Đi đến phần nội dung

Pri lingvonivelo en la forumoj

viết bởi erinja, Ngày 01 tháng 12 năm 2011

Tin nhắn: 69

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 00:40:45 Ngày 06 tháng 12 năm 2011

Problemoj starigitaj per la ebleco korekti la mesaĝojn povas esti facile solvitaj.

a) multoblaj korektoj: Tiuj korektoj devas esti farataj cele al helpo de komencantoj, ne por reklami siajn gramatikajn opiniojn. Se frazo estas laŭfundamenta, ĝi povas esti konsiderata kiel korekta, oni ne bezonas duan korekton.

Se nur la stilo ne plaĉas, oni povas proponi alian redaktadon de la samaj ideoj en la respondo: "vi diras ke...; mi opinias, ke..."

Se okazas daŭra lingva debato, ĝi povas okazi en alia fadeno.

b) longaj tekstoj. La korektantoj povas korekti nur la unuan paragrafon (aŭ la dek unuajn liniojn, se eĉ ĝi estas tro granda), kaj la aŭtoro estos invitita al relego de la cetero de sia teksto. Eble tio malinstigos komencantojn aperigi tro longajn tekstojn.

fstphane (Xem thông tin cá nhân) 18:25:56 Ngày 28 tháng 12 năm 2011

Ĉu "lernu!"estas unu paĝaroj por lerni aŭ nur por elitoj?Ĉu ne havas multe paĝaro,kie la spertuloj povas paroli inter ili?
Ĉu la Esperanto estas tio?(La vortoj min mankas)
Tiam,tre bone,vi restu inter vi!
Aŭ vi korektu al mi!

erinja (Xem thông tin cá nhân) 19:16:33 Ngày 28 tháng 12 năm 2011

Se tiuj kiuj parolas Esperanton bone estas "elitoj", tiukaze ĉiu persono povas fariĝi "elita" persono per simpla studado.

Evildela (Xem thông tin cá nhân) 20:16:36 Ngày 28 tháng 12 năm 2011

Mi tute ne povas kompreni kiel tiu ĉi ideo estas diskriminacieca. La ideo estas por ke homoj kiuj ne bone regas Esperanton havu facile lokon kie ili povas legi bonan Esperanton. Mi komprenas ke mia Esperanto ne sufiĉus por afiŝi tie, tamen mi ankoraŭ pensas ke la ideo estas tre bona kaj inda. Mi ofte legas librojn skribitaj de legindaj kaj spertaj aŭtoroj por plibonigi mian Esperanton. Ĉu la aŭtoroj estas diskriminaciaj? La problemo estas ke homoj nuntempe facile ofendiĝas pro iu ajn. tiu ĉi estas retejo por LERNADO, se tiu helpus vin lerni kial vi plendus? Mi tutkore subtenas la ideon.

Ankaŭ mi ĉiame akceptas korektaĵojn al mia esperanto fare de pli spertaj Esperantistoj

fstphane (Xem thông tin cá nhân) 23:14:56 Ngày 28 tháng 12 năm 2011

Evildela:Mi tute ne povas kompreni kiel tiu ĉi ideo estas diskriminacieca. La ideo estas por ke homoj kiuj ne bone regas Esperanton havu facile lokon kie ili povas legi bonan Esperanton. Mi komprenas ke mia Esperanto ne sufiĉus por afiŝi tie, tamen mi ankoraŭ pensas ke la ideo estas tre bona kaj inda. Mi ofte legas librojn skribitaj de legindaj kaj spertaj aŭtoroj por plibonigi mian Esperanton. Ĉu la aŭtoroj estas diskriminaciaj? La problemo estas ke homoj nuntempe facile ofendiĝas pro iu ajn. tiu ĉi estas retejo por LERNADO, se tiu helpus vin lerni kial vi plendus? Mi tutkore subtenas la ideon.

Ankaŭ mi ĉiame akceptas korektaĵojn al mia esperanto fare de pli spertaj Esperantistoj
Kiel funkcias lingvo,laŭ vi?
Se ni ne povas interkomuniki kelkajn vortojn,skribante,parolante,kun spertoj.Kiel progresi?
Ni povas ankaŭ bone legi iliajn proponojn sur la sama paĝaro kaj partopreni por plibonigi.
Kiel lerni de aliamaniere?
Legi,paroli,skribi...KUNE.
Mi pensas tio ne estas bona ideo,eĉ.
Kaj tio ne donas bona bildo pri la Esperanto.
Estas mia vidpunkto.Ĉu vi min komprenas?

erinja (Xem thông tin cá nhân) 00:45:29 Ngày 29 tháng 12 năm 2011

Ja estus nur unu forum-parto rezervita nur por altnivelaj parolantoj; 90% el la forumo ankoraŭ estus por parolantoj je ĉiu nivelo. Ĉu tio ne sufiĉas por praktiki siajn sciojn, ĉu ĉio devas 100%-e disponebla al ĉiuj?

Evildela (Xem thông tin cá nhân) 01:47:28 Ngày 29 tháng 12 năm 2011

fstphane:Kiel funkcias lingvo,laŭ vi?
Se ni ne povas interkomuniki kelkajn vortojn,skribante,parolante,kun spertoj.Kiel progresi?
Ni povas ankaŭ bone legi iliajn proponojn sur la sama paĝaro kaj partopreni por plibonigi.
Kiel lerni de aliamaniere?
Legi,paroli,skribi...KUNE.
Mi pensas tio ne estas bona ideo,eĉ.
Kaj tio ne donas bona bildo pri la Esperanto.
Estas mia vidpunkto.Ĉu vi min komprenas?
Mi tute vin komprenas, sed... ĉu vi min komprenas? Nur unu eta loko el la forumaro estus por altnivelaj Esperantistoj, do en la aliaj ni povus diskuti senprobleme kaj senzorge. Tamen dum tiu tempo kiam mi volas facile legi la diskutadojn de lertaj spertaj Esperantistoj por plibonigi mian Esperanton, tiam mi simple povus alklaki la fadenon. Pro tio mi kredas ke eble 10 procento de la tuta forumo estus por altnivelaj Esperantistoj

bildo (Xem thông tin cá nhân) 07:16:52 Ngày 29 tháng 12 năm 2011

erinja:
Kion vi pensas?
Mi pensas, ke ĉi tio estas tre bona ideo. Faru ĉi tion almenaŭ por eksperimento. Praktiko montros, ĉu ĉi tio estos bone aŭ malbone.

tic89 (Xem thông tin cá nhân) 07:33:50 Ngày 29 tháng 12 năm 2011

Mi estas komencanto kaj ofte mi legas forumoj por plibonigi mian Esperanto-kapablon. Bedaŭrinde pro la lingva malĝusteco ke mi ofte renkontas en forumaj, kelkfoje mi ĉesas legante. Estus tre utile por mi legi fadeno kie nur spertuloj povas skribi.

Se komencantoj volus skribi sur fadeno certe ili povus skribi sur alia fadeno kaj simple ĝuu la bela skribo de spertaj Esperantistoj en la alt-nevela fadeno. rideto.gif

fstphane (Xem thông tin cá nhân) 08:40:34 Ngày 29 tháng 12 năm 2011

Evildela:
fstphane:Kiel funkcias lingvo,laŭ vi?
Se ni ne povas interkomuniki kelkajn vortojn,skribante,parolante,kun spertoj.Kiel progresi?
Ni povas ankaŭ bone legi iliajn proponojn sur la sama paĝaro kaj partopreni por plibonigi.
Kiel lerni de aliamaniere?
Legi,paroli,skribi...KUNE.
Mi pensas tio ne estas bona ideo,eĉ.
Kaj tio ne donas bona bildo pri la Esperanto.
Estas mia vidpunkto.Ĉu vi min komprenas?
Mi tute vin komprenas, sed... ĉu vi min komprenas? Nur unu eta loko el la forumaro estus por altnivelaj Esperantistoj, do en la aliaj ni povus diskuti senprobleme kaj senzorge. Tamen dum tiu tempo kiam mi volas facile legi la diskutadojn de lertaj spertaj Esperantistoj por plibonigi mian Esperanton, tiam mi simple povus alklaki la fadenon. Pro tio mi kredas ke eble 10 procento de la tuta forumo estus por altnivelaj Esperantistoj
Mi komprenas...Konsentite...Vi Faru ĝin!
Vi tute pravas,ĉi tio fadeno certe estos bona por ciuj.

Quay lại