К содержанию

Kial estas predikativoj en la nominativo?

от mistermephisto, 1 декабря 2011 г.

Сообщений: 10

Язык: Esperanto

mistermephisto (Показать профиль) 1 декабря 2011 г., 2:48:21

Tio ĉi estas la sola afero, ke min ĝenas en Esperanto.

Ekzemple, legu tiun ĉi frazon. "Leono estas besto."

Se ambaŭ "leono" kaj "besto" estas en la nominativo, kaj la vortordo estas libera, kiel oni scias, ĉu la frazo signifas ke "Leono estas besto" aŭ ke "Besto estas leono?" La frazoj havas malsamajn signifojn. Kio difinas, kiu estas la subjekto, kaj kiu estas la subjekta predikativo?

Ĉu oni devu uzi logikon, aŭ ĉu estas vortordo speciala? Dankon.

sudanglo (Показать профиль) 1 декабря 2011 г., 10:21:39

Mi min demandas ĉu vi spertas malfacilon en la kompreno de frazoj kiel 'Vi estas idioto' aŭ 'Johano estas mi amiko'?

Ne kredu la propagandon ke la vorto-ordo estas plene libera en Esperanto.

Por la kvin-vorta frazo 'Mi ne povas fari tion' estas teorie 5x4x3x2x1 = 120 ebloj por re-aranĝi la frazon, se la vort-ordo estas fakte tute libera.

Sed kiom el tiuj varioj estus bonaj frazoj kun la sama signifo (kiel la originala frazo)?

Hyperboreus (Показать профиль) 7 декабря 2011 г., 16:39:31

Forigite

Ryuuichi (Показать профиль) 7 декабря 2011 г., 17:01:22

Hyperboreus:La egaleco estas simetria.

∀ A, B: A = B ↔ B = A

A estas B. ↔ B estas A.
Ĉu vi esperas ke iu komprenos tiun malfacilegan matematikproblemon? .__.

mihxil (Показать профиль) 7 декабря 2011 г., 17:02:50

Hyperboreus:La egaleco estas simetria.

∀ A, B: A = B ↔ B = A

A estas B. ↔ B estas A.
Ne estas tute vere. Se mi ekzemple diras:

Esperanto estas lingvo

tiam el tio ne sekvas ke

Lingvo estas esperanto.

Ja ankaŭ estas lingvoj kiuj ne estas esperanto.

darkweasel (Показать профиль) 7 декабря 2011 г., 17:12:38

miĥil:
Hyperboreus:La egaleco estas simetria.

∀ A, B: A = B ↔ B = A

A estas B. ↔ B estas A.
Ne estas tute vere. Se mi ekzemple diras:

Esperanto estas lingvo

tiam el tio ne sekvas ke

Lingvo estas esperanto.

Ja ankaŭ estas lingvoj kiuj ne estas esperanto.
Tute ĝuste - lingvo ne estas matematiko!

sudanglo (Показать профиль) 7 декабря 2011 г., 20:12:18

Kaj egali ne egalas esti.

Ĉu egali aŭ ne egali, jen la demando (diris Hamleto)

Fenris_kcf (Показать профиль) 8 декабря 2011 г., 12:06:06

Kutime esti esprimas la matematikajn rilatojn "∈" aŭ "⊆".

La frazo "Leono estas besto." signifas, ke leono estas instanco/elemento de l' aro besto.

La frazo "Mamulo estas besto." signifas, ke mamulo estas subaro de l' aro besto.

Kelkfoje oni uzas esti kiel la inversajn rilatojn "∋" kaj "⊇", sed plej ofte nur parolata, ne skribata. Tiam la akcento normale estas je la unua vorto; ekzemple:

"LINGVO estas Esperanto."

En tio sentumo: ∈∋

darkweasel (Показать профиль) 12 декабря 2011 г., 18:48:34

Pingvenoj estas nigra-blankaj.
Malnovaj televidelsendoj estas nigra-blankaj.
Do, pingvenoj estas nigra-blankaj.

(Tio iel tro konvenis al tiu ĉi fadeno. rideto.gif )

Julieno (Показать профиль) 12 декабря 2011 г., 18:57:37

Plie, ĉiuj netransitivaj verboj estas tiel.
Tio signifus, ke :
Kato fariĝas hundo. = Hundo fariĝas kato.
Senride tio estas vere stranga.

Наверх