目次へ

Nudeco: pornografio aŭ batalado por libereco

omid17,2011年11月23日の

メッセージ: 30

言語: Esperanto

mihxil (プロフィールを表示) 2011年11月24日 19:45:11

aŭro: , kaj mi precipe temas pri junaj kaj ankoraŭ ne maturaj personoj, kies psikologion kaj estontan vidpunkton tiaj vidaĵoj certe influas.
Kaj kiel vido de nuda virino malbone influus la psikologion kaj 'estontan vidpunkton'?

Mi neniam en Irano estis, sed ŝajnas al mi ke tie estas aferoj kiuj pli malbone influus la delikatajn spiritojn de la nematuruloj. Kiel ekz. la publika montro de malracia kredo, la publika montro de perforto (kiel eĉ 'mortpunoj')? En realo, aŭ eĉ nur per la komunikoloj.

auxro (プロフィールを表示) 2011年11月24日 19:52:42

miĥil:
aŭro: , kaj mi precipe temas pri junaj kaj ankoraŭ ne maturaj personoj, kies psikologion kaj estontan vidpunkton tiaj vidaĵoj certe influas.
Kaj kiel vido de nuda virino malbone influus la psikologion kaj 'estontan vidpunkton'?

Mi neniam en Irano estis, sed ŝajnas al mi ke tie estas aferoj kiuj pli malbone influus la delikatajn spiritojn de la nematuruloj. Kiel ekz. la publika montro de malracia kredo, la publika montro de perforto (kiel eĉ 'mortpunoj')? En realo, aŭ eĉ nur per la komunikoloj.
Mi konsentas tute ankaŭ pri ĉio cetera vi mencias.
Tiaj fotoj simple vekas (au akcelas) erotikajn fantaziojn de tiuj, mi kredas.
Se mi, kiel patro ekzemple, ne dezirus ke miaj infanoj vidu tion, kiel mi defendu mian vidpunkton pri eduko de miaj infanoj?

omid17 (プロフィールを表示) 2011年11月24日 22:29:13

Greedn:
omid17: Kiel pri nudeco kun speciala sinteno kaj provokaj pecoj da vestaĵo?
vi, ŝajnas, skribis pri aĉaj ŝuoj kaj rubando, kiujn ŝi ruĝigis per photoshop-o? fia provoko!!!!!! shoko.gif ploro.gif
Mi ne prezentas iu ajn definitivan ideon, mi nur diskutas kun aliaj. Parenteze, maturaj homoj ne bezonas sarkasmon en serioza diskuto okulumo.gif

omid17 (プロフィールを表示) 2011年11月24日 22:31:12

robbkvasnak:Esti nuda certe ne estas pornografio. Vidu la bildon de la ulo nuda kiu respondis.
Jes, esti nuda mem ne signifas pornografion. Mi konsentas kun vi pri la bildo de tiu ulo.

omid17 (プロフィールを表示) 2011年11月24日 23:04:24

Okej, dum ni diskutis, kelkaj aliaj Irananoj partoprenis en la laŭdira kampanjo kontraŭ mizogineco.

Irana verkistino "Ziba Navak" metis tutnudajn fotojn de si en ŝia blogo por defendi la rajton de Aliaa

Cetere, la preskaŭ nekonata Dana-Irana artistino "Firoozeh Barafkanhar" faris nudajn fotojn kaj montris kunsenton kun la Egipta fraŭlino.

zan (プロフィールを表示) 2011年11月25日 1:37:25

omid17:Irana verkistino "Ziba Navak" metis tutnudajn fotojn de si en ŝia blogo por defendi la rajton de Aliaa
Bonege. Se oni ne laŭdus ankaŭ ŝin, oni laŭdus nur pornografion. Kompare al ŝi Aliaa ŝajnas iomete pornografiema.

Greedn (プロフィールを表示) 2011年11月28日 6:16:39

omid17:
Greedn:
omid17: Kiel pri nudeco kun speciala sinteno kaj provokaj pecoj da vestaĵo?
vi, ŝajnas, skribis pri aĉaj ŝuoj kaj rubando, kiujn ŝi ruĝigis per photoshop-o? fia provoko!!!!!! shoko.gif ploro.gif
Mi ne prezentas iu ajn definitivan ideon, mi nur diskutas kun aliaj. Parenteze, maturaj homoj ne bezonas sarkasmon en serioza diskuto okulumo.gif
se serioze, mi ne demandus tiamaniere: "pornografio AŬ batalado por libereco". kial pornografio ne povas esti batalo? kompare pornon kaj simple bildojn de nuda homkorpo, oni emfazas pornon ĉar tio estas "vulgara", sed ne pro ĉeesto generiloj. Pornografio - estas montrado de seksumago aŭ nuda korpo nur pro stimulado de seksinstinkto. Laŭ mi fotoj de Aliaa estas pornografia, sed kune kun tio ĝi estas la armilo por ŝia "batalo", se mi ĝuste komprenis la sencon. Tio ne estas tre gracia, sed tre forta kaj efekta piko kontraŭ arĥaika moralo en ŝia lando.
Interalia, ŝi havis sufice da cerbo, por ne bruligi koranon aŭ sin mem ekzemple.

