Späť na obsah

Socialismo aŭ kapitalismo?

od Desmut, 19. novembra 2011

Príspevky: 172

Jazyk: Esperanto

abejon (Zobraziť profil) 22. marca 2012 23:05:23

Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?

Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Ĉiu homo scias ke kapitalismo pli riĉigas kelkajn kaj pli povrigas multajn...

Kiu estas la plej bona? Aŭ, kiun alian vi proponus?
Kapitalismo?, Socialismo? ... Mi dirus Budhismo!

Estu feliĉaj!

Francisko1 (Zobraziť profil) 5. apríla 2013 18:30:19

PLI BONE: SPIRITUALISMO.

Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?

Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Ĉiu homo scias ke kapitalismo pli riĉigas kelkajn kaj pli povrigas multajn...

Kiu estas la plej bona? Aŭ, kiun alian vi proponus?

mihxil (Zobraziť profil) 5. apríla 2013 19:49:51

vidas vandenis:Jen kia filosofio kaj vidpunkto de budhismo.
Misuzo de malgrandaj knaboj far kristismaj pastroj? Jen kia filosofio kaj vidpunkto de kristanismo.

AlfRoland (Zobraziť profil) 5. apríla 2013 20:44:55

mihxil:
vidas vandenis:Jen kia filosofio kaj vidpunkto de budhismo.
Misuzo de malgrandaj knaboj far kristismaj pastroj? Jen kia filosofio kaj vidpunkto de kristanismo.
Ilustraĵo

mihxil (Zobraziť profil) 6. apríla 2013 10:00:04

vidas vandenis: Amikoj, ĉu al vi samas fiagoj de apartaj personoj kaj amasaj organizitaj pogromoj? Kaj vi tiel ĝuas temon de pedofilio, ke mi suspektas ke ĝi iam trafis vin persone.
Estis vi kiu komencis kalumnii tutan religion laŭ la agoj de kelkaj ĝiaj anoj. Estas evidente tute facile fari tion pri via propra religio ankaŭ. La pederastaj pastroj estis la ekzemplo unue al mi enkapiĝinta, ĉar ĝi okazas ĉi-epoke kaj plenigis la gazetojn. Mi ankaŭ povintus ekparoli pri krucmilitoj aŭ simile.

Sed restas la fakto ke vi ne reagis al la esenco de mia rimarko: Vi juĝis tutan religion laŭ la agoj de kelkaj el ĝiaj anoj. Ĉu vi pensas ke tio estas prava kaj justa?

Sunjo (Zobraziť profil) 6. apríla 2013 11:10:15

vidas vandenis:
Krucmilitoj? kial ne Stalin, Hitler,Polpoto, Mao?
Vi pravas. Ankaŭ Hitler misuzis la kristanan kredon por pravigi la amasmurdon de la judoj (judoj kiel la murdistoj de kristo). Hitler estis terura krimulo kaj estas ne tute klare ĉu li estis kristano aŭ ne. Sed la plimulto de liaj subtenantoj estis kristanoj.

Mi ne forgesis aŭ ignoras ke ankaŭ inter la rezistintoj kaj viktimoj estis kristanoj. Mi simple profunde kredas ke homoj povas esti malbonaj aŭ bonaj sendepende de siaj religioj. Laŭ mi tio inverse devas signifi ke religioj ne povas esti la fonto de boneco (ĉiujn asertojn de religianoj ke oni bezonas religion por agi morale mi konsideras kiel ofendon al ateistoj, do ankaŭ kiel personan ofendon).

Kaj mi daŭre kondamnos religianojn kiuj agas malbone en la nomo de siaj religioj (mi ankaŭ kondamnus ateistojn kiuj agus malbone en la nomo de ateismo).

mihxil (Zobraziť profil) 6. apríla 2013 14:39:59

vidas vandenis:Tiu estas vi, kiu en multaj fadenoj de forumo kalumnias kaj juĝas kristanismon laŭ la agoj de kelkaj ĝiaj anoj. Krucmilitoj? kial ne Stalin, Hitler,Polpoto, Mao?
Mi ne pensas ke mi ofte faras tion, sed povus esti ke mi foje faris. Sed tute ne gravas, mi demandis nun al vi, kaj vi ankoraŭ ne respondis. Ĉu vi pensas ke estas bone ke vi juĝis budhismon laŭ la agoj de nur kelkaj el ĝiaj anoj?

