メッセージ: 11
言語: Esperanto
drinkulo (プロフィールを表示) 2011年11月18日 9:26:36
Ĉu la frazo mi lernis Esperanton el aŭgusto de 2001 estas ĝusta?
hebda999 (プロフィールを表示) 2011年11月18日 9:38:07
drinkulo:En la frazo mi lernis Esperanton de aŭgusto de 2001, por diferencigi tempon kaj posedon, ni uzas la rolvortaĵon ekde por la unua, ĉar laŭ tiu frazo mi eble lernis la esperantan version de aŭgusto de 2001.Ĉar esperantaj vortoj havas fiksitan signifon - el signifas = movi de interno al ekstero.
Ĉu la frazo mi lernis Esperanton el aŭgusto de 2001 estas ĝusta?
Mi prenas ion el la skatolo (ĝi estas interne)
Mi iras el la lernejo (mi estis interne)
Chainy (プロフィールを表示) 2011年11月18日 12:19:38
drinkulo:mi lernis Esperanton de aŭgusto de 2001Se vi ankoraŭ lernAs Esperanton, tiam estus pli bone diri: "Mi lernAs Esperanton ekde/de aŭgusto 2001."
Ne necesas diri 'de' inter 'aŭgusto' kaj la jaro. Vidu PMEG ĉi-teme:Datoj
Chainy (プロフィールを表示) 2011年11月18日 12:25:06
drinkulo:Ĉu la frazo mi lernis Esperanton el aŭgusto de 2001 estas ĝusta?Mi neniam renkontis tian uzon. Ĝi estas laŭ mi iom konfuza. Mi rekomendas sekvi tion, kion skribas PMEG ĉi-teme.
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年11月18日 13:28:42
Mi kredas ke oni povas foje uzi 'el' por la signifo 'origine de', sed mi pensas ke mi preferus diri la pra-Esperanto de la fruaj jaroj ol diri 'el la fruaj jaroj'.
Cetere, Esperanto estas pli malpli la sama lingvo nun kiel en 2001.
Espi (プロフィールを表示) 2011年11月18日 16:36:44
drinkulo (プロフィールを表示) 2011年11月21日 10:28:48
Espi:Kial vi ne legas la kvin signifojn de "el" en la Reta Vortaro?Mi legis je Reta Vortaro kaj Pomegon, kaj mi ne komprenas kial iuj rolvortetoj havas tempan kaj lokan signifon kiel ĝis kaj aliaj ne havas.
Mi ja scias ke tio estas tiel, sed tio estas mise laŭ mia opinio
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年11月21日 11:39:16
Kial kelkaj prepozicioj havas kaj spacan kaj tempan signifon?
The respondo al tio estas certe ke ni homoj konceptas tempon en spaceca maniero (la tempa linio).
La pasinteco estas antaŭ la nuno kaj sekvas ĝin la estonteco.
La baza signifo de 'el' estas 'direkta' ne lokiga (aŭ pozicia). Tiel 'Esperanto el 2001' ne povas lokigi Esperanton en 2001.
Sed oni ja povus paroli pri tempo-vojaĝantoj kiuj alvenis el la futuro.
Ilmen (プロフィールを表示) 2011年12月3日 10:24:43
Urano eltroviĝis 1781 kaj nomiĝis laŭ la helena dio de ĉielo, Urano.
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月3日 11:54:33
Ilmen:Bone, tiuscie, ĉu la posta citaĵo el la paĝo de Vikipedio pri la planedo Urano estas bon-farita?Jes, vidu en ReVo ĉe eltrovi.Urano eltroviĝis 1781 kaj nomiĝis laŭ la helena dio de ĉielo, Urano.