Tin nhắn: 6
Nội dung: Esperanto
Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 17:33:27 Ngày 27 tháng 11 năm 2011
Mi demandiĝas, kiel oni povas distingi la kazojn, kie la kunrilatovorteto "iom" estas nominativa aŭ akuzativa?
Je mi scio, tio vorteto ne povas preni la akuzativon "-n", ĉar ĝi finiĝas kun konsonanto.
El tio, kiel oni faras la distingo? Ĉu la rolo de tiu vorteto estas indikata per ĝia pozicio relative al verbo, tiel por la nefinitiva verbo?
Dankon antaŭe por via lumigo. ^^
cFlat7 (Xem thông tin cá nhân) 17:56:44 Ngày 27 tháng 11 năm 2011
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:05:05 Ngày 27 tháng 11 năm 2011
Tie estas klare, ke kiom da pomoj estas la objekto, ĉar alie vi devus esti vin.
Teoria problemo povas okazi, kiam kaj la subjekto kaj la objekto estas frazpartoj, kiuj ne povas havi -n. Teorie iom da viroj ŝatas iom da virinoj estas ja dusenca, sed tiun frazon oni kutime komprenas tiel, ke la viroj ŝatas la virinojn, ĉar la subjekto plej ofte staras antaŭ la objekto.
Iuj proponis la prepozicion *na por marki objekton en tiaj okazoj, sed ĝi ne ŝajnas al mi tre uzinda, ĉar la konfuzo estas ja vere preskaŭ nur teoria.
Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 19:08:19 Ngày 27 tháng 11 năm 2011
cFlat7 (Xem thông tin cá nhân) 00:07:57 Ngày 28 tháng 11 năm 2011
Iom da virinoj estas ŝatataj de iom da viroj.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 06:36:21 Ngày 28 tháng 11 năm 2011
cFlat7:Eble oni diras la sekvan, senuze "na"?Jes, tio estas ebla elturniĝo.
Iom da virinoj estas ŝatataj de iom da viroj.