Kial estas predikativoj en la nominativo?
貼文者: mistermephisto, 2011年12月1日
訊息: 10
語言: Esperanto
mistermephisto (顯示個人資料) 2011年12月1日上午2:48:21
Ekzemple, legu tiun ĉi frazon. "Leono estas besto."
Se ambaŭ "leono" kaj "besto" estas en la nominativo, kaj la vortordo estas libera, kiel oni scias, ĉu la frazo signifas ke "Leono estas besto" aŭ ke "Besto estas leono?" La frazoj havas malsamajn signifojn. Kio difinas, kiu estas la subjekto, kaj kiu estas la subjekta predikativo?
Ĉu oni devu uzi logikon, aŭ ĉu estas vortordo speciala? Dankon.
sudanglo (顯示個人資料) 2011年12月1日上午10:21:39
Ne kredu la propagandon ke la vorto-ordo estas plene libera en Esperanto.
Por la kvin-vorta frazo 'Mi ne povas fari tion' estas teorie 5x4x3x2x1 = 120 ebloj por re-aranĝi la frazon, se la vort-ordo estas fakte tute libera.
Sed kiom el tiuj varioj estus bonaj frazoj kun la sama signifo (kiel la originala frazo)?
Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年12月7日下午4:39:31
Ryuuichi (顯示個人資料) 2011年12月7日下午5:01:22
Hyperboreus:La egaleco estas simetria.Ĉu vi esperas ke iu komprenos tiun malfacilegan matematikproblemon? .__.
∀ A, B: A = B ↔ B = A
A estas B. ↔ B estas A.
mihxil (顯示個人資料) 2011年12月7日下午5:02:50
Hyperboreus:La egaleco estas simetria.Ne estas tute vere. Se mi ekzemple diras:
∀ A, B: A = B ↔ B = A
A estas B. ↔ B estas A.
Esperanto estas lingvo
tiam el tio ne sekvas ke
Lingvo estas esperanto.
Ja ankaŭ estas lingvoj kiuj ne estas esperanto.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月7日下午5:12:38
miĥil:Tute ĝuste - lingvo ne estas matematiko!Hyperboreus:La egaleco estas simetria.Ne estas tute vere. Se mi ekzemple diras:
∀ A, B: A = B ↔ B = A
A estas B. ↔ B estas A.
Esperanto estas lingvo
tiam el tio ne sekvas ke
Lingvo estas esperanto.
Ja ankaŭ estas lingvoj kiuj ne estas esperanto.
sudanglo (顯示個人資料) 2011年12月7日下午8:12:18
Ĉu egali aŭ ne egali, jen la demando (diris Hamleto)
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2011年12月8日下午12:06:06
La frazo "Leono estas besto." signifas, ke leono estas instanco/elemento de l' aro besto.
La frazo "Mamulo estas besto." signifas, ke mamulo estas subaro de l' aro besto.
Kelkfoje oni uzas esti kiel la inversajn rilatojn "∋" kaj "⊇", sed plej ofte nur parolata, ne skribata. Tiam la akcento normale estas je la unua vorto; ekzemple:
"LINGVO estas Esperanto."
En tio sentumo: ∈∋
darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月12日下午6:48:34
Malnovaj televidelsendoj estas nigra-blankaj.
Do, pingvenoj estas nigra-blankaj.
(Tio iel tro konvenis al tiu ĉi fadeno. )
Julieno (顯示個人資料) 2011年12月12日下午6:57:37
Tio signifus, ke :
Kato fariĝas hundo. = Hundo fariĝas kato.
Senride tio estas vere stranga.