Съобщения: 14
Език: Esperanto
Ilmen (Покажи профила) 29 ноември 2011, 17:32:20
Tiufoje, mi volas pridemandi al vi la ĝustan sencon de la sufikso "aro".
Mi scias, ke tiu vortero samvaloras la vorto "grupo", do ĝi indikas la ideon de umo, kiu estas konstituita de pluraj samnaturaj elementoj.
Tiel, arbaro estas io, kiu estas konstituita de pluraj arboj apudaj. Ĝis tie, ĉio estas klarega.
Tamen, pli malfrue mi ankaŭ legis, ke la vorto "homaro" signifas "ĉiuj la homoj", kaj ne suba grupo da homoj meze de la homtuto.
Kiel tio? Kiel tiu vorto ajnan grupeton da homoj ne indikas?
Ĉar fakte, se la "aro" sufikso signifus la tuton da ĉiuj la samaj aferoj, la vorto "arbaro" la arbotutegon signifus, ĉu ne?
Do, kio estas la ĝusta senco de tiu sufikso? Grupo kaŭ tutego?
Dankon antaŭe por ajna helpo. ^^
flipe (Покажи профила) 29 ноември 2011, 18:08:25
davzog (Покажи профила) 29 ноември 2011, 18:09:57
sudanglo (Покажи профила) 29 ноември 2011, 20:53:16
Kontraŭe, arboj estas proksime grupitaj en apartaj arbaroj.
Tiel, 'la arbaro' probable aludas al unu specifita arbaro ne al ĉiuj arboj sur la planedo.
Ĉu vi havas vorton en la franca lingvo por ĉiuj arboj de la planedo? Kredeble ne, sed vi parolas pri specifa arbaro (le bois de Boulogne en Parizo, ekzemple)
La difina artikolo havas diversajn rolojn.
Ilmen (Покажи профила) 30 ноември 2011, 13:53:40
Ĝeneralregule, la sufikso "aro" ŝajnas samvalori proksime la vorton "grupo", kvankam malpli strikte.
Se la "-aro' de "homaro" enhavas la homtuto, estas eble ĉar ne estas klara limo inter ili, kiel estas en arbotuto: arbaroj estas klare aparta relative al alioj, sed ne estas tiel pri homoj.
Kaj, ne, en mia scio, ne estas aparta vorto en la franclingvo por planeda arbotuto. Sed tio ne estas kialo por ne havi tian vorton Esperantlingve. =)
Tiuvoje, "arbotut(eg)o" ne estus bona kandidato por tiu senco?
davzog (Покажи профила) 30 ноември 2011, 18:29:09
Ilmen:Ĝi estas bona kandidato.
Tiuvoje, "arbotut(eg)o" ne estus bona kandidato por tiu senco?
Mi proponas la vorton "arbtutaĵo".
darkweasel (Покажи профила) 30 ноември 2011, 20:01:31
vidas vandenis:En la citaĵo de flipe estas kvin troaj N-finaĵoj, sed lia uzo de de estis ĝusta.flipe:sufikso kiu signifas kunigon, mason de ulojn aŭ objektojn de saman genton aŭ tipon, do homaro estas tie!Ĉu ne estus ĝuste: 1) mason da uloj aŭ
objektojN de sama gento aŭ tipo?
2) mason da uloj aŭ objektoJ de sama gento
aŭ tipo?
darkweasel (Покажи профила) 30 ноември 2011, 20:39:16
vidas vandenis:Fakte amaso ja estas pli taŭga vorto.darkweasel:Sed sen konteksto 'maso DE uloj' oni povas kompreni kiel 'kaĉo,kuirita el uloj'?vidas vandenis:En la citaĵo de flipe estas kvin troaj N-finaĵoj, sed lia uzo de de estis ĝusta.flipe:sufikso kiu signifas kunigon, mason de ulojn aŭ objektojn de saman genton aŭ tipon, do homaro estas tie!Ĉu ne estus ĝuste: 1) mason da uloj aŭ
objektojN de sama gento aŭ tipo?
2) mason da uloj aŭ objektoJ de sama gento
aŭ tipo?
ratkaptisto (Покажи профила) 02 декември 2011, 19:57:44
arb ar o
Ilmen (Покажи профила) 13 януари 2012, 14:06:56
davzog:Hmm, ja kio estas la malsamaĵo inter "tuto" kaj "tutaĵo"?Ilmen:Ĝi estas bona kandidato.
Tiuvoje, "arbotut(eg)o" ne estus bona kandidato por tiu senco?
Mi proponas la vorton "arbtutaĵo".