Meldinger: 10
Språk: Esperanto
davzog (Å vise profilen) 2011 11 27 10:44:29
Al la paragrafo pri "Lingvoj" mi aldonis "Esperanto (baza nivelo)"-n.
Mi vidigis la unuan provaĵon al pli sperta kolego, kaj petis konsilon kaj korektadon; li diris "mi neniam vidis Esperanton en vivresumoj; mi ne menciis ĝin; eble movu al alia paragrafo"; tamen, li agnoskis ke li konas nur iomete pri la esperanta.
Mi opinias, ke tia aldonaĵo neniel povas damaĝi min, sed demandas al vi:
Ĉu vi metas, aŭ metus, la esperantan en vian vivresumon? Se vi metis ĝin, kiajn reagojn vi havis pro tio?
glaciurso (Å vise profilen) 2011 11 27 11:12:07
Lia reago estis tute pozitiva kaj dungis min. Nepre ne nur pro la lingvo
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
darkweasel (Å vise profilen) 2011 11 27 11:45:16
sudanglo (Å vise profilen) 2011 11 27 11:47:47
Sed ne estas konsilinde mencii ke vi parolas Volapukon aŭ Klingon - ĉar tio prezentus vin kiel frenezulon.
davzog (Å vise profilen) 2011 11 27 14:49:55
darkweasel:jen samtema fadeno.dankon pro la ligilo.
dobri (Å vise profilen) 2011 11 27 20:43:08
davzog:Ĉu vi metas, aŭ metus, la esperantan en vian vivresumon? Se vi metis ĝin, kiajn reagojn vi havis pro tio?Jes mi metis informon pri scio de la fremda lingvo Esperanto, tamen por miaj superuloj tio havis neniun efekton. Reago estis nur silento.
auxro (Å vise profilen) 2011 11 28 11:16:00
P.S. Estis unu fojo kiam la direktoro de unu kompanio alparolis min Esperante per kelkaj simplaj frazoj. Mi estis neniam vidinta lin en esperantistara medio antaue. Cetere, tiam oni ne dungis min
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
antoniomoya (Å vise profilen) 2011 11 28 12:30:20
davzog:Mi opinias, ke tia aldonaĵo neniel povas damaĝi min, sed demandas al vi:Mi neniam bezonis sciigi al labordonantoj ke mi studis esperanton. Sed, se mi devus prepari hodiaŭ iun vivresumon, mi certe enmetus tien tiun lertecon. Ĉar mi sentiĝas fiera pri tiu scio, tiom kiom pri la franc- aŭ anglalingva scio.
Ĉu vi metas, aŭ metus, la esperantan en vian vivresumon? Se vi metis ĝin, kiajn reagojn vi havis pro tio?
Amike.
Niamondo (Å vise profilen) 2011 11 28 16:11:40
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
maratonisto (Å vise profilen) 2011 11 28 17:25:11