Tästä sisältöön

Dubo kun vorto

Niamondo :lta, 29. marraskuuta 2011

Viestejä: 7

Kieli: Esperanto

Niamondo (Näytä profiilli) 29. marraskuuta 2011 22.29.25

Mi serĉis la vorton "espontánea" (es) en Diccionario de Fernando de Diego kaj mi trovis tion:
http://helpo.esperanto.es/diccionario/fichapalab...

Nu, kial la vorto "spontana" aperas kun "an" inter kromoj? Ne povas esti afikson, ĉar la vorto deveni de "spontanea". Krom, Vinesku diris min ke eble ankaŭ povu ekzisti "sponta".

Kiu vorto estas la plej korekta, ĉu "spontanea"? "Spontana" estas korekta kaj/aŭ uzata? Ĉu "sponta" ekzistas?

Dankon ^.^

flipe (Näytä profiilli) 30. marraskuuta 2011 2.39.31

Mi vidas spontanean kaj memvolan ĉe Vortaro Túlio Flores. Kaj mi pensas ankaŭ esti povita uzi ion kiel "subite", "tujfarita", "tujfaro", "tujvolo".

darkweasel (Näytä profiilli) 30. marraskuuta 2011 6.12.27

En ReVo ambaŭ (spontana kaj spontanea) ekzistas, sed la unua estas plusendo al la dua. Krome SPONTANE/ estas oficiala - ŝajnas do, ke ĝi estas preferinda.

Chainy (Näytä profiilli) 30. marraskuuta 2011 20.19.06

Laŭ NPIV2002: "spontana estas nun pli ofte uzata, ol la oficiala spontanea."

Ĉu tio pravas aŭ ne, mi ne povas diri. NPIV2002 ankaŭ enhavas la vorton 'sponta', sed mi ne memoras fojon, kiam mi renkontis tiun vorton en praktiko. "fm" en krampoj post la vorto 'sponta' en NPIV2002 signifas 'familiara', sed tio ŝajnas al mi iom stranga rimarkigo pri tiu vorto.

Jen la difinoj de tiuj vortoj en NPIV2002:

darkweasel (Näytä profiilli) 30. marraskuuta 2011 20.45.41

Chainy:Laŭ NPIV2002: "spontana estas nun pli ofte uzata, ol la oficiala spontanea."

Ĉu tio pravas aŭ ne, mi ne povas diri.
Laŭ Google (17700 por spontanea kontraŭ 5940 por spontana) kaj Tekstaro (7 por spontanea(j)(n) kontraŭ 3 por spontana(j)(n)) ne.

Niamondo (Näytä profiilli) 1. joulukuuta 2011 14.51.39

Darkweasel, ĉu "spontana" ne estas oficiala?

Chainy, dankegon! ridego.gif
Sed mi ne komprenas tute kion volas diri "familiara vorto". Ĉu vi scias?

Darkweasel, denove, mi povus scii kie vi trovis la informacion?

Chainy (Näytä profiilli) 1. joulukuuta 2011 15.42.02

Niamondo:Darkweasel, ĉu "spontana" ne estas oficiala?
Nur 'spontane/a' estas oficiala. Vi povas kontroli tion en la Akademia Vortaro.
Niamondo:...mi ne komprenas tute kion volas diri "familiara vorto". Ĉu vi scias?
Tiu priskribo de la vorto ŝajnas ankaŭ al mi iom stranga. Mi simple ne uzus tiun vorton 'spont/a'.

'Spontane/a' certe estas ĝusta kaj mi eble provus uzi nur ĝin. Sed mi pensas ke neniu kontraŭus, se oni uzus 'spontana'. Mi ne vidas problemon kun tiu lasta varianto.

Takaisin ylös