글: 67
언어: Esperanto
ceigered (프로필 보기) 2011년 11월 23일 오전 8:10:11
Se la Esperantistoj volus forigi ĝin, mi sekvos. Se la Esperantistoj volus male, mi ankaŭ sekvos.
Se unu duono volus la forigon, kaj la alia duono la konservon, mi sekvos ambaŭe (ekz uzi ĝin kiam necesas).
Laŭ mi, ja estas bonaĵoj pri la konservado de la akuzativo, sed ankaŭ estas bonaĵoj pri ĝia hipoteza forigo.
Se la akuzativo estus konservota, ni povus facile uzi ĝin kun senordaj frazoj, kaj se la akuzativo estus forigata, la uzo de SOV/SVO/OVS ktp frazoj ne estus kiom facila (sed ankoraŭ ebla!), sed la gramatiko aspekto de la lingvo estus pli facila/simpla (kiu havus bonaĵon ankaŭ, sed ne por homoj kiuj jam lernus la lingvon
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Do, mi ne zorgas, kaj nur uzos ĝin kiel la plejmutlo*. La evoluo de la lingvo interesas min nezorge.
REDAKTO: *Nu, almenaŭ kiam mi ne fuŝtajpas/parolas - mi ofte metas la -n en stultajn lokojn senpense
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
REDAKTO #2: En Esperanto, ĉu oni povas diri "objekto"n kiel la angla (gramatike) "object"? Ĉu tiu nomo ne plibonus ol "akuzativo", rigardante la multajn uzojn de -n?
Kirilo81 (프로필 보기) 2011년 11월 23일 오전 8:49:10
Forigo de la akuzativo, krome, estas pro la Fundamento tute neebla (nek dezirinda pro lingvaj kriterioj, miaopinie).
mihxil (프로필 보기) 2011년 11월 23일 오전 9:47:24
ceigered: REDAKTO #2: En Esperanto, ĉu oni povas diri "objekto"n kiel la angla (gramatike) "object"? Ĉu tiu nomo ne plibonus ol "akuzativo", rigardante la multajn uzojn de -n?Objekto estas gramatika funkcio, akuzativo estas la formo de la vorto. En esperanto oni uzas akuzativon por indiki objekton, sed ankaŭ por kelkaj aliaj aferoj.
ceigered (프로필 보기) 2011년 11월 24일 오전 10:24:16
miĥil:Ho, laŭ mia (limitada) scio, la akuzativo estas preciza gramatika kazo, sed la "objekto" estas pli maldetala, kiel la uzo de -n en Esperanto, ĉu ne?ceigered: REDAKTO #2: En Esperanto, ĉu oni povas diri "objekto"n kiel la angla (gramatike) "object"? Ĉu tiu nomo ne plibonus ol "akuzativo", rigardante la multajn uzojn de -n?Objekto estas gramatika funkcio, akuzativo estas la formo de la vorto. En esperanto oni uzas akuzativon por indiki objekton, sed ankaŭ por kelkaj aliaj aferoj.
dobri (프로필 보기) 2011년 11월 24일 오후 4:02:25
Por ne disfali al E-dialektoj estos certe pli avantaĝe sekvi Fundamenton ol reformeti la lingvon, ĉu ne?
sudanglo (프로필 보기) 2011년 11월 25일 오전 11:15:47
Mi honeste ne zorgas pri ĝi kaj pri ĝia ekzistado (aŭ neekzistado).Sed via persona indiferento, Ceiger, ne estas la ĉefa afero.
Esperanto ne estas nur unu plia lingvo kies evoluon oni povas lasi al la hazardo (kiel en la kazo de la naturaj lingvoj).
Tia fundamenta ŝanĝo estus katastrofa, kaj rekte malhelpus al la sukceso de Esperanto en ĝia destinita rolo kiel internacia lingvo.
Granda avantaĝo estas la relativa stabileco de Esperanto.
Forigante la akuzativon, aŭ deklarante ĝin opcia, vi alfrontus al la reverko de amaso da lernolibroj, de ne-nombreblaj literaturaj verkoj, kaj ankaŭ al ŝango en la kutimoj de multaj parolantoj, kiuj sin dediĉis dum jaroj al la movado.
Oni ne leĝere povus kontempli tion.
jeckettre (프로필 보기) 2011년 11월 26일 오전 9:35:31
ja ankaŭ ĉarmas tiel: "eniri domon" anstataŭ superflua "eniri en domo" , kaj nuancas je "iri en domo"
pretere, kial neniu (almenaŭ malmultiu) disputas pri l'ordo de atributo, komplemento k. genitivo? ekz. se mi ŝatas diri "pri de tiuj ordo disputas"?
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Fenris_kcf (프로필 보기) 2011년 11월 26일 오전 10:13:21
jeckettre:pretere, kial neniu (almenaŭ malmultiu) disputas pri l'ordo de atributo, komplemento k. genitivo? ekz. se mi ŝatas diri "pri de tiuj ordo disputas"?Pardonu, sed mi vere ne komprenas tion parton de via mesaĝo.
darkweasel (프로필 보기) 2011년 11월 26일 오후 2:37:57
Fenris_kcf:ŝajne temas pri tio ke oni diras "domo de amiko" kaj ne "de amiko domo".jeckettre:pretere, kial neniu (almenaŭ malmultiu) disputas pri l'ordo de atributo, komplemento k. genitivo? ekz. se mi ŝatas diri "pri de tiuj ordo disputas"?Pardonu, sed mi vere ne komprenas tion parton de via mesaĝo.
Paulinho (프로필 보기) 2011년 11월 26일 오후 4:21:26
La kato atakis la hundon.
La kato la hundon atakis.
La hundo atakis la katon.
la hundo la katon atakis.
La kato la hundo atakis????????????????
La kato atakis la hundo????????