datumbazo pri reformprojektoj.

Tiuj, kiuj proponas novan projekton devus indiki pri kio sia projekto malsamas de la jam proponitaj por esti registrata en la datumbazo.

Mi kredas, ke tia postulo malinstigus 90%-jn el la reformemuloj...
okulumo.gif

回到上端