Al la enhavo

Socialismo aŭ kapitalismo?

de Desmut, 2011-novembro-19

Mesaĝoj: 172

Lingvo: Esperanto

Hundies19 (Montri la profilon) 2011-novembro-23 05:05:15

Estas evidentaĵon ke Socialismo nepovas krei tiom riĉeco kiom kapitalismo. La socialismanoj ĉiam supozas ke la sama sumo de riĉeco estos farota. Estas nevera. Socialisma uzas hommalvirtoj kontraŭ ordinarajn personojn, sed kapitalismo uzas hommalvirtoj por riĉecojn fari. Ankaŭ ĝi kultivas homvirtojn per konkurado kaj persona karitato.

kaha (Montri la profilon) 2011-novembro-23 15:20:47

Epikuro57:Por ekzemplo, komparas vin Honkongo kaj Tajvano kun Ĉinio, aŭ Sud-Koreio kun Nord-Koreio: kie homoj havas pli bonan vivon?
ĉu Ĉinio estas socialista?
ĉu Nord-Koreio estas socialista?
ne laŭ mia difino!

Epikuro57:en kapitalista ekonomio la nur limito estas la inteligenteco, energio kaj kapablo de la individuo.
do malriĉuloj estas malinteligentuloj?
ĉu mi tion komprenu?
vi insultas min, kaj ankaŭ aliaj multaj kiuj bedaŭrinde ne estas tiom riĉaj kiel vi!
tio estas ege aroganta kaj malafabla sinteno!

Epikuro57:Jes, mi komprenas socialismon kaj mi komprenas kapitalismon.
tamen ŝajnas ke en via kapo estas grandega konfuzo inter socialisme kaj Sovetunio.

Epikuro57:Kiam mi estis juna kaj neinformita mi kredis je socialismo, tiam mi legis multajn librojn kaj lernis la veron.
neniu libro portas la veron, kompatinda!

Epikuro57:Ne, por pli rapide plibonigi la homaron. Sen kapitalismo tiu estas malebla.
kun kapitalismo tio jam estas malebla.
do ek la socialismo!

Hundies19:Estas evidentaĵon ke Socialismo nepovas krei tiom riĉeco kiom kapitalismo. La socialismanoj ĉiam supozas ke la sama sumo de riĉeco estos farota. Estas nevera. Socialisma uzas hommalvirtoj kontraŭ ordinarajn personojn, sed kapitalismo uzas hommalvirtoj por riĉecojn fari. Ankaŭ ĝi kultivas homvirtojn per konkurado kaj persona karitato.
vidu kiom ĉiuj el vi nur baziĝas je monriĉeco por diri ĉu homoj feliĉas aŭ ne...
ĉu monkvanto kreas feliĉon? laŭ miaj spertoj, ne.

ĉu eblas juĝi pri feliĉo laŭ aliaj ecoj ol monriĉeco? ŝajnas al mi ke jes!

unue ŝanĝu viajn perceptojn pri feliĉo. tiam vi komprenos ke socialismo nepras por ĝin atingi.

kaj denove: mi parolas pri socialismo, ne pri la fuŝa apliko de iu ŝajnsocialisma sed nesocialisma afero en sovetunio!

flipe (Montri la profilon) 2011-novembro-23 16:18:01

kaha:ĉu Ĉinio estas socialista?
ĉu Nord-Koreio estas socialista?
ne laŭ mia difino!
Multaj da homoj kutime konfuziĝas kaj konfuzigas aliulojn pri socialimo kaj diktatorismo, do tio samaj homoj neniam parolas pri sklavismo kiu subtenas kapitalismon! Propraj ĉinuoj povas diri, dum kiom da tempo la kapitalismo eksploras ilin!

robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-novembro-23 21:33:34

La ĵusta vorto estas memkoncentriĝo, ne memzentrigado (la vorto estas sentro, ne zentro). rideto.gif