omid17 (プロフィールを表示) 2011年12月8日 16:38:55

Greedn:kial pornografio ne povas esti batalo?
Ni povas kompreni ŝian situacion de atenti, ke ŝi estis revolucia kontraŭ diktatorado en Egiptio kaj post la venko, ŝi vidis ke ekstremistoj islamaj provas restrikti ŝiajn antaŭrevoluciajn rajtojn pri Hiĝabo kaj ktp.

Vi pravas ke Alia faris revolucian agon kaj staris kontraŭ Islamistoj kaj ŝia ago evidente estas kuraĝa reago. Estas vere, ke Aliya kaj ŝia koramiko "Kareem" rompis iujn tabuojn per aperi nuda.

Mi povas akcepti ĉi tiun agon kiel politikan kaj humanisman proteston kontraŭ Islama ekstremismo en Egiptio. sed ŝajnas ke ŝia ago, malgraŭ tio, ne tiel rilatas al feminismo kaj defendi la rajton sur la korpo. Troviĝas diferenco inter pornografio kaj tiu rajto sur la korpo kiun feministoj celas diri.

Iuj, kiam priparolante La Rajtojn De Virino, provas pravigi ĉiun ajn el ŝiaj agoj: De seksrilatoj kun multaj partneroj al aperi nude kaj agi strange. Ili ĉiame uzas la retorikan terminon " la rajto de virino je sia propra korpo" kaj tiel konektas ĉi ĉion al feminismo kaj la batalo por egaleco.

ĉi tiu temo estas diskutita amplekse de eminentaj feministoj, speciale post 1960 kaj fondo de Nacia Organizaĵo Por Virinoj (NOW) per agadoj de intelektuloj kiel Betty Freidan.

En tiuj diskutoj, la rajto je korpo temis plejparte pri la rajto por naskado, kuretado, la seksa rajto je la needziniĝintoj, kaj eĉ la rajto por edzinoj decidi la tempon por seksumi, samseksa geedziĝo, la rajto por akiri la saman seksan plezuron kiel la edzo kaj ktp.

kvankam ĉiuj ĉi aferoj estas pri personaj kaj privataj flankoj de la vivo, ili ĉiuj estas diskutitaj de feministoj kiel sendubaj rajtoj de virinoj kaj iom post iom la plimulto de ili estis agnoskitaj kaj internigitaj en la leĝoj de okcidentaj landoj.

Sed laŭ mia scio, mankas mencion de la rajto je virinoj por aperi en pornografiaj bildoj/filmoj en iu ajn el tiuj feministaj diskutoj.

kompreneble ankaŭ ekzistas iuj radikalaj grupoj kiuj eĉ defendas pornografion/prostituadon dirante ke virinoj posedas siajn korpojn kaj povas vendi ĝin aŭ montri ĝin al aliuloj se deziras. Sed neniuj gravaj feministoj defendas tia afero kaj plejparte eĉ kondamnas ĉi tiujn aferojn kiel "ekspluato de virinoj por seksa komerco". Nuntempe, surbaze de la vidpukto de Homaj rajto kaj feminismo, oni apenaŭ povas defendi pornografion kiel batalo por egaleco.

Greedn (プロフィールを表示) 2011年12月16日 10:00:52

mi komprenis la vidpunkton, sed
unue, mi ne vidas rektan ligon inter memfarita pornografia bildo (video) kaj putinado, tie la ino uzas sian korpon por siaj celoj sed ne por iu alia kontraŭ mono.
2. Pornografia estas tiuj bildoj aŭ ne fin fine estas la demando de nia percepto. Mi jam diris ke laŭ mi jes, sed nur tiom, kiom pornografia estas ekzemple la "Olimpia" de Mane. Dum ĝia apero la publiko traktis la bildon kiel malalta arto kaj malĉasto, ĉar la knabino rigardas nin ĝuste niajn okulojn sen ui ĝeno, sed ne pro ŝia nudeco.
3. Ni povas diskuti pri la "porno". Sed tiu ago estas batala sendispute ĉar ŝi mem traktas tiel

Stefano888 (プロフィールを表示) 2014年12月17日 0:01:47

Laŭ sociologoj, sintenoj al nudeco estas socie lernataj. Ŝi atencis la normojn de sia islama socio kiam ŝi montris sian nudan korpon en la interreto, sed en iuj partoj de la mondo neniu ĝeniĝas per ĉi tio.

先頭にもどる