AlfRoland (Zobraziť profil) 6. apríla 2013 15:40:37

La plej grava problemo eble ne estas ke kelkaj pastroj estas pedofiloj, sed ke katola eklezio provis kaŝi tiajn aferojn al ekstera mondo kaj civila jura sistemo. Tio estas honto por la tuta kristanismo. Ĝis nun mi ne vidis ke iu kristano komentis tiujn aferojn en la forumoj de Lernu!

mihxil (Zobraziť profil) 6. apríla 2013 18:01:23

vidas vandenis: Via demando estas stranga kaj provoka.Unue, mi ne estas fakulo de budhismo, kaj mia esprimo , kiujn vi nomas "juĝo de budhismo" rilatas nur al tiuj, kiuj faris krimon.
Vi diris post cito de kelkaj krimoj fare de budhistoj:
vidas vandenis:Jen kia filosofio kaj vidpunkto de budhismo.
Tio ja al mi aspektis kiel diro pri budhismo mem, kaj ne nur pri tiuj personoj. Ankaŭ la tuto estis reago al iu kiu eksugestis budhismon kiel alternativon por kaj socialismon kaj kapitalismon. Do ne estus logike ke vi ekparolus pri kelkaj ekstertemaj krimuloj.

Ankaŭ mia demando ne rilatas al budhismo mem, do tute ne estas necese ke vi estu fakulo pri ĝi. Mi nur demandis ĉu estas bone juĝi tutan religion laŭ kelkaj ĝiaj anoj. Vi povintus simple reagi 'ne, kaj mi pardonpetas ke tiel ŝajnis', eble eĉ 'ne, estis eraro ke mi diris tion'. Aŭ 'jes', en kiu kazo vi do akceptu la samon aankaŭ pri kristanismo. Mi tute ne planis juĝi aŭ verdikti vin, mi nur scivolis pri kiel vi fakte opinias.

mihxil (Zobraziť profil) 7. apríla 2013 9:55:36

vidas vandenis:
mihxil:Mi tute ne planis juĝi aŭ verdikti vin, mi nur scivolis pri kiel vi fakte opinias.
Nome, vi planis tion. Vi mem skribas, ke vi volis ekaŭdi mian "jes" aŭ "ne" kaj poste fari variajn al vi plaĉajn ĝeneraligojn.
Mi simple donis al vi la ŝancon rekonsideri vian diron pri budhismo. Se vi rifuzas iel ajn komenti pri ĝi, do kion mi konkludu? Ŝajne vi restas do ĉe ĝi, nur aldonas ke oni ne ĝeneraligu. Mi ne scias kion vi celas, sed eble ke oni ja povas fari tiajn dirojn pri budhismo, sed ne pri kristanismo. Aŭ se ne, do kion diable vi celis?.

Mi cetere opinias ke ĝenerale kristanismo ne estas malbona pro la ago de siaj anoj, mi pensas ke ĝi estas malbona ĉar ĝi instruas malveraĵojn kiel veron. Nur por ilustri ke religio evidente tute ne estas respondeca pri la boneco de homoj, malgraŭ tio ke religianoj emas aserti tion, mi povus alporti ke ankaŭ religianoj fiagas.

Nu, mi eble ja aldonu ke pri organizita religio oni povus preni iomete alian starpunkton. Se ekzemple la organizo de la katolika eklezio vole protektas misuzantajn pastrojn, tiam mi emas ja opinii ke la tuta institucio estas putra kaj malbona.

vidas vendenis:Tiel estu tio "grandega mistero". Vi konsentas?
Mi ne komprenas kiel estus tiu 'tiel', nek kio estus tiu 'tio', do mi ne povas konsenti, ĉar mi ne komprenis la diron.

Nahor