Epikuro57 (Montri la profilon) 2011-novembro-23 23:47:12

kaha:
Epikuro57:Por ekzemplo, komparas vin Honkongo kaj Tajvano kun Ĉinio, aŭ Sud-Koreio kun Nord-Koreio: kie homoj havas pli bonan vivon?
ĉu Ĉinio estas socialista?
ĉu Nord-Koreio estas socialista?
ne laŭ mia difino!
Jes. Socialismo estas iu de diversaj ekonomikaj kaj politikaj teorioj rekomendantaj kolektivan aŭ registaran proprieton kaj administradon de la rimedoj de produktado kaj distribuo de varoj. Komunismo estas tiuspeca sistemo, do ĉi tio inkluzivas komunismon. Ĉinio kaj Nord-Koreio estas komumismnaj, do ili estas socialismaj.

kaha:
Epikuro57:en kapitalista ekonomio la nur limito estas la inteligenteco, energio kaj kapablo de la individuo.
do malriĉuloj estas malinteligentuloj?
ĉu mi tion komprenu?
vi insultas min, kaj ankaŭ aliaj multaj kiuj bedaŭrinde ne estas tiom riĉaj kiel vi!
tio estas ege aroganta kaj malafabla sinteno!
Mi intencis ne insulton. Mia signifo estis nur ke sub kapitalismo ĉiuj individuoj limiĝas nur per ilian kapablojn, kaj ne per la registaroj -- federala, ŝtata aŭ urba -- en ilia lando. Oni ne bezonas naskiĝi riĉa: Steve Jobs kreskis en tre modestaj cirkonstancoj, lia patro estis maŝinisto. Sub kapitalismo tio ne estis nesuperebla baro.

kaha:
Epikuro57:Jes, mi komprenas socialismon kaj mi komprenas kapitalismon.
tamen ŝajnas ke en via kapo estas grandega konfuzo inter socialisme kaj Sovetunio.
Mi havas ne konfuzon inter socialismo kaj Sovetunio. Sovetunio estis komunisma, kaj komunismo estas socialisma sistemo do Sovetunio estis socialisma.

kaha:
Epikuro57:Kiam mi estis juna kaj neinformita mi kredis je socialismo, tiam mi legis multajn librojn kaj lernis la veron.
neniu libro portas la veron, kompatinda!
Fakte, raciaj libroj enhavas multe da vero. La libroj pri kiuj mi parolas estas bazitaj sur la faktoj de realeco, tiel ke ili enhavas multe da vero.

kaha:
Epikuro57:Ne, por pli rapide plibonigi la homaron. Sen kapitalismo tiu estas malebla.
kun kapitalismo tio jam estas malebla.
do ek la socialismo!
Fakte, kapitalismo estas la nur ekonomika sistemo ke povas plibonigi la homaron. Kapitalismo produktas abundon, socialismo produktas apenaŭon. La pilgrimoj kiuj ekloĝis en Masaĉuseco provita socialismo, ili ĉiuj devis kunigi kio ajn ili ĉasis aŭ kreskis sur iliaj teroj. Ĉar ili ne povis labori por ili mem, ili havis ajnan instigon labori, kaj la sistemo fiaskis -- konfuzon, ŝtelon kaj malsatkatastrofo rezultis. Post du jaroj ili prirezignis socialismon kaj guberniestro William Bradford parceligis komunan teron al individuaj familioj por ekspluati por sia propra egoisma utilo. La kolonio prosperis post tio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-24 00:01:34

Epikuro57:
Kapitalismo riĉigas ĉiujn, ne nur kelkajn: eĉ povraj homoj hodiaŭ havas aĵojn ke la plej riĉaj el tempopasintecoj havis ne, kaj ĝi estas kapitalismo ke ni havas danki por tio.
Tia aserto tute strangas: Aŭ vi tute eraras, aŭ la hodiaŭa sistemo ne estas kapitalismo. demando.gif

Estas pli kaj pli da malriĉuloj, pli kaj pli da mizero, pli kaj pli da homoj kiuj perdas sian laboron, sian domon, siajn vivrimedojn. Sen paroli pri detruo de la ĉirkaŭaĵo, de la homaj rilatoj (profite al virtuala "amikeco" kun nekonatuloj kiuj fajfas pri via sorto), kreskiĝo de perforto ktp...

Ĝi riĉigas kelkajn, sed detruas la nekalkuleblajn riĉaĵojn, kiuj apartenas al ĉiuj. ploro.gif

Hundies19 (Montri la profilon) 2011-novembro-24 00:50:57

"vidu kiom ĉiuj el vi nur baziĝas je monriĉeco por diri ĉu homoj feliĉas aŭ ne...
ĉu monkvanto kreas feliĉon? laŭ miaj spertoj, ne."

Ekonomiaj modoj estas estigita por la kreado de riĉeco, ne feliĉeco. Ekonomioj kreas efikojn sed oni devas principale ŝangas sia kulturo por kultivado de feliĉeco.

"ĉu eblas juĝi pri feliĉo laŭ aliaj ecoj ol monriĉeco? ŝajnas al mi ke jes!"

Sed socialismo ne kreas feliĉecon. Ĝi kultivas politika korupteco eĉ pli rapide ol kapitalismo. Por ĉi tiu kialo, komunismo estas ĝenerale la sekvo de socialismo. Kiam la registara klaso kaj la dependa klaso povas voĉdonas ion kontraŭ la fara klaso kiam malflueco malrapide mortigos la koncernan socion.

"unue ŝanĝu viajn perceptojn pri feliĉo. tiam vi komprenos ke socialismo nepras por ĝin atingi."

Ni devas trakti neperfektajn personojn. Socialistoj supozas ke neeviteblaj aspiroj nedetruos ilian utopion.

"kaj denove: mi parolas pri socialismo, ne pri la fuŝa apliko de iu ŝajnsocialisma sed nesocialisma afero en sovetunio!"

Ĝi neestis "ŝajnsocialisma". Komunismo estas socialismo kiu iras rekte al la burokratara katastrofo ke sekvas la tro granda registaro.

flipe (Montri la profilon) 2011-novembro-24 02:49:10

Hundies19:"vidu kiom ĉiuj el vi nur baziĝas je monriĉeco por diri ĉu homoj feliĉas aŭ ne...
ĉu monkvanto kreas feliĉon? laŭ miaj spertoj, ne."
Ĉar tio multaj da homoj preferas la socialismon, en ĝi ni ne dependas de la monriĉado por bone vive, ni vivas bonajn kaj feliĉajn ĉar ni povas esti homoj, ne nura "manlabora".

Hundies19:Ĝi kultivas politika korupteco eĉ pli rapide ol kapitalismo. Por ĉi tiu kialo, komunismo estas ĝenerale la sekvo de socialismo.
Ne estas sistemo kiu produktas koruptadon, tion faras homoj! Sed la koruptado devenas de la mona tenado kaj mono estas centra produkto de kapitalismo, la plej grava afero en tiu sistemo, en socialismo grava estas la bonstato de la homoj!

Epikuro57 (Montri la profilon) 2011-novembro-24 03:20:57

Altebrilas:
Epikuro57:
Kapitalismo riĉigas ĉiujn, ne nur kelkajn: eĉ povraj homoj hodiaŭ havas aĵojn ke la plej riĉaj el tempopasintecoj havis ne, kaj ĝi estas kapitalismo ke ni havas danki por tio.
Tia aserto tute strangas: Aŭ vi tute eraras, aŭ la hodiaŭa sistemo ne estas kapitalismo. demando.gif

Estas pli kaj pli da malriĉuloj, pli kaj pli da mizero, pli kaj pli da homoj kiuj perdas sian laboron, sian domon, siajn vivrimedojn. Sen paroli pri detruo de la ĉirkaŭaĵo, de la homaj rilatoj (profite al virtuala "amikeco" kun nekonatuloj kiuj fajfas pri via sorto), kreskiĝo de perforto ktp...

Ĝi riĉigas kelkajn, sed detruas la nekalkuleblajn riĉaĵojn, kiuj apartenas al ĉiuj. ploro.gif
Neniu lando hodiaŭ vere havas kapitalismon, plej havas miksajn ekonomiojn kaj kelkajn estas komplete socialisma. Ekzistis pli de kapitalismon en la deknaŭa jarcento ol hodiaŭ.

La lumdisko ilustras mian punkton: ĝi faris monon por Sony, kaj ĝi ankaŭ riĉigis la vivojn de muzikamantoj ĉie la mondo. Fakte, ĝi povus nur fari monon por Sony se homoj ŝatis lumdiskoj; se ili ne aĉetis al tiam Sony ne farus ajnan monon de ili.

CCLFan1 (Montri la profilon) 2011-novembro-24 04:02:47

Socialismo estas pli bona kaj malpli korupta sistemo. Kapitalismo estas tre korupta.

Reen al la supro