目次へ

La Demandoj de "Hivâ" pri Esperanto...

ultradinamika,2011年11月17日の

メッセージ: 28

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年1月3日 10:30:20

ultradinamika:
lgg:
- Kie Ana asfiksighis?
+ Ana asfiksighis en la sako.
Jes.
Saluton kaj dankon kara "Igg". Sed kio signifas la vorto "asfiksighis"? Ĉu vi volis skribi "asfiksiĝis"? Sed la vortaro de la retejo ne povas difini ĉi tiun vorton.
Se mi estus vi, mi simple ignorus la mesaĝojn de "lgg", ili malofte enhavas ion sencohavan.

ultradinamika (プロフィールを表示) 2012年1月3日 10:34:17

darkweasel:
ultradinamika:Mi havas demandon pri la kurso "Bildoj kaj Demandoj": En la Bildo 50.4 (alklaku ĉi tien!) ni legas:
- Kien Ana metas la panon?
+ Ana metas la panon en la sakon.
Ni scias ke en la respondo, la objekto de la verbo "meti" estas "la pano" do la akuzativo -n uziĝas post la vorto "pano". Sed ĉi tiu akuzativo ankaŭ uziĝas post la vorto "sako". Ĉu ĉi tiu akuzativo uziĝas ĉar en la demando ĝi uziĝas post la vorto "Kie"? Do, ĉu ni povas diri:
- Kie Ana metas la panon?
+ Ana metas la panon en la sako.
?
Oni uzas la akuzativon en meti en la sakon, ĉar temas pri direkto: antaŭe la pano ne estis en la sako, sed poste ja. Temas pri la sama afero kiel ĉe iri en ĝardenon.
Kara "Darkweasel", mi aldonis vin al la listo de miaj amikoj, kaj sendis al vi bildokarton. Dankon.

ultradinamika (プロフィールを表示) 2012年1月3日 10:41:40

darkweasel:
ultradinamika:
lgg:
- Kie Ana asfiksighis?
+ Ana asfiksighis en la sako.
Jes.
Saluton kaj dankon kara "Igg". Sed kio signifas la vorto "asfiksighis"? Ĉu vi volis skribi "asfiksiĝis"? Sed la vortaro de la retejo ne povas difini ĉi tiun vorton.
Se mi estus vi, mi simple ignorus la mesaĝojn de "lgg", ili malofte enhavas ion sencohavan.
Tamen li provas helpi aliajn; do mi ne pensas kiel vi, kara Darkweasel ridulo.gif

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年1月3日 11:57:22

ultradinamika:
Tamen li provas helpi aliajn
Mi dubas.

Cetere, nedankinde. rideto.gif

ultradinamika (プロフィールを表示) 2012年1月12日 16:11:01

Saluton samideanoj! Hodiaŭ Mi havas demandojn pri la kurso "Vojaĝu kun Zam!":

En [url=http://fa.lernu.net/kursoj/vkz/vojaĝo_3.php]la tria leciono[/url] ni legas:
La ĉinoj faris ĝin por protekti sin kontraŭ militemaj mongoloj.
Kial la parto "kontraŭ..." ne havas la artikolon "la"? (Mi pensas ke ĉi tiu parto devas esti kiel: "kontraŭ la militemaj mongoloj")

Ankaŭ ni legas [url=http://fa.lernu.net/kursoj/vkz/vojaĝo_3.php]tie[/url]:
Mi aŭdis ke la ĉina muro estas la sola hom-farita afero kiu videblas de la luno.
Kial la vorto "kiu" ne havas la akuzativon "-n"? Ĉu ne la verbo "videbli" signifas la objekton kiun estas videbla por ni?

Urho (プロフィールを表示) 2012年1月12日 17:17:21

ultradinamika: – –
Mi aŭdis ke la ĉina muro estas la sola hom-farita afero kiu videblas de la luno.
Kial la vorto "kiu" ne havas la akuzativon "-n"? Ĉu ne la verbo "videbli" signifas la objekton kiun estas videbla por ni?
Bv. kompari:
[LISTO]
Mi aŭdis, ke la ĉina muro estas la sola hom-farita afero, kiu videblas de la Luno.
(videblas = estas videbla)
La ĉina muro estas la sola hom-farita afero, kiun vi povas vidi de la Luno. rideto.gif[/list]Do
[LISTO]
videbli estas netransitiva verbo kaj
vidi estas transitiva verbo.[/list]Cetere, bv. uzi Lingvohelpilo-programon por kontroli frazojn.

ultradinamika (プロフィールを表示) 2012年1月13日 15:46:55

Saluton kaj dankon pro via helpo. Mi sendis bildokarton al vi. Dankon Denove mia amiko ridulo.gif

Urho:

ultradinamika (プロフィールを表示) 2012年1月13日 15:47:47

Saluton kaj dankon pro via helpo. Mi sendis bildokarton al vi. Dankon Denove mia amiko ridulo.gif

N-true:
ultradinamika:
La ĉinoj faris ĝin por protekti sin kontraŭ militemaj mongoloj.
Kial la parto "kontraŭ..." ne havas la artikolon "la"? (Mi pensas ke ĉi tiu parto devas esti kiel: "kontraŭ la militemaj mongoloj")
Urho jam ĝuste respondis pri via dua demando, do jen mi respondas pri la unua:

Via versio ankaŭ estus ĝusta. La frazo sen "la" esprimas, ke ne estas ĉiuj mongoloj. La artikolo montras, ke oni jam scias tiujn mongolojn kaj ke ili (ĉiuj) estas militemaj.
Sed sen "la" ĝi montras, ke ili protektis sin kontraŭ (iuj grupoj de) mongoloj, kiuj estas militemaj. Do, oni povas kompreni, ke ankaŭ ekzistas pacemaj mongoloj.

先頭にもどる