Đi đến phần nội dung

Etaj interesaj ŝanĝoj laŭ la esperantaj leĝoj.

viết bởi Francisko1, Ngày 12 tháng 11 năm 2011

Tin nhắn: 44

Nội dung: Esperanto

patrik (Xem thông tin cá nhân) 12:34:23 Ngày 13 tháng 11 năm 2011

Unue, forĵetu [per tutkongresa konsento] ambaŭ la Bulonjan Deklacion kaj la Fundamenton, kaj nur poste vi povos ekdetrui la lingvon laŭplaĉe. lango.gif

Patrig (Xem thông tin cá nhân) 15:06:26 Ngày 13 tháng 11 năm 2011

En esperanto estas multaj balastaj literoj:
w kaj v (kiun multaj lingvoj konfuzas kun b...)
k kaj ĥ (tiu lasta jam estis anstataúata per k en preskaù ĉiujn vortojn. Restas kelkpokaj vortoj ŝanĝendaj: eĥo > ekoo, ĥoro > koruso,ktp..)
g laj ĝ
j kaj ĵ (maloftega)

Pri la pronomoj, ni jam havas "ci" apud vi (sed multaj ne uzas ĝin nur pro tio ke en sia gepatra ne estas... Mi ĉiam uzas.)

Pri la tria persono, ni havas "li" por viro, "ŝi" por virino, kaj "ĝi" por besto kaj aĵo...

Plurale, ni havas "ili" por ĉiuj, ĉar kutime estas pluraj seksoj en grupo...

Laù bezone, ni povus uzi "iŝi" kaj "iĝi"... kaj singulare, "li aù ŝi", sed mi preferas ke oni uzu "ĝi" ankaù per homoj...

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 17:02:01 Ngày 13 tháng 11 năm 2011

Saluton, Senegaùlo! senkulpa.gif
Patrig:w kaj v (kiun multaj lingvoj konfuzas kun b...)
La litero w ne ekzistas en Esperanto.

Patrig:
Laù bezone, ni povus uzi "iŝi" kaj "iĝi"...
Jes, tio efektive tre simpligus ĉion! senkulpa.gif

Gofzamen (Xem thông tin cá nhân) 17:12:28 Ngày 13 tháng 11 năm 2011

Mi jam diris tion, kion mi diros nun, en alia fadeno. Denove: estas bone rememori.

Iaj esperantistoj estas vantecaj! Ili ne akceptas lerni lingvon kreitan de alia ulo! Ili ĉiam volas reformi ion en la lingvo. Ĉiam io devas esti ŝanĝata.

Rigardu la frazon:

1) Mi vidas la blankajn domojn, kiuj estas sur la monto.

Se ĉiuj ni volus ŝanĝi ion en esperanto havus:

Bone, en multaj lingvoj ne estas akuzativo, do, mi povas forigi ĝin:

2) Mi vidas la blankaj domoj, kiuj estas sur la monto.

Sed ankaŭ estas lingvoj, kiuj la substativo kaj adjektivo ne akordiĝas:

3) Mi vidas la blanka domoj, kiuj estas sur la monto.

Kial 'kiuj' en pluralo? En latinaj lingvoj la relativa pronomo ne varias:

4) Mi vidas la blanka domoj, ke estas sur la monto.

Bone, en rusa lingvo kaj en hebrea, ne estas la verbo "esti", forigu:

5) Mi vidas la blanka domoj, ke sur la monto.

Nu, en eslava lingvo ne estas artikolo, do, forigu:

6) Mi vidas blanka domoj, ke sur monto.

Multaj lingvoj ne estas personaj pronomoj, ne taŭgas, forigu:

7) Vidas blanka domoj, ke sur monto.

La indiĝenaj lingvoj el la grupo makro-jê pluraligas neniun vorton, do, kial pluralon?

8) Vidas blanka domo, ke sur monto.

En la ĉina lingvo ne estas vortaj klasoj, do, forigu:

9) Vid blank dom, ke sur mont.

Vere, kial oni uzas relativajn pronomojn? Ne taŭgas, konforme la kreintoj de Logban:

10) Vid blank dom, sur mont.

La sono estas malfacila por la japananoj, do, aldonigu pli vokalojn:

11) Vidi balanka domo, suru monto.

La havaja lingvo uzas nur 18 fonemojn, do, purigu nian lingvon:

12) Bidi balanka domo, sulu mondo.

Sed... kiu estas vere la signifo? Kion mi volis diri? Ho, mi ne scias!

Tiel, karaj, sen unuiĝo, neniam Esperanto estos internacia lingvo, vere!

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 17:20:13 Ngày 13 tháng 11 năm 2011

Gofzamen:
Tiel, karaj, sen unuiĝo, neniam Esperanto estos internacia lingvo, vere!
Evidente, kaj la uzanton "Patrig" (= eksuzanto Senegaùlo, ŝajne) tio ne ŝajnas ĝeni. Estas eble pli bone ne nutri lin.

Gofzamen (Xem thông tin cá nhân) 17:32:05 Ngày 13 tháng 11 năm 2011

darkweasel:
Gofzamen:
Tiel, karaj, sen unuiĝo, neniam Esperanto estos internacia lingvo, vere!
Evidente, kaj la uzanton "Patrig" (= eksuzanto Senegaùlo, ŝajne) tio ne ŝajnas ĝeni. Estas eble pli bone ne nutri lin.
Dum ni vivadi la homajn vantecojn, ni ne havos internacian lingvon plene je siaj funkcioj.

Patrig (Xem thông tin cá nhân) 00:22:45 Ngày 14 tháng 11 năm 2011

La hundeto faras "haŭ haŭ haŭ"
Kaj la kato faras "miaŭ miaŭ"
Inter ili jen
Estas miskompren'
Kiu donas multege da ĉagren'...

En eo ne estas w sed estas ù, kiel en ùato, kio estas same, ĉu ne?...

Mi nur komentis alies proponojn pri ŝanĝetoj, kaj reagis eĉ konserveme... Min koncerne, mi uzas esperanton ortodokse...

Sed ŝajnas ke en ĉi forumo estas "multege da kreten'..."

Probable tial mia praulo Senegaŭlo kutime nomis esperanton la kretena lingvo...

ĉaŭ ĉaŭ ĉaŭ!

cellus (Xem thông tin cá nhân) 07:44:07 Ngày 14 tháng 11 năm 2011

La ŝajne absurda vorto "virino" lingve ne estas tiel apriora ol oni povus kredi. Fakte unu vorto por virino en la sveda lingvo estas "kärring" kiu estas derivaĵo de la vorto por viro "karl". Do:
karl > kärring.

Germana teologo rakontis al mi iam ke en la Luthera (?) biblio Dio diras ke li faros por la viro (Mann) virino (Männlein) (?) Mi ne estas tute certa pri mia memoro tie ĉi!

La sveda vorto por virino estas ĝenerale la sama kiu signifas reginan en la angla lingvo. Komparu "kvinna" kaj "queen".

Mi volas ankoraŭfoje pledi por -iĉ- por viraj estaĵoj kompletigante -in- por virino analogie kun la diminutivoj -ĉj- kaj -nj-.

Mi cerbumas pri tio ĉu oni ne povus uzi sufikson kiu signifas la kontraŭon al -aĉ-, kiun oni ja ofte uzas en la senco de io kion oni ne ŝatas, kio estas malbona. Do ankaŭ por io bona estus bona ideo! ridulo.gif

cellus (Xem thông tin cá nhân) 07:50:56 Ngày 14 tháng 11 năm 2011

La demandoj en la enketo ne estas bonaj, ĉar ne estas eblecoj por la alternativo ke mi povas akcepti certajn ŝanĝojn. Aŭ ke la oni lasu la uzantoj mem evolui la lingvon.

drinkulo (Xem thông tin cá nhân) 08:57:12 Ngày 14 tháng 11 năm 2011

kial neniu proponis uzi la vorton "malviro" por femalo aŭ virino?

Mi opinias ke ni devus klarigi la lakunetojn de l' Gramatiko, kiel maskla afikso aŭ kondicionala participo, anstataŭ la reformo de l' personaj pronomoj (sed ni devas uzi pli la pronomon ci)

Amike,
SM

Quay lại