Nudeco: pornografio aŭ batalado por libereco
od uživatele omid17 ze dne 23. listopadu 2011
Příspěvky: 30
Jazyk: Esperanto
omid17 (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 13:38:10
Ĝenerale en Perslingvaj retpaĝoj kaj sociaj retejoj kiel Fejsbuko, iuj homoj laŭdis ŝin kiel kuraĝulinon, sed aliflanke multaj ankaŭ konsideris la agon senhonta.
Nombro de virinoj rigardas ŝin kiel feministo kiu estas batalanta por egaleco kaj iuj eĉ nomas ŝin "revoluciulino", same kiel ŝi mem nomas sin:
Notoj De Revolucia Virino
En la fontoj estas asertita ke ŝi estas Islamano. Mi preterlasas la evidentan fakton ke esti Islamano kaj aperi nuda ĉi tiel kontraŭdiras unuavide.
ŝajnas ke la plimulto de la homoj kiuj aperigis ŝiajn nudajn bildojn en siaj blogaj paĝoj aŭ Fejsbuko, kaj parolis favore al ŝi, ne tiel atentis al ŝiaj notoj kaj la kialoj pro kiuj ŝi faris la bildojn.
La plimulto de ĉi tiuj homoj ne vidis la nudajn bildojn de ŝia koramiko kiuj estis ankaŭ apud ŝiaj bildoj en la sama blogo. Ili verŝajne intence formetis tiujn bildojn kaj ne aperigis ilin.
Do por iuj, la bildoj de nuda knabino kun ruĝaj ŝuoj kaj nigra ŝtrumpo, kun tiu speciala pozicio, ludis la saman rolon kiel pornografiaj bildoj de seksallogaj virinoj.
Kion vi opinias pri ĉi tiu afero?
omid17 (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 13:48:53
kaj sciiĝu pri sia nudeco
Mi deziras korpon de la tero
por ke la semo de la vivo en mi kresku.
Ŝokuh Mirzadegi
omid17 (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 14:17:50
Mondskale, kelkaj Israelaj virinoj ankaŭ aperis nude defendi ŝin.
Tie ĉi oni demandas al si: Kio estas la diferenco inter pornografia obsceneco kaj la rajto je havi regon super la korpo?
Tjeri (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 14:31:27
Multaj popoloj en la mondo, neniam sentis honton pri tio, antaŭ ol avenis kistanaj aŭ islamaj religiuloj.
erinja (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 14:34:34
omid17:En la fontoj estas asertita ke ŝi estas Islamano. Mi preterlasas la evidentan fakton ke esti Islamano kaj aperi nuda ĉi tiel kontraŭdiras unuavide.Mi legis ke ŝi estas ateisto.
Sed laŭ mi oni povus esti islamano kaj montri sin nuda en la reto - samkiel kristano, judo, hinduo, aŭ membro de ajna religio povus fari tion. Ĉiam ekzistas malpli strikta variaĵo de iu religio.
Laŭ mi simpla nudeco ne faras pornografion. Alie, la multegaj nudaj skulptaĵoj ĉiuj estus pornografiaj! La diferenco inter arto kaj pornografio ne ĉiam estas klara, sed persono kiu staras nuda kaj faras nenion apenaŭ estas pornografia.
kaha (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 15:21:21
simpla nudeco ne estas tio.
tamen multaj religioj volas kredigi nin ke nudeco estas pornografio.
glig (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 15:32:36
erinja:Mi tute konsentas pri tio.
Sed laŭ mi oni povus esti islamano kaj montri sin nuda en la reto - samkiel kristano, judo, hinduo, aŭ membro de ajna religio povus fari tion. Ĉiam ekzistas malpli strikta variaĵo de iu religio.
Sekve, mi gratulas al tiu ino, kiu kolektis sufiĉe da kuraĝo por fari tion ĉi. Fakte mi mem ne farus tion, ĉar mi ne bezonas fari ion simila en mia lando. Mi supozas ke ŝi ne volis iun ofendi, sed montri ke ŝi estas libera kaj neniu rajtas diri al ŝi kiel pensi "ĵustamaniere". Tio ĉi pruvas ke religio brutigas homojn ne permesante ilin pensi alimaniere.
flipe (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 15:49:52
omid17 (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 16:01:32
erinja:Vi pravas kara Erinja, kelkaj fontoj priskribas ŝin kiel Islamano sed en la intervjuo kun CNN ŝi estas karakterizita kiel ateisto kun Islamanaj gepatroj. Malgraŭ tio mi pensas ke ŝi estos konsiderata kiel Islamanon kaj do estos juĝata laŭ Islamaj reguloj. mi esperas ke tio ne okazu. Legu ĉi tion
Mi legis ke ŝi estas ateisto.
La realaĵo estas tio, ke laŭ tradicia Islamo oni ne povas konvertiĝi de Islamo al alia religio. Se iu havus Islamanajn gepatrojn oni estus denaska Islamano. Se oni eliras el Islamo, estus apostatulo kaj devas esti mortigita.
Ĉi tio estas faŝista absurdaĵo kiun Islamo heredis de ĝiaj antaŭaj semidaj religiaj tekstoj (ekze Deuteronomy 13:6-11)
Kompreneble troviĝas pli pacemaj interpretoj de Korano kaj Ŝario sed ili ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptitaj aŭ praktikitaj. La plimulto de tiuj moderuloj mem estas konsiderataj kiel herezuloj, speciale en ekstreme tradicia socio kiel Egiptio.
Sed laŭ mi oni povus esti islamano kaj montri sin nuda en la reto - samkiel kristano, judo, hinduo, aŭ membro de ajna religio povus fari tion. Ĉiam ekzistas malpli strikta variaĵo de iu religio.Ŝajnas ke mi ne esprimis min bone. Oni povus esti Islamano kaj samtempe aperas nuda, sed tio estas peko. Ne eblas defendi tiu agon surbaze de Islamo.
omid17 (Ukázat profil) 23. listopadu 2011 16:28:30
flipe:Omid17 ĉiam kondukas nin al bonaj aferoj, bonaj debatoj!Dankon kara