Naar de inhoud

Socialismo aŭ kapitalismo?

door Desmut, 19 november 2011

Berichten: 172

Taal: Esperanto

Greedn (Profiel tonen) 20 december 2011 05:25:44

aŭro:Gratulojn pro la novaĵoj el Norda Koreio.
la nunaj videoj el N.Koreo vere timigas kaj ridigas min. Plenkreskuloj ploras tiel histerie, la tuta lando estas unu granda sekto.
Sed mi certas ke tio ne estas sekvo de nur socialista ideologio.

darkweasel (Profiel tonen) 20 december 2011 06:08:05

aŭro:
Mi elkore esperas ke tio signifos komencon de la fino, por dekkelk milionoj da homoj.
Estu realisma - la sekvulo daŭrigos tute same.

auxro (Profiel tonen) 20 december 2011 08:30:47

Greedn:
aŭro:Gratulojn pro la novaĵoj el Norda Koreio.
la nunaj videoj el N.Koreo vere timigas kaj ridigas min. Plenkreskuloj ploras tiel histerie, la tuta lando estas unu granda sekto.
Sed mi certas ke tio ne estas sekvo de nur socialista ideologio.
Ne ridu. Rememoru funebron de kamarado Stalin:
http://www.youtube.com/watch?v=2ze0gzwZQJY
Ĉu ne similas? Oni ploru iom malpli histerie, kaj ili manĝos segaĵ-panon en koncentrejoj.
Certe estos sekvulo, eble la filo. Sed mi kredas ke malpli bone ne eblas.
En Kubo estas alia Kastro, kaj ŝajne ĉio per malgrandoj paŝoj iras antaŭen.

robinast (Profiel tonen) 20 december 2011 10:04:24

vidas vandenis:Jes, mi memoras morton de patro de ĉiuj popoloj tovariŝĉ (kamarado) Stalin 1953. En lernejo ĉiuj instruistinoj ploregis. Ĉar DEVIS!
Ne nur devis! Multe da homoj certe estis ja tute sinceraj (kaj, nature, multe tute ne)... Sovetio estis, almenaŭ tiam, ege efika en hipokritado kaj cerblavado - tiel, kiel N.Koreo verŝajnege nun.

kaha (Profiel tonen) 20 december 2011 11:30:07

kiu diris ke Stalin kaj Kim Ĝong-Il estas komunistoj aŭ socialistoj?

Stalin sin diris komunisto, sed ĉu tio signifas ke li vere estas?
Se mi diras ke mi estas eksterterano, ĉu tio sufiĉas por pruvi ke mi vere estas eksterterano?

Kaj se vi bone legas konstitucion de Norda Koreio, nenie estas skribita iu ajn ligo kun komunismo aŭ socialismo. Ili nur parolas pri ideologio de Ĝuĉo (Juche), sed krom tio, nenion diras pri la ideologio.

Do laŭ mi ili ne estas komunistoj, nek socialistoj.

Pro tio, la argumento "vidu kiel estas en sovetunio/nordkoreio" tute ne validas.

Krom tio, vivu socialismo! sed fek al sovetunio kaj nordkoreio!

kaha (Profiel tonen) 20 december 2011 11:34:17

robinast:Ne nur devis! Multe da homoj certe estis ja tute sinceraj (kaj, nature, multe tute ne)... Sovetio estis, almenaŭ tiam, ege efika en hipokritado kaj cerblavado - tiel, kiel N.Koreo verŝajnege nun.
Mi samopinias kun Robinast.
En landoj kun tre forta "patrismo" (en la signifo ke la ĉefo estas reprezentita kiel la "patro" de la nacio), kiam mortas la "patro", multaj homoj sincere ploras.

Ĝuste ĉar tiu "patrismo" igas homoj senti sin tute perditaj kiam la "patro" mortas: ne scias kion fari, kien iri, ĉar neniu estas tie por gvidi!

Sed tio ankaŭ okazas en faŝistaj registraroj: memoru ke multe da hispanoj sincere ploris kiam la faŝista diktatoro Franko mortis. Tamen Franko, bona amiko de Hitler kaj Musolini, mortigis milojn da homoj.

robinast (Profiel tonen) 20 december 2011 12:05:00

@kaha:
Nu, jes, en sovietepoko ni diris, ke kapitalisma Svedio havas pli multe da socialismo ol socialisma Sovietunio. rido.gif
Tiel aŭ ne, ĉiuj klopodoj establi socialismon en realeco, ŝajnas al mi, estas mizerege malsukcesplenaj. Tio ne signifas, ke mi amas kapitalismon - mi simple malŝategas nunan sperton de socialismo pli... Kaj fakte nek socialismo nek kapitalismo ne eblas (kaj ne celas) sanigi nunan homaron el la plej gravan peston - konsumfrenezecon.

flipe (Profiel tonen) 20 december 2011 16:45:11

kaha:kiu diris ke Stalin kaj Kim Ĝong-Il estas komunistoj aŭ socialistoj?
Mensogi fakte, estas bonega politiko!

Oni faras kredi ke Usono invadas alilandojn por starigi pacon kaj demokration en ĝi nur pro ili diras tion, oni faras kredi ke landoj sub aŭtoritataj reĝimoj estas socialisma nur pro ili diras tion, socialismo nur povas ekzisti ĉe la plenplena demokratio, libereco kaj amikeco, Nordkoreo ne estas komunisma, Sovietunio ne estis socialisma lando!

googlemabob (Profiel tonen) 20 december 2011 18:31:25

flipe:socialismo nur povas ekzisti ĉe la plenplena demokratio, libereco kaj amikeco, Nordkoreo ne estas komunisma, Sovietunio ne estis socialisma lando!
Vere vi estas prava, amiko. Naŭzas min, kiel nia usona politkuloj mensogas pri la difinoj de socialismo kaj komunismo. Fakte, tia mensogado estas la kaŭza por multe da la malkuneco en Usono.

darkweasel (Profiel tonen) 20 december 2011 20:51:27

kaha:
Kaj se vi bone legas konstitucion de Norda Koreio, nenie estas skribita iu ajn ligo kun komunismo aŭ socialismo. Ili nur parolas pri ideologio de Ĝuĉo (Juche), sed krom tio, nenion diras pri la ideologio.
La konstitucion de Nord-Koreujo mi ne konas, sed mi konas la liston de oftaj demandoj (anglalingva) de la "Korea Asocio de Amikeco" (mi ne scias, kiel oficiala estas tiu asocio), kiu diras:
The DPRK is indeed a socialist state, meaning that all the means of production are socially owned.

Traduko: "La Demokratia Popolrespubliko Koreujo ja estas socialisma ŝtato, kio signifas, ke ĉiuj rimedoj de produktado estas socie posedataj."

Evidente tamen tiu paĝo skribas multegajn evidentajn malveraĵojn, sed almenaŭ ĝi pruvas, ke ŝajne tiu lando ja nomas sin "socialisma".

Terug naar boven