Kwa maudhui

Kial akuzativo estas konsiderata ofte malbonaĵo en E-o?

ya Francisko1, 19 Novemba 2011

Ujumbe: 67

Lugha: Esperanto

Desmut (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2011 6:16:32 alasiri

kaha:la pruvo mem estas ke eblas tute bone kompreni homojn kiuj forgesas akuzativon.
Iam antaŭlonge:
"-Mi vidas vin pli ol mia frato!
- Fakte, via frato neniam vidis min, do tiel eble vi vidis min unufoje kaj nur tial vi vidis min pli ol via frato.
- Ho, jes. Mi celis diri "Mi vidas vin pli ol mian fraton""

De kiam al kiam vi parolas pri muso kiu manĝas fromaĝon?

Akuzatio vere gravas, oni kompreneblas se ne uzas ĝin, sed estas eraro.

Estas, kiel en ĉiu lingvo, natura eraro kiun oni regas post iom da tempo kaj plibonigado la propran lingvokonon.

Se oni rifuzas uzi ĝin, tio nur montras ke la diranto ne bone konas la lingvon, kaj tial, aŭ estas novulo aŭ estas stultulo.

kaha (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2011 9:12:43 alasiri

Desmut:De kiam al kiam vi parolas pri muso kiu manĝas fromaĝon?
antaŭ plendi, bonvole atente relegu kion mi skribis.

Desmut:Akuzatio vere gravas, oni kompreneblas se ne uzas ĝin, sed estas eraro.
denove, relegu kion mi skribis: mi ne parolas pri ĉu estas eraro aŭ ne, simple pri ĉu eblas tamen kompreni sen ĝi.
iel tio faras nuancon, ĉu ne?

Desmut:Estas, kiel en ĉiu lingvo, natura eraro kiun oni regas post iom da tempo kaj plibonigado la propran lingvokonon.
dankon por via konsilo, moŝto!

Desmut:Se oni rifuzas uzi ĝin, tio nur montras ke la diranto ne bone konas la lingvon, kaj tial, aŭ estas novulo aŭ estas stultulo.
denove relegu, mi neniel diris ke mi:
1. refuzas ĝin
2. forgesas ĝin
3. estas novulo
4. estas stultulo

antaŭ tiom fajre respondi, bonvole prenu tempon pli bone kompreni kion la aliaj diras. kaj antaŭ neniel helpos ke vi kriu se vi surdas...

Rilate al "ci", relegu vian fundamenton, ĝi troviĝas en la sankta libro.

Kaj iam bonvole komprenu malsamecon inter gramatika korekteco kaj sintaksa kompreneblo.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2011 9:57:45 alasiri

la pruvo m*m estas, k* eblas tute bon* k*mpreni h*mojn kiuj forg*sas la akuz*tivon.

Same, estas eble kompreni homojn, kiuj fuŝ-tajpas, sed tio ne estas imitinda.

kaha (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2011 10:26:22 alasiri

sudanglo:Same, estas eble kompreni homojn, kiuj fuŝ-tajpas, sed tio ne estas imitinda.
ekzakte.

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2011 1:19:43 alasiri

Senakuzativecon nur al enigmoŝatantoj!

Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2011 5:05:05 alasiri

Ankaŭ la vortfinaĵ ne est util, ni forig ĝi kaj vi tamen pov kompren mi, ĉu ne? lango.gif

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2011 6:23:58 alasiri

Tjeri:Ankaŭ la vortfinaĵ ne est util, ni forig ĝi kaj vi tamen pov kompren mi, ĉu ne? lango.gif
Vi tute pravas. Ankaŭ pri tiuj kompreneble neniu proponas ilin aboli, sed oni simple ne povas facile defendi ke ili estas tiom esencaj, kaj ke precize tiuj kvazaŭ perfektigas nian lingvon.

Lingvoj ĉiam estas certgrade redundaj, kaj la akuzativo, kaj eĉ ĉiuj finaĵoj, plejofte precipe kontribuas al tiu redundeco. Redundeco cetere estas pli malpli bona afero.

Sed tio kio aspektas iom stulta estas prezenti tre simplan frazeton kaj tiam diri 'vidu kiom bona estas Esperanto!, sen akuzativo tio ĉi tute ne funkcius!'.

eurimaco (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2011 10:45:39 alasiri

Desmut:Kial diable la aŭtoro metis "ci pravas...ci blablala..."?

Kial oni uzas "ci"n anstataŭ "vi"n??

Akuzativo estas parto de la lingvo, estas regulo, oni ne povas decidi ĉu uzi ĝin aŭ ne nur pro propa decido...estas regulo kaj kiel regulon ni devas uzi ĝin kaŭ devigi nin uzi.

Ne estas diskutinda afero ties uzo. Krome, estas tre simple uzebla, mi ne komprenas la malŝatantojn.
::::::::::::::::*

Mi pensas ke nia amiko Desmutu estas prava.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2011 9:26:16 alasiri

miĥil:
darkweasel:Kaj tamen lingvo devas taŭgi ankaŭ por transdoni ĝuste tiun scion.
Probable. Sed ne nepre devus esti la akuzativo.
Mi dirus: "ne neprA devus esti akuzativo" okulumo.gif

Oni ofte faras konfuzon inter la utileco de akuzativo, kaj la utileco de la devigeco de akuzativo.

La ĉefa porakuzativa argumento ne plu validas se oni adoptas la regulon: "kiam ne estas akuzativo, la objekto estas la nomo (aŭ NP) post la verbo", ĉar la frazoj ne plu estas dubsencaj.

kiel jam en:
malmulte da knaboj amas multe da knabinoj
- kie estas la akuzativo?

Kaj tio ebligus eviti malbelaĵojn kiel:
ĉu vi ŝatas "Lernu!"-n

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2011 6:38:19 asubuhi

Altebrilas:
Kaj tio ebligus eviti malbelaĵojn kiel:
ĉu vi ŝatas "Lernu!"-n
En tiaj okazoj jam nun akuzativo ne ŝajnas al mi vere deviga.

Kurudi juu