المشاركات: 7
لغة: Esperanto
Niamondo (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2011 10:29:25 م
http://helpo.esperanto.es/diccionario/fichapalab...
Nu, kial la vorto "spontana" aperas kun "an" inter kromoj? Ne povas esti afikson, ĉar la vorto deveni de "spontanea". Krom, Vinesku diris min ke eble ankaŭ povu ekzisti "sponta".
Kiu vorto estas la plej korekta, ĉu "spontanea"? "Spontana" estas korekta kaj/aŭ uzata? Ĉu "sponta" ekzistas?
Dankon ^.^
flipe (عرض الملف الشخصي) 30 نوفمبر، 2011 2:39:31 ص
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 30 نوفمبر، 2011 6:12:27 ص
Chainy (عرض الملف الشخصي) 30 نوفمبر، 2011 8:19:06 م
Ĉu tio pravas aŭ ne, mi ne povas diri. NPIV2002 ankaŭ enhavas la vorton 'sponta', sed mi ne memoras fojon, kiam mi renkontis tiun vorton en praktiko. "fm" en krampoj post la vorto 'sponta' en NPIV2002 signifas 'familiara', sed tio ŝajnas al mi iom stranga rimarkigo pri tiu vorto.
Jen la difinoj de tiuj vortoj en NPIV2002:
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 30 نوفمبر، 2011 8:45:41 م
Chainy:Laŭ NPIV2002: "spontana estas nun pli ofte uzata, ol la oficiala spontanea."Laŭ Google (17700 por spontanea kontraŭ 5940 por spontana) kaj Tekstaro (7 por spontanea(j)(n) kontraŭ 3 por spontana(j)(n)) ne.
Ĉu tio pravas aŭ ne, mi ne povas diri.
Niamondo (عرض الملف الشخصي) 1 ديسمبر، 2011 2:51:39 م
Chainy, dankegon!
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
Sed mi ne komprenas tute kion volas diri "familiara vorto". Ĉu vi scias?
Darkweasel, denove, mi povus scii kie vi trovis la informacion?
Chainy (عرض الملف الشخصي) 1 ديسمبر، 2011 3:42:02 م
Niamondo:Darkweasel, ĉu "spontana" ne estas oficiala?Nur 'spontane/a' estas oficiala. Vi povas kontroli tion en la Akademia Vortaro.
Niamondo:...mi ne komprenas tute kion volas diri "familiara vorto". Ĉu vi scias?Tiu priskribo de la vorto ŝajnas ankaŭ al mi iom stranga. Mi simple ne uzus tiun vorton 'spont/a'.
'Spontane/a' certe estas ĝusta kaj mi eble provus uzi nur ĝin. Sed mi pensas ke neniu kontraŭus, se oni uzus 'spontana'. Mi ne vidas problemon kun tiu lasta varianto.