הודעות: 12
שפה: Esperanto
hunne68 (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 15:58:08
angla:
He can not even stand, let alone go.
germana:
Er kann nicht einmal stehen, geschweige denn laufen.
hungara:
Nem tud még állni sem, nemhogy menni.
Jenaj partoj gravas:
unue: not even, nicht einmal, még...sem
due: let alone, geschweige denn, nemhogy
Mi scivole atendas viajn respondojn!
darkweasel (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 16:01:52
Traduki la duan estas iom pli malfacile kaj mi nun fakte ne havas ideon.
Tjeri (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 16:24:41
aŭ: li ne eĉ povas stari, forgesu pri ekiri.
darkweasel (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 16:29:38
Tjeri:Mi dirus: Li ne eĉ povas stari, ne parolante pri ekiri.Tiu propono ne ŝajnas tre ĝusta, se oni strikte aplikas la regulon, ke participoj kun -e-finaĵo havu la saman subjekton kiel la ĉeffrazo.
Tjeri:aŭ: li ne eĉ povas stari, forgesu pri ekiri.Tiu estas bona, sed laŭ mi oni diru eĉ ne kaj ne *ne eĉ.
tommjames (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 16:45:42
He can not even stand, let alone go.Tion mi tradukus "Li ne eĉ povas stari, des malpli iri."
hunne68 (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 16:50:27
eble "li ne eĉ povas stari, nek iri."Tio estus "Er kann nicht einmal stehen, noch laufen."
La signifo ne estas la sama.
sudanglo (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 17:07:10
Supozante ke 'laufen'='kuri':
Li eĉ ne povas stari, des malpli kuri.
-------------------------------------------
Aliaj sugestoj:
Li eĉ ne povas stari, sen paroli pri kurado.
Li eĉ ne povas stari, oni metu flanken la ideon ke li kuru.
Li eĉ ne povas stari, tiom pli li ne povas kuri.
hunne68 (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 17:19:05
Li ne nur ne povas iri, eĉ ne stari.
Chainy (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 18:29:16
1. Fabeloj de Andersen 4 (traduko de Zamenhof):
"Tiam la malfeliĉa knabino ektimiĝis kaj saltis sur la ŝanceliĝantan marĉan teron, sed ĉi tiu ne povas porti eĉ min, des malpli ŝin."2. Fabeloj de Andersen 4:
"...ĉio ĉi tio estis elmetata tiel detale kaj science, ke la cikonia patro neniel povis plu ilin sekvi, des malpli tion ripeti."----
3. Fabeloj de Andersen 3 (traduko de Zamenhof):
"...ŝi plu ne vidis lumon nek eĉ lumeton, ne parolante jam pri suno aŭ luno..."
Tjeri (הצגת פרופיל) 14 בנובמבר 2011, 18:40:39
oni diru eĉ ne kaj ne *ne eĉ.la nuanco estas malsimila, sed ne eĉ ŝajnas al mi tute gramatika.
Bone pripensinte la taŭga frazo estus: li ne povas eĉ